La vesperruĝo estis tre longe finbrulanta ĝis pala ruĝeto. La nekaptebla lumo kaj la nekaptebla krepusko miksiĝis super la ebenaj grenkampoj. Komencis mallumiĝi ankaŭ la vilaĝo – nur fenestroj de la dometoj apud la paŝtejo ankoraŭ kupre rebrilis. La vespero estis silenta kaj kvieta. La vilaĝanoj revenis post la laboro, enstaligis la brutojn, vespermanĝis sur ŝtonoj antaŭ siaj dometoj kaj kvietiĝis. Neniu kantis, la infanoj malkriemis…
Ĉio mergiĝis en la vesperan pensadon. Enpensiĝis ankaŭ Kapitono Ivanoviĉ, sidanta ĉe la aperta fenestro.
https://sezonoj.ru/
Lia bieno staris surmonte: la etarba ĝardeno, konsistanta el akacioj kaj siringoj, plena da lapoj kaj artemizioj, malleviĝis al la dekliva ebenaĵo. El la fenestro tra la arbustoj oni povis vidi malproksimen.
La kampo silente kuŝis en pala mallumo. La aero estis seka kaj varma. La steloj diskrete kaj mistere trembriletis en la ĉielo. Kaj nur saltuloj senlace muzikadis inter la subfenestraj artemizioj, kaj en la stepo koturno klare krietis: “Kvit-kvivit”.
Kiel ĉiam, Kapitono Ivanoviĉ estis sola. La soleca vivo estis kvazaŭ destinita al li. Liaj gepatroj, tre malriĉaj etbienaj nobeloj, loĝintaj ĉe la princa familio Nogajskij, mortis kiam li ne atingis eĉ unujaran aĝon. Siajn infanaĝon kaj adoleskon li pasigis en la domo de sia freneza onklino, maljuna fraŭlino, kaj en la kantonista lernejo[1]. En sia junaĝo li verkis kanzonojn, imitante la stilon de Deljvig[2] kaj Koljcov[3], nomante sian damon Valentena – reale ŝi havis la nomon Anjuta, kaj ŝi estis filino de oficisto, kiu servis en komisarejo, – sed li ne ĝuis ŝian reciprokecon.
Lia nomo estis “tipe ĉambroservista”, lia aspekto tute ne atentindis; malhelhaŭta, magra kaj alta, li, laŭ liaj konatoj, similis seminarianon eĉ tiam, kiam danke al la protekto de la princo (oni ne vane parolis, ke la princo estas patro de Kapitono Ivanoviĉ) li atingis la oficiran rangon. Tiutempe li heredis la onklinan bienon kaj eksiĝis el la armeo. Li ankoraŭ imagis sin jen heroo el iu romano de Marlinskij[4], jen eĉ Peĉorin[5], li havis la novmodan hararanĝon “à la polka”… Sed tio donis neniun rezulton. “Valentena” forveturis al sia amikino por gasti kaj tie edziniĝis, kaj li “ĝis sia lasta spiro” ŝlosis siajn poemojn en la komodo.
Li ekokupiĝis pri juĝejaj pledoj kaj intencis servi en la ĵus fondita zemstvo, sed ankaŭ en la zemstvo li malsukcesis: la nobelestro[6] foje manĝetante ĉe la bufedo de la nobeldomo, diris, ke Kapitono Ivanoviĉ estas “bonulo, sed fantaziulo, malnoveca fantaziulo… tipo jam finvivanta sian tempon…” Kapitono Ivanoviĉ konatiĝis kun siaj etbienaj najbaroj kaj ekŝatis ĉasadon, akirinte por si la halthundon Ĝalma kiel neanstataŭigeblan amikon. Kaj tagoj sekvis tagojn, kuniĝante en jarojn… Li iĝis vera etbienulo, li vestiĝis per ĉiutageca uniforma jako kaj havis longajn nigrajn lipharojn; li forgesis eĉ pensi pri sia aspekto kaj probable ne sciis, ke lia malhelhaŭta kaj kelkloke variolsignita vizaĝo estas tre alloga pro la trankvila bonkoreco videbla en ĝi…
Hodiaŭ li tristis. Matene vizitis lin la pilgrimantino Agafja, lia eksa servistino, kaj diris interalie:
– Sinjoro, ĉu vi memoras pri Anna Grigorjevna?
– Mi memoras, – Kapitono Ivanoviĉ diris.
– Ŝi mortis. Entombigita dum la Granda Fasto.
Kapitono Ivanoviĉ dum la tuta tago malklare ridetis. Kaj vespere… La vespero iĝis tiel kvieta kaj trista.
Kapitono Ivanoviĉ ne vespermanĝis, mallaŭ sia kutimo ne enlitiĝis frue. Li volvis dikan cigaredon kun forta nigra tabako kaj longe sidis ĉe la fenestro, ŝovinte sub sin unu piedon.
Li deziris ien iri. Kiel homo, kutimiĝinta ĉion trankvile pripensi, li demandis sin: “kien?”. Ĉu ĉasi koturnojn? Sed jam noktiĝis kaj mankis kuniranto. Semjon nun estas ĉe la nokta paŝtado… Kaj por kio tiuj koturnoj!
Li suspiris kaj gratis sian longe nerazitan mentonon.
Ja kiel mallonga kaj malriĉa estas la homa vivo. Ĉu antaŭ longa tempo li estis knabo, junulo? La kantonista lernejo – bone, ke tiuj ne plu ekzistas – frosto, malsato, vojaĝoj al la onklino… Kia homo ŝi estis! Li bonege memoris ĉi oldan magran fraŭlinon kun taŭzitaj, sekaj nigraj haroj kaj frenezaj okuloj – oni diris, ke ŝi freneziĝis pro malfeliĉa amo, – li memoris, kiel ŝi, laŭ la malnova instituta kutimo, parkere recitis francajn fablojn, levante siajn okulojn kun beate grava mieno; li memoris ankaŭ la “Polonezon” de Ogiński[7]… Ĝi sonis pasie kaj nekutime, ĉar la olda fraŭlino ludis ĝin kun freneza pasio. Aĥ, tiu polonezo! Kaj ŝi ludis ĝin…
La steloj en la ĉielo lumas tiel modeste kaj enigme; la saltuloj seke kraketas, kaj tiu flustrado-kraketado lulas kaj emocias… En la salono staras malnova fortepiano. La fenestroj tie estas apertaj. Se tien nun venus ŝi, malpeza kiel fantomo, kaj ekmuzikus, tuŝante la malnovajn sonore resonantajn klavojn! Kaj poste ili elhejmiĝus kaj unu apud la alia ekirus sur kampa vojeto, inter sekalaj kampoj, rekte tien, kie en fora foro briletas la lumo de l’ okcidento.
Kapitono Ivanoviĉ ekregis sin kaj ridetis:
– Mi tro-en-fantazi-iĝas, – li diris per sia flua voĉo.
La saltuloj kraketadis en la kvieta vespera aero, kaj el la ĝardeno venis odoro de lapoj, palaj, altaj levistokoj kaj urtikoj. Ĉi tiu odoro memorigis la vesperojn, kiam li venis hejmen el la urbo, kaj estis por li dolĉe pensi pri ŝi, trompi sin per esperoj pri feliĉo.
Neniu fajro lumis en la vilaĝo, dum li alsupris la monton. Ĉio dormis sub la sennuba stelplena ĉielo. Mallumaj kaj varmaj estis la aprilaj noktoj; en ĝardenoj milde bonaromis padusoj, ranoj en lagetoj lanĉis sian dormeman, sonoretantan muzikon, tiel konvenan al la frua printempo… Kaj longe li ne povis ekdormi, kuŝante sur pajlo en la ĝardena branĉkabano! Dum horoj li rigardis ĉiun fajreton, kiu briletis kaj malaperis en la malklare lakteca nebulo de foraj valoj; kiam de tie, el sovaĝa lageto iam venis kriĉo de ardeo – ĝi ŝajnis mistera, kaj misteris la obskuro en la aleoj… Kaj kiam antaŭ la aŭroro, saturita de suka freŝo de l’ ĝardeno, li malfermis siajn okulojn – tra la duone nekovrita kabana tegmento al li rigardis ĉastaj antaŭmatenaj steloj…
Kapitono Ivanoviĉ stariĝis kaj ekiris en la domo. Liaj paŝoj resonis en la ĉambroj, la plankoj kelkloke fleksiĝis kaj knaris.
“La dometo aĝas okdek jarojn! – Kapitono Ivanoviĉ pensis. – Do aŭtune necesos venigi ĉarpentistojn, sen tio vintre estos terura frosto!”
Paŝante en la salono li sentis sin iom malkomforte. Alta, magra, iomete ĝiba, en longaj malnovaj botoj kaj nebutonita jako, sub kiu estis videbla la ĉemizo kosovorotka[8], li vagis tra la salono kaj, levante siajn brovojn kaj balancante sian kapon, zumis la “Polonezon”. Li sentis, ke li mem observas siajn paŝojn kaj sian korpon, kaj imagas sin kiel alian homon, paŝantan en la duonlumo de l’ malnova salono, homon kiu vagas tute sola, kiu tristas kaj kiun li kompatas ĝis doloro. Li surmetis sian kaskedon kaj eliris el la domo.
Ekstere estis pli hele. La lumo de l’ vesperruĝo, estingiĝanta post la vilaĝo, ankoraŭ iomete disfluis en la korto.
– Miĥajla! – Kapitono Ivanoviĉ softe vokis la maljunan paŝtiston. Neniu respondis. Miĥajla “foriris siakorten, por ŝanĝi la ĉemizon”.
Penante trovi iun aferon por si, li iris tra la korto al la ŝedo: ĉu Mitjka falĉis herbon por la bovinoj? Sed pensante pri tute alia temo, Kapitono Ivanoviĉ nur iom staris ĉe la ŝedo.
– Mitjka! – li vokis.
Denove neniu respondis. Nur post la stala pordo tre peze suspiris bovino, kaj kokinoj sur la sidstango ekmoviĝis kaj svingetis siajn flugilojn.
“Sed por kio mi bezonas ilin?” – pensis Kapitono Ivanoviĉ kaj nehaste iris preter la ĉarejo tien, kie sur la deklivo kreskis sekalo. Susurante li penetris tra la sovaĝaj urtikoj al la altaĵeto, ekfumis kaj sidiĝis.
Vasta ebenaĵo kuŝis sube en pala obskuro. De sur la deklivo estis longe videbla la ĉirkaŭaĵo silente droninta en la krepusko.
“Mi sidas sur la altaĵeto kiel noktuo, – pensis Kapitono Ivanoviĉ. – La popolo diros, jen senokupa oldulo!”
“Ja vere – mi estas oldulo, – li plu meditis. – Baldaŭ mi mortos… Jen ankaŭ Anna Grigorjevna mortis. Kie ĉio estas, ĉio antaŭa?”
Li longe rigardis al la fora kampo, longe aŭskultis la vesperan silenton…
– Kiel tio eblas? – li diris voĉe. – Ĉio restos tia, kia estis antaŭe, la suno plu subirados, la kampuloj plu revenados el la kamparo kun renversitaj plugiloj… plu estos aŭroroj en la laborsezonoj, sed mi vidos nenion el tio, kaj mi ne nur ne vidos tion, mi tute malestos! Pasos eĉ mil jaroj, sed mi neniam aperos en la mondo, mi neniam venos kaj sidos sur ĉi tiu altaĵeto! Sed kie mi estos?
Kurbiĝinte, ferminte la okulojn kaj tiretante per la maldekstra mano la nigran, griziĝantan lipharan faskon, li sidis balanciĝante…
Dum multaj jaroj li imagis, ke ie tie, antaŭe, estos io grava, esenca… Iam li estis knabo, li estis juna… Poste… en varmega tago li veturis en droŝko sur ŝoseo por la zemstva elektado! Kapitono Ivanoviĉ mem ridetis pro tia saltado de siaj pensoj…
Sed ankaŭ tio okazis antaŭ longe. Kaj jen li venas al la tempo, en kiu, onidire, ĉio finiĝas; sepdek, okdek jaroj… kaj poste oni ne plu kutimas kalkuli! Finfine, ĉu la vivo estas longa aŭ mallonga?
“Longa, – ekpensis Kapitono Ivanoviĉ. – Tamen, jes, longa!”
En la obskura ĉielo ekbrilis kaj falis stelo. Li levis supren siajn maljunulecajn tristajn okulojn kaj longe kontemplis la ĉielon. Kaj pro tiuj profundo kaj milda mallumo de l’ stela senfineco al li iĝis pli facile. “Kio do! Mi kviete vivis, kaj kviete mi mortos, kiel siatempe sekiĝos kaj forfalos jena folio de ĉi tiu arbusto…” Nun la konturoj de l’ kampoj apenaŭ videblis en la nokta krepusko. La krepusko densiĝis, kaj la steloj ŝajnis brili pli alte. Pli klare aŭdiĝis maloftaj kvivitoj de la koturnoj. La herba odoro iĝis pli freŝa… Li facile, libere enspiris plenbruste. Kiel vivece li sentis sian proksiman parencecon kun ĉi tiu senvorta naturo!
(1892)
Tradukis Aleksander Korĵenkov
Notoj de la tradukinto
En bieneto (На хуторе), verkita en 1892, aperis en la Peterburga revuo Russkoje bogatstvo (La rusa riĉaĵo), 1895, №5 (majo) kun la subtitolo “Skizo”. En la novelaroj Al la rando de l’ mondo (1897) kaj Rakontoj (1902) ĝi estis publikigita kun la titolo Fantaziulo, sed por ĉiuj postaj eldonoj Bunin redonis al ĝi la originalan titolon “En bieneto” (sen la unue uzita subtitolo). En Rakontoj kaj en la postaj eldonoj Bunin forigis el la lasta alineo kelkfrazan kritikan fragmenton pri la tumulta kaj suferiga urba vivmaniero, kontraste al la kvieta kampara vivo.
1. Kantonista lernejo (школа кантонистов). Specialaj lernejoj por soldataj filoj (kantonistoj), kiuj de la naskiĝo apartenis al la armeo kaj havis ŝancon iĝi oficiroj.
2. Deljvig, Anton Antonoviĉ (Дельвиг, 1798-1831). Poeto kaj eldonisto el rusiĝinta baltgermana barona familio, amiko de Puŝkino.
3. Koljcov, Aleksej Vasiljeviĉ (Кольцов, 1809-1842). Rusa poeto.
4. Marlinskij (Марлинский). Pseŭdonimo de Aleksandr Aleksandroviĉ Bestuĵev (Бестужев, 1797-1837), rusa verkisto kaj kritikisto.
5. Peĉorin, Grigorij Aleksandroviĉ (Печорин). Protagonisto de la romano Heroo de nia epoko (kaj de la nefinita romano Princino Ligovskaja) de M. Lermontov, unu el la fruaj “superfluaj homoj” en la rusa literaturo.
6. Nobelestro (предводитель дворянства). Honora (nesalajrata) prezidanto de la nobelaro en Ruslandaj gubernioj kaj distriktoj (escepte de tiuj, en kiuj tro malmultis nobeloj, ekzemple, en Siberio); inter la oficaj devoj de la nobelestro estis ankaŭ prezido de la (guberniaj kaj distriktaj) zemstvaj kunvenoj.
7. “Polonezo” de Ogiński. Temas pri la populara polonezo №13 Pożegnanie Ojczyzny (Adiaŭo al la Patrujo, 1794) de Michał Kleofas Ogiński (1765-1833), pola kaj Ruslanda komponisto kaj politikisto.
8. Kosovorotka (косоворотка). Longa rusa kamparana (poste ankaŭ urba) ĉemizo kun butonoj aŭ ŝnuretoj ne centre de la brusto, sed flanke, kutime je la maldekstra flanko.
Ĉi tiu novelo de Ivan Bunin aperis en la marta (printempa) eldono de La Ondo de Esperanto (2022).
Represo papera aŭ reta estas ebla nur kun permeso de la tradukinto kaj kun mencio de la fonto:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2022, №1 (311).
Rete: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2022/04/bunin.