Memorante Gondolandon: Senpaga albumo de Korvaks

KorvaksLa 11an de junio 2021 estis lanĉita la bita albumeto Memorante Gondolandon de Korvaks. Korvaks el Auckland (Nov-Zelando) ne povas ludi muzikan instrumenton kun sufiĉa lerteco por esti nomita muzikisto, sed li neniam forlasis sian deziron krei muzikon. Feliĉe por li, per teknologio kaj lia amata komputilo la nekapablo muziki ne plu estas bariero. Do antaŭ kelkaj jaroj Korvaks komencis eksperimenti per “Bandcamp” kaj lastatempe per “Logic Pro”. Li decidis kombini sian intereson pri instrumento-programado kun sia intereso pri Esperanto.

Li rememoris la filmon Mazi en Gondolando, kiun li uzis por lerni Esperanton. Do li denove spektis ĝin kaj tiam li komencis sampli ĝin. Liaj unuaj samplaĵoj fine fariĝis Komputilo, la unua trako de Memorante Gondolandon. La origina plano estis nur unu kanto, sed same kiel la komputilo de Mazi en Gondolando, li ne povis ĉesi. Aliaj ideoj venis al li, sufiĉe por albumeto.

Tamen tio ne sufiĉis, restis unu tasko: la permeso de BBC por la piratitaj pecoj, kaj fine la posedanto de la aŭtorrajto bonvolis permesi uzi la materialon kondiĉe ke ĝi estu senpaga.

La bita albumeto kun kvin kanzonoj estas elŝutebla (mp3, ogg, flac) ekde la 11a de junio 2021 ĉe: https://www.vinilkosmo-mp3.com/audios/libera/VKBA030-Korvaks-Memorante_Gondolandon-MP3.zip

Voĉo: La rolantaro de Mazi en Gondolando (Jerzy Jakubowski, Andrzej Tomecski, Kalina Pieńkiewicz, Krystyna Konzanecka, Mieczysław Morański, Jerzy Fornal, Kazimierz Mazur, Barbara Pietrzak, Andrzej Pettyn)
Instrumenta programado: Korvaks
Miksado kaj mastrigado: Korvaks
Album-kovrilaj grafikaĵoj: Korvaks
Muzikvideo: Korvaks

Eble vi, leginte la supran tekston, pensas ke Korvaks ne havas amikojn. Vi pravus, sed ne zorgu. Li estas plej feliĉa kiam li estas sola en sia komputilejo kun sia komputilo.

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2021/06/muziko-15

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Kulturo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi