Nova estraro de la instruista ligo

ILEILa Komitato de Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI) kunsidis kadre de la 54a Virtuala Esperanto-Kongreso de ILEI (VEKI), al kiu aliĝis 156 personoj el 42 landoj. La kvorumo estis atingita, kaj la Komitato estis decidpova. Elektiĝis kiel prezidanto Ahmad Reza Mamduhi (Irano), kiel sekretario Elena Nadikova (Ruslando), kiel kasisto Karine Arakeljan (Armenio). Plie elektiĝis kiel estraranoj Laura Brazzabeni (Italio), Alessandra Madella (Italio), Radojica Petrović (Serbio), Fernando Pita (Brazilo) kaj Marija Jerković (Kroatio).

Do la Ligo havas okpersonan Estraron por la tri sekvaj jaroj.

La prezidinto Mireille Grosjean
La prezidanto Ahmad Reza Mamduhi

Fonto: https://www.ilei.info

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi