JES 2021/2022 okazos en Wittenberg

JESJES 2021/2022 okazos en Wittenberg, Germanio. JES – la Junulara E-Semajno – estas unu el la plej grandaj Esperanto-aranĝoj de la junularo. Ĉiujare ĝi okazas ĉirkaŭ novjaro dum unu tuta semajno, kutime en Germanio aŭ Pollando. La lasta jaro estis vere defia por ni ĉiuj. Post devigita nuligo de la surloka JES fine de 2020, ni tamen sukcese starigis anstataŭan virtualan eventon kaj tre ĝojis pri la vasta kaj vigla partoprenado tie. Kaze ke vi maltrafis ĝin, ni alŝutis multajn filmetojn de okazintaj programeroj, kiel koncertoj, prelegoj kaj aliaj, sur la jutuba kanalo de PEJ.

Do ni eĉ pli ĝojas povi anonci al vi, ke inter la 28a de decembro 2021 kaj la 4a de januaro 2022 la 13a Junulara Esperanto-Semajno okazos en Wittenberg, Germanio! Kompreneble ankaŭ ni scias, ke la pandemio ankoraŭ ne finiĝis entute, sed ni optimismas ke fine de tiu ĉi jaro ni povos jam denove renkontiĝi kiel antaŭe, por plej senzorge festi finon ne nur de jaro, sed ankaŭ de tre malfacila tempo.

Nun vi jam povas aliĝi al JES! Se ial vi ne certas ĉu jam aliĝi, ne zorgu kaj ne hezitu: Vi povus malaliĝi ĝis la 30a de septembro kun plena reĝiro de via antaŭpago.

Legu pli en la retejo de JES http://jes.pej.pl/eo/.

Fonto: https://www.tejo.org.

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi