La 13an de aŭgusto 2021 la Estraro de UEA prezentis al la Komitato de UEA raporton pri financa resanigo de UEA, laŭ kiu la domo de la Centra Oficejo de UEA en Roterdamo (strato Nieuwe Binnenweg 176) estos vendita kontraŭ iom, pli ol unu miliono da eŭroj; la kongresa fako kaj la libroservo estos prizorgata de la asocio E@I en Slovakio, la biblioteko (Biblioteko Hector Hodler) kaj la arkivo de UEA estos transdonitaj al Internacia Esperantomuzeo ĉe Aŭstria Nacia Biblioteko (la duoblaĵojn ricevos E@I), en Roterdamo restos nur la administra kaj financa fakoj, kiuj funkcios en la teretaĝo de la volontula domo en la sama strato (Nieuwe Binnenweg 430).
UEA pagos al E@I 25 mil eŭrojn jare pro la kongresa organizado (plus “komplementa partopreno en la rezultoj de UK difinita surbaze de procentaĵo el 35% de la kongresa sumo pro kongreskotizoj”) kaj 12 mil 500 eŭrojn pro la laboro de la libroservo; ĉi tiuj sumoj estas malpli altaj ol la nunaj salajroj (kaj aliaj pagoj) de la KKS kaj de la libroservisto.
La tuta 14-paĝa raporto, kiun la Komitato diskutis dum sia virtuala kunsido la 14an de aŭgusto, nun estas elŝutebla en la retejo de UEA ĉe https://uea.org/l/teko/komitataj/Raporto_financa_resanigo_arkivo.pdf
Komentoj, kritiko kaj proponoj estas bonvenaj (bonvolu registriĝi por komenti).
La red.
Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2021/08/uea-87