Premio Deguĉi 2021 al Stefan MacGill

MacGillLa Premion Onisaburo Deguĉi UEA starigis en la Jubilea Jaro 1987. Ĝi distingas meritajn agantojn, kiuj longtempe laboras per Esperanto, por monda paco kaj homara feliĉo, konforme al la idearo de D-ro Zamenhof kaj la instruoj de Onisaburo Deguchi. Spegule al la ideoj de Zamenhof kaj Deguĉi, la premio celas honori tiujn, kiuj pleje kontribuas al la realigo de la bazaj celoj de UEA. Ĝi konsistas el diplomo kaj monsumo de 1000 eŭroj kaj estiĝis de fonduso proponita kaj starigita de Esperanto-Propaganda Asocio de Oomoto (EPA), faka organizaĵo en kunlaboraj rilatoj kun UEA.
Per decido de la Estraro de UEA, la Premio Deguĉi de la jaro 2021 estas aljuĝita al Stefan MacGill.

Stefan Clive MacGill naskiĝis la 5an de oktobro 1948 en Nov-Zelando, tamen ekde 1986 li vivas en Hungario. Stefan lernis Esperanton denaske de sia patro, David MacGill, kiu instigis al sia patrino eklerni la lingvon. Liaj tri filinoj parolas Esperanton; do temas pri kvar-generacia esperantisteco en la familio.

Profesia esperantisto

Stefan studis pri la fako Geografio en Nov-Zelando kaj en 1974 li akiris instruistan diplomon por elementaj lernejoj. En 1976 li translokiĝis al Roterdamo por volontuli en la Centra Oficejo (CO) de UEA. De 1977 ĝis 1986 li laboris kiel oficisto, de 1980 ĝis 1984 kiel Direktoro de la CO. De 1976 ĝis 1986 li estis redaktoro de la Jarlibro de UEA. Krome, de 1978 ĝis 1986 li ankaŭ estis teknika redaktoro de la revuo Kontakto. De 1986 ĝis 1996 kaj denove inter 2000 kaj 2013 li redaktis la gazeton Juna Amiko. En 1989 li komencis profesie okupiĝi pri verkado de help-tekstoj por komputilaj programoj; en 2012 li emeritiĝis, sed lia sperto plu speguliĝas en la diversaj gvidiloj, kiujn li daŭre produktas por la Esperanto-movado.

Longjara internacia aganto

Stefan kunfondis la Esperantan Junularan Asocion de Nov-Zelando en 1964. Li poste prezidis aŭ vic-prezidis tri el la plej grandaj Esperanto-organizaĵoj: en 1977 li fariĝis vicprezidanto kaj sekve, en 1979 kaj 1980, prezidanto de TEJO. Lia ĉefa projekto dum 1980 estis la realigo de la unua seminario de TEJO, kiu ricevis financan kaj organizan subtenon de la Eŭropa Junulara Fonduso (EJF). Post tiam okazis regule multaj dekoj da subtenataj seminarioj, kiuj kune envenigis al TEJO multajn centojn da miloj da eŭroj. De 1989 ĝis 1992 li estis vicprezidanto de ILEI, de 1992 ĝis 1994 li estis kaj denove inter 2009 kaj 2013 prezidanto de ILEI. Elektita en 2013 Vicprezidanto de UEA, li estis reelektita en 2016 por dua trijara oficperiodo. Inter januaro kaj marto 2017 li ankaŭ estis provizora redaktoro de la revuo Esperanto. En 2019 li estis elektita komitatano C en la Komitato, posteno, kiun li okupos ĝis aŭgusto 2022.

Nemava verkisto

Krom la riĉa agado kiel aktivulo, Stefan ankaŭ estas verkisto: https://mallonge.net/MacGill. Sub lia nomo aperis “Tendaraj Tagoj”, “La Laŭta Vekhorloĝo”, “Tridek Roluloj”, “Streĉ’ eĉ, Steĉj-skeĉ’!”, “Pordoj”, “Okulo”, “Nemave Edifi”, la teatraĵo “Aŭto-mato” (Beletra Almanako, n-ro 2, 2008) kaj aliaj.

Senlaca organizanto

Ekde la ĉesigo de la papera Jarlibro de UEA en 2019, Stefan okupiĝas pri la arigo de informoj, kiun UEA devus transdoni kiel same per la Jarlibro. Li tenas kontaktojn kun ĉiuj landaj kaj fakaj asocioj de UEA kaj landaj sekcioj de ILEI kaj TEJO. Pro tiu agado li estis nomumita de la Estraro de UEA komisiito pri Rilatoj kun Membro-organizoj (Landa Agado), laboro, kiun li elstare plenumas. La arigo de informoj rezultigis serion de dokumentoj nomatan Landa Parad’, dividitaj laŭ mondopartoj. La aktualaj versioj de tiuj dokumentoj estas en la retejo de UEA Aktivulo.net. Krom tio Stefan ankaŭ agis kiel komisiito pri Aktivula Maturigo (AMO), zorgante pri pluraj dekoj da AMO-seminarioj. Li ankaŭ respondecas pri EKO, serio de komunikoj de la Esperanto-Movado.

Meritoplena ricevanto de la Premio Deguĉi

Temas pri strukturaj agadoj, kiuj fortigas kaj tenas la reton inter diversaj instancoj de la movado, ekde individuoj ĝis asocioj. Pro tiomaj sindediĉo kaj Esperanto-kariero li estas meritoplena por la Premio Deguĉi.

Fonto: Gazetara Komuniko de UEA, 2021, №970.

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi