Virtuala SES 2021

SES

Ĉi-jare SES (Somera Esperanto-Studado https://ses.ikso.net/) ne povos okazi ĉeeste kiel antaŭe planite en Ĉeĥio. Pro la pandemio ni devis ŝanĝi la planojn kaj tial la evento ĉi-somere okazos virtuale, de la 2a ĝis 11a de julio 2021! Tio ja havas kelkajn malavantaĝojn (manko de persona kontakto, manko de ekkono de nova lando, kulturo…), sed ankaŭ plurajn avantaĝojn. Ni do koncentriĝu pri tiuj pozitivaj flankoj, por povi plene ĝui someron kaj SES-on!

Kial ni rekomendas aliĝi al “Virtuala SES 2021”?

  • Instruado en komforto de propra hejmo
  • Tempoŝparo
  • Ŝparo de vojaĝo
  • Ekologia evento
  • Ekonomie favora
  • Vi manĝos nur tion, kion vi ŝatas

Krom “ordinaraj” lingvo-kursoj laŭ unuopaj niveloj atendas vin ankaŭ speciala kurso: “Verkista kaj tradukista ateliero”. Aldone ni kompreneble pretigas riĉan aldonan programon kun koncertoj, prelegoj, diskutrondoj. Eĉ se vi do ne estos en kontakto kun aliaj partoprenantoj ĉeeste, vi povos tamen multe ĝui la komunajn programerojn. La sola kondiĉo estas posedi retkonekton (ideale sufiĉe rapidan, por povi spekti video-elsendojn rete) kaj komputilon (aŭ alian aparaton, kiu ligeblas kun la reto – saĝa telefono aŭ tabulkomputilo).

Ĉu vi emus partopreni ĉi-jaran unikan virtualan SES? Jen rekta ligilo por aliĝi: https://ses.ikso.net/2021/aligxilo/.

La kursoj okazos dum ambaŭ semajnfinoj, inter la 13a kaj 18a horo UTC (do posttagmeze/vespere por partoprenantoj en Eŭropo kaj Afrko, matene/tagmeze por partoprenantoj en Ameriko). Kontrolu la detalan planon de la programo ĉe: https://ses.ikso.net/2021/programo/.

Espereble ĝis revido baldaŭ dum la virtuala SES!

SES-organizantoj

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2021/06/ses-12

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi