Reala Esperantio nur en Greziljono kaj KCE


KCEKatastrofa 2021 por la kongresoj: UEA, TEJO, SAT, ILEI rezignis pri ilia okazigo, favore al virtuala surogato. Sed malbona jaro ankaŭ por E@I kaj Esperantic Studies Foundation: eĉ la famaj Somera Esperanto-Studado (SES) kaj Nord-Amerika Somera Kursaro (NASK) feliĉigos precipe la verdajn hikikomorojn.

En julio-aŭgusto la reala Esperantio troveblos nur en Kastelo Greziljono kaj en Kultura Centro Esperantista, la du plej gravaj kulturdomoj en Eŭropo. Ambaŭ proponas plurajn interesajn aranĝojn (ses, respektive kvin) en diversaj lingvaj niveloj (de A1 al C2 en Ĉaŭdefono), kun eventualaj ekzamenoj (diplomoj de FEI respektive LTSEC de la Esperanta Civito), en tre agrabla naturo, kun bongustaj manĝoj (franca kaj itala gastronomioj, inkluzive de vinoj por ne abstemiaj kaj sen viando por vegetaranoj).

La prezoj estas malaltaj, sed vi povas des pli malaltigi ili, interalie planante veturadon de unu kulturdomo al la alia, pasante tra Parizon kaj vizitante iomete la Ville Lumiere. De Parizo al La Chaux-de-Fonds estas linio tra Besançon-Morteau, kun korespondo en Besançon.

Krome, KCE provizas vin per senpaga trafikabono por veturi tra la tuta neŭŝatela kantono (buse, fervoje, eĉ ŝipe sur lagoj) kaj viziti senpage ĉiujn muzeojn. Aldone al tiu donaco (kiu valoras centojn da svisaj frankoj), ankaŭ rabatoj se vi havas la esperantan civitanecon. Kaj KCE posedas vastan esperanto-kinotekon kun raraj filmoj de 1937 ĝin nun: ĉi-jare eblos spekti unuafoje la unikaĵon La sturmo de Johano Arima, donacitan de la Konsulo, sen. Riichi Karibe el Japanio.

Inter la prelegantoj kaj kursgvidantoj: en Greziljono Marc Giraud, Ilona Koutny, Renée Triolle; en Ĉaŭdefono Jordan Aikins, Alessio Giordano, Perla Martinelli, Vinko Oŝlak, Giorgio Silfer. Bonvenon al la reala kaj kulture riĉa Esperantio!

Fonto: HeKo 765 5-B, 13 jun 2021

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.


nomortogelku.xyz Nomor Togel Hari Ini

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi