Afiŝo por la Esperanto-Tago 2021

Esperanto-TagoEn la reto aperis jam 21 lingvaj versioj de la afiŝo uzinda dum la ĉi-jara Esperanto-tago. Vi ne nepre devas uzi ĝin. Se vi povas produkti ion pli taŭgan, bonvolu. Gravas nur, ke dum tiu tago, la 26an de julio vi faru ion por festi ĝin kaj por diskonigi Esperanton kaj ĝiajn valorojn al la neesperantista publiko. Nun ne plu estas tempo por teoriaj diskutoj, ĉar restas nur unu monato ĝis ĉi tiu tago. Nun estas la tempo por pretigi siajn agadplanojn por tiu tago. Ĉiu faru tion, kion li kapablas fari en sia medio, sed ne malpli ol tio kaj anoncu viajn planojn publike por kuraĝigi aliajn.

Vidu la afiŝojn ĉe https://i.getspace.eu/cloud/index.php/s/MPETo3GExBZNgyF?path=%2FEO-TAGO-2021-afishoj

Renato Corsetti

La Esperanto-Tago estas festata ĉiujare la 26an de julio, je la dato de la apero de la Unua Libro de Zamenhof. Legu pli pri la Unua Libro en la artikolo de Aleksander Korĵenkov.

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi