Nova serio: Rusa Novelaro 2

Ivan BuninEn la antaŭa, decembra eldono de La Ondo aperis fragmentoj el Moskvo – Petuŝki de Venedikt Jerofejev. Per tio finiĝis la prezentado de dek romanoj de pasint-jarcentaj rusaj verkistoj. Niaj legantoj, kiuj kutimas legi ĉiunumere Esperantajn tradukojn de elstaraj rusaj verkoj, nature atendas daŭrigon. Tio povus esti serio de romanoj modernaj, aŭ felietoneca publikigado de iu ĝis nun netradukita roman(et)o.

Sed post iom da pripensado ni decidis reveni al projekto komencita, sed ne finita.

Meze de la 1990aj jaroj Nikolai Lozgaĉev kaj mi eklaboris pri la projekto Rusa novelaro. Frontinte la taskon, ni komprenis, ke ne eblas prezenti la rusan literaturon en nur unu libro, kaj ni kompilis la titolaron de Rusa novelaro. Volumo 1. La 19a jarcento (RuNo-1). Pro la forpaso de Nikolai (1998) la projekto longe stagnis, kaj RuNo-1 aperis nur en 2003.

Vi jam komprenas, pri kio temas: RuNo-2 realiĝos ne libroforme, sed gazete. Dum kelkaj proksimaj jaroj en ĉiu Ondo aperos prozaĵetoj de rusaj aŭtoroj, kiuj publikigis siajn ĉefajn verkojn en la 20a jarcento. La unua aŭtoro ĉi-seria estas Ivan Bunin.

Iván Alekséjeviĉ Búnin (Иван Алексеевич Бунин) naskiĝis la 10an (Gregorie: la 22an) de oktobro 1870 en Voroneĵ, en fama, sed malriĉiĝinta nobela familio kaj pasigis sian infanaĝon en kamparo. Ne fininte la gimnaziajn studojn en Jelec, li revenis hejmen kaj ekde 1889 laboris en Ĥarjkov, Orjol kaj Poltava kiel korektisto, ĵurnalisto, bibliotekisto, statistikisto. En 1895 li ekloĝis en Peterburgo, kaj baldaŭ poste en Moskvo.

Jam en la okjara aĝo li verkis sian unuan verŝaĵon, kaj en februaro 1887 poemeto de la 16-jara Ivano estis presita en gazeto, en 1891 aperis lia unua poemaro kaj en 1897 la unua novelaro Al la rando de l’ mondo, sed ili estis apenaŭ atentitaj, kaj famigis lin lia traduko de La kanto de Hiawatha de Longfellow (1896) kaj la vilaĝa novelo Antonovaj pomoj (1900). Lia posta vivo – sesvoluma verkaro (1915), elmigro (1920), vivo en Francio, romano La vivo de Arsenjev (1929), novelaroj La gramatiko de amo (1929) kaj La mallumaj aleoj (1943, 1948), Nobelpremio (1933), la Dua Mondmilito, kaj la morto en Parizo la 8an de novembro 1953 – estas bone konata, kaj facile konsultebla en la reto. Mi ne ripetu la konataĵojn, sed diru kelkajn vortojn pri la elektitaj tekstoj.

Tri el ili (La facila spirado, Sunfrapo kaj En Parizo) estas krestomatiaĵoj, kiujn enhavas preskaŭ ĉiu reprezenta verkaro de Bunin. Al ili mi aldonis unu fruan rakonton el la “vilaĝa epoko” (En bieneto) kaj unu leĝeraĵon el la lasta vivoperiodo (“Madrido”). Ĉar ne estus dece, se la tuto superus 30 paĝojn, ekster la nuna kolekto restis pliaj “klasikaĵoj”: Sinjoro el San-Francisko, La gramatiko de amo, La pura lundo kaj Rusja (ĝia traduko de Grigorij Arosev aperis en Rusaj amnoveloj, 2000); al tiuj mi aldonus ankaŭ la am(or)noveleton Vizitkartoj, sed tio estus jam libro eble 70-paĝa. Do, nur kvin tekstoj.

Agrablan legadon!

Aleksander Korĵenkov

Ĉi tiu artikolo aperis en la marta (printempa) eldono de La Ondo de Esperanto (2022).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2022, №1 (311).
Rete: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2022/04/runo

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Kulturo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi