Antaŭ precize cent jaroj, la 9an de decembro 1920, dek unu membraj ŝtatoj de la Ligo de Nacioj prezentis projekton de rezolucio al ties Asembleo. La projekto atentigis pri la bezono de praktika solvo al la lingvaj obstakloj kiuj malhelpis la diversajn naciojn, kaj aludis lastatempajn eksperimentojn pri instruado de Esperanto en lernejoj. Rezulte, oni komisiis raporton de la vica ĝenerala sekretario, Inazo Nitobe, sed, spite la favorajn konkludojn de la raporto, oni fine malakceptis la rezolucion.
La prezento de tiu projekto de rezolucio tamen komencis la ligon inter la Esperanto-movado kaj internaciaj organizoj. Tiu asociiĝo daŭras ĝis hodiaŭ. Ni fieras pri nia historio de subtenado de homaj rajtoj kaj interkompreniĝo kaj nia daŭra apogado de la laboro de Unuiĝintaj Nacioj. Ni antaŭĝuas daŭrigon de tiuj klopodoj en venontaj jaroj.
En la nuna jaro, dum la tutmonda komunumo denove festas la Homrajtan Tagon, Unuiĝintaj Nacioj jam atingis sian sepdekkvinan datrevenon. La komunumo de UN luktas kun grandegaj problemopj ĉirkaŭ la mondo: klimatŝanĝiĝo, milito, rifuĝintoj, ĉiuspecaj malegalecoj kaj, nun, tutplaneda pandemio. Neniam UN pli forte bezonis nian helpon ol ĝi tion bezonas nun.
Tamen la malnovaj problemoj, kiuj plagumas la internacian komunumon jam de jaroj, daŭre hantas nin. Unu el ili estas nekapablo atingi la reciprokan interkompreniĝon bezonatan por fronti la multajn malfacilaĵojn de la mondo kaj apliki la solvojn disponigatajn al ni de sciencistoj kaj filozofoj. Dua problemo estas nia malsukceso altiri la ordinarajn homojn de la mondo en tiun mondan dialogon. Ni kredas, ke Unuiĝintaj Nacioj bezonas pli perspektivan lingvan politikon, kiu celu larĝigi kaj riĉigi mondan dialogadon kaj doni al la popoloj de la mondo la voĉojn, kiujn ili rajtas.
Kiel parolantoj de Esperanto, partoprenantaj tutmondan reton de individuoj kiuj uzas komunan lingvon facile lerneblan kaj utiligeblan, ni kredas ke plivastigita rolo por Esperanto en mondaj aferoj helpus doni voĉon al la popoloj. Okaze de tiu ĉi Tago de Homaj Rajtoj 2020, ni aprobe agnoskas la iniciatojn jam faratajn en Unesko kaj aliloke por pli multe uzi Esperanton kaj ni alvokas al ĉiuj homoj de bona volo fari samon. Lingvoj celas kaj paroladon kaj aŭskultadon: UN devas aŭskulti la voĉojn de la ordinaraj civitanoj de la mondo.
Kaj ĉefe, ni alvokas al ĉiuj homoj ĉie, kaj precipe al parolantoj de la Internacia Lingvo Esperanto, ke ili subtenu la laboron de Unuiĝintaj Nacioj kaj helpu tiun mondan organizon por konstrui tiun pli sekuran, egalecan kaj pacan mondon kiun ni bezonas por pludaŭro de la homaro. Ni ĉiuj havas rajton paroli kaj rajton esti aŭskultataj – kune kun respondeco igi la mondon pli bona hejmo por ni ĉiuj.