Jubileoj kaj memordatoj en septembro 2021

septembro

1. Antaŭ 115 jaroj (1906) en Parizo aperis la unua numero de La Revuo (1906-1914).
Legu pli en la artikolo Antaŭ 115 jaroj ekaperis La Revuo de Halina Gorecka.

3. Antaŭ 120 jaroj naskiĝis Salvador Gumà i Clavell (1901-1917-2003), kataluna metiisto kaj esperantisto, aktiva disvastiganto kaj instruanto de Esperanto, aŭtoro de pluraj artikoloj, eseoj, rakontoj kaj poemoj en Esperanto kaj en la kataluna, tradukinto de prozo kaj poezio el la hispana kaj kataluna, plurfoja premiito en literaturaj konkursoj kaj membro de la juĝkomisiono de Internaciaj Floraj Ludoj; liaj originalaj poemoj kaj rakontoj aperis en Kiam floras la timianoj, eldonita en 2001 okaze de lia centariĝo.

6. Antaŭ 130 jaroj naskiĝis Yrjö Väisälä (1891-ĉ.1917-1971), finna astronomo, geodeziisto, fizikisto, membro de la Akademio de Finnlando (1951), mondfama tiutempa fakulo pri mezurado de orbitoj kaj kosmaj distancoj, kaj esperantisto, aŭtoro de pluraj fakaj studoj al kiuj li ofte aldonis Esperantajn resumojn, trovinto de pluraj asteroidoj inter kiuj estas 1421 “Esperanto” (malkovrita en 1936) kaj 1462 “Zamenhof” (1938); prezidanto de ISAE (1965-71), membro de la Honora Patrona Komitato de UEA (1967-70).

9. Antaŭ 35 jaroj mortis Hu Yuzhi (1896-1913-1986), ĉina redaktoro, eldonisto, tradukisto kaj kulturaganto (direktoro de instituto pri eksterlandaj aferoj, direktoro de la ŝtata informa kaj eldona administracio, vicministro pri kulturo, vicprezidanto de la komitato pri reformado de la ĉina skribo, deputito kaj vicprezidanto de la Konstanta komitato (la supera organo) de la Ĉina Popola Kongreso (la ĉina parlamento), prezidanto de CK de la Ĉina Demokratia Ligo k. a.) kaj esperantisto konata en Esperanto kiel Hujucz; kunfondinto de Ŝanhaja Esperanto-Asocio (1919) kaj de ties revuo, disvastiganto de Esperanto (precipe en gazetoj kiujn li redaktis), iniciatinto de la restarigo de la Esperanto-movado en Popola Ĉinio, kunfondinto kaj la unua prezidanto de Ĉina Esperanto-Ligo (1951-86), membro de la Honora Patrona Komitato de UEA (1984); en 1991 aperis la ĉinlingva kolekto Verkoj de Hujusz pri Esperanto.
Legu pli en la enciklopedio Nia Diligenta Kolegaro, p. 130-132.

11. Antaŭ 15 jaroj mortis Bill “William” Auld (1924-1937-2006), skota instruisto kaj esperantisto, kies kontribuo al la Esperanto-kulturo estas nesupertaksebla. Membro (1964-83) kaj prezidanto (1979-83) de la Akademio de Esperanto, vicprezidanto de UEA (1977-80), prezidanto de la Esperanta PEN-Centro (1999-2002). Redaktoro de Esperanto en Skotlando (1949-55), Esperanto (1955-58, 1961-62), Monda Kulturo (l962-63), Norda Prismo (1968-72), La Brita Esperantisto (1973-2000) kaj Fonto (1980-87). Kompilinto kaj redaktoro de Angla Antologio (kun R. Rossetti: Vol 1, 1957; Vol. 2, 1987), 25 jaroj (kun V. Benczik, 1977), Esperanta Antologio (1958, 1984), Nova Esperanta Krestomatio (1991) k. a. Aŭtoro de ses poemaroj: Spiro de l’ pasio (en Kvaropo, 1952), Unufingraj melodioj (1960), Humoroj (1969), Rimleteroj (kun M. Boulton, 1976), El unu verda vivo (1978), En barko senpilota (1987) kaj de la longa poemo La infana raso (1956) taksata kiel la ĉefverko de la Esperanta literaturo. Tradukinto de la plena sonetaro de Ŝekspiro, trivoluma verkego La Mastro de l’ Ringoj de Tolkien, libroj de Burns, Cabell, Conan Doyle, Omar Kajam, Wilde k. a. Aŭtoro de nefikciaj libroj: Paŝoj al plena posedo (1968), Facetoj de Esperanto (1976), Pri lingvo kaj aliaj artoj (1978), Enkonduko en la originalan literaturon de Esperanto (1979), Vereco, distro, stilo (1981), Kulturo kaj internacia lingvo (1986), La fenomeno Esperanto (1988), Pajleroj kaj stoploj (1997) k. a. La unua laŭreato de la titolo La Esperantisto de la Jaro (1998). Laŭreato de la premio Onisaburo Deguchi (1995) kaj Esperanto-Kulturpremio de Aalen kaj FAME (2000); plurfoja kandidato por la literatura Nobel-premio.
Legu pli en la enciklopedio Nia Diligenta Kolegaro, p. 16-18.

14. Antaŭ 40 jaroj mortis Gurgen Sevak (Grigorjan, 1904-1921-1981), armena sovetunia filologo kaj esperantisto; prezidanto de Armenia Esperantista Unio (de 1925), sekretario de la Armenia Komitato de SEU, prezidanto de la Esperanto-komisiono ĉe la Armena Societo por Amikeco kaj Kulturaj Ligoj kun Eksteraj Landoj (1965-79) kaj de la Armenia Filio de ASE (1979-81), aŭtoro de Esperanto-lernolibro por armenoj (1930), membro de la Akademio de Esperanto (1964-81).
Legu pli en la enciklopedio Nia Diligenta Kolegaro, p. 257-258.

18. Antaŭ 130 jaroj naskiĝis Panajot Ĥitrov (Хитров, 1891-ĉ.1908-1945), bulgara medicinisto, volapukisto kaj esperantisto; aktiva propagandisto de Esperanto en pluraj landoj, fondinto de Internacia Unio Esperantista (1925); redaktoro de Junulo (manskribita, 1909), Esperantio (1923-25) kaj Esperantisto (nur unu numero, 1928); aŭtoro kaj eldoninto de pluraj lerniloj por bulgaroj, rusoj kaj germanoj, plejparte eldonitaj en la 1920aj jaroj en lia eldonejo Esperantio (Germanio), kaj de la libro Esperanto kaj la vivo de esperantisto (1939), tradukinto de Rakontoj de A. Ĉeĥov (1924), kompilinto de la legolibro Mia amiko (1923) kaj de la poezia antologio Guto post guto (1923) kun originalaj poemoj de 21 esperantistaj aŭtoroj.

23. Antaŭ 110 jaroj naskiĝis kaj antaŭ 30 jaroj mortis Marianne Hubertina Vermaas (1911-1934-1991), nederlanda fizioterapiistino kaj esperantistino, Esperanto-instruistino, longtempa sekretario de la Roterdama Esperanto-klubo Merkurio, kunfondinto (1942) kaj longtempa estrarano de Universala Ligo, direktorino (unue nomita administranto) de UEA (1955-68) post la migro de la Centra Oficejo al Roterdamo, administranto de Institucio Hodler ’68 (1968-76); en 1968 estis elektita honora membro de UEA, sed rezignis la honoran membrecon post la t. n. “Hamburga Puĉo” (1974) kaj poste aktivis en Neŭtrala Esperanto-Movado fondita de I. Lapenna.

25. Antaŭ 80 jaroj estis murdita de germanaj okupaciintoj Helmi Dresen (1892-1912-1941), estona instruistino, urbestrarano de Talino dum la Sovetunia periodo, kaj esperantistino nomita “la animo de la estonia Esperanto-movado”; ĉefdelegito de UEA en Estonio, kunfondinto de Esperanto-Asocio de Estonio (1922) kaj ties sekretario ĝis 1940, Esperanto-instruistino, kunaŭtoro de Esperanto-estona vortaro (1927) kaj kunlaboranto de Estona Antologio (1932); membro de la Lingva Komitato (1926-41); fratino de la Esperanto-poetino Hilda Dresen.

29. Antaŭ 5 jaroj mortis Reinhard Haupenthal (1945-1961-2016), germana instruisto, interlingvisto kaj esperantisto, ekde 1999 loĝinta en Francio; instruisto de esperantologio kaj interlingvistiko ĉe la Sarlanda Universitato (1968-94), fakulo pri la historio de Esperanto kaj interlingvistiko, precipe pri Volapuko; redaktoro de Dialogo (1973-88), Internacia Pedagogia Revuo (1973-74), Volapükabled (1985-90), Iltis-Forumo (1989-95), Iltis-Letero (1992-96); posedanto de la eldonejo Iltis, ĉe kiu aperis ĉ. 300 libroj; aŭtoro de pluraj libroj, i.a. de Enkonduko en la librosciencon de Esperanto (1968), Volapük-Bibliographie (1982), Bibliografio di Ido (kun T. Carlevaro, 1999), Johann Martin Schleyer (1831-1912): Vivo – verkoj – Volapük (2007), Gaston Waringhien (1901-1991): Bibliografio de liaj publikigaĵoj (2009), Interlingvistiko kaj esperantologio: Konturoj de du novaj lingvistikaj disciplinoj (2014); tradukinto de pluraj beletraĵoj, i. a. de Goeto, Heine, Hoffmann, Kafka, Schnitzler k. a.; membro de la Akademio de Esperanto (1976-98), membro-fondinto de Societo Kálmán Kalocsay (1991).
Legu pli en la enciklopedio Nia Diligenta Kolegaro, p. 126-128.

Aleksander Korĵenkov

Ĝi estas artikolo el la septembra (aŭtuna) numero de La Ondo de Esperanto (2021).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2021, №3 (309).
Rete: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2021/09/septembro-9

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Esperantujo, Historio de Esperanto kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi