Milita risko de Belfasto al Kievo

UK-106Norda Irlando kaj specife Belfasto refalas en la riskon de civila milito. La ĵusaj gravaj perturboj en la nordirlanda ĉefurbo (interalie sidejo de la venonta Universala Kongreso de Esperanto) originas el problemoj lige kun la brita secesio el Eŭropa Unio, sed la konflikto inter la partioj havas antikvan, profundan radikon.

IJKAlia ĉi-somera kongreso (tiu de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo) disvolviĝus en la ĉefurbo de Ukrajno, kies rilatoj kun la najbara Rusio delonge evoluas rande de abismo.

Se la irlanda demando estas precipe interna afero, la ukrajna jam estas internacia. En Britio estas tasko de Londono revenigi trankvilon en Belfasto, dum en Ukrajno necesas la interveno de la internacia diplomatio.

Ju pli progresas la kampanjoj de vakcinado kontraŭ la pandemia viruso, des pli refokusiĝas la malnovaj konfliktoj, kvazaŭ la pandemio survojus al sia fino.

Fonto: HeKo 759 9-E, 9 apr 2021.

La kongresaj retejoj
UK-106 en Belfasto: https://uea.org/kongresoj
IJK-2021 en Kievo: https://ijk2021.tejo.org/

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi