La 24an de majo 2020 en sia 83a vivojaro forpasis
Victor Sadler (1937-2020)
Brita filologo, programisto kaj esperantisto (ekde 1951), li post sia doktoriĝo pri fonetiko (1962) dum dudeko da jaroj laboris en la Centra Oficejo (CO) de UEA en Roterdamo kiel redaktoro de Esperanto (1962-74), redaktoro de La Monda Lingvo-Problemo (poste Language Problems and Language Planning, 1969-72), direktoro de CO de UEA (1968-80), ĝenerala direktoro de UEA (1980-83). En CO de UEA li prizorgis la eldonadon kaj la bibliotekon Hodler, plenumis la taskojn de KKS (1974-76), kaj estis administranto de Institucio Hodler ’68 (1979-83).
Post la forlaso de CO Sadler pasigis du jarojn en Brazilo kaj de 1985 ĝis sia emeritiĝo (2002) laboris en Utreĥto (Nederlando) kiel programisto ĉe la kompanio BSO, interalie, dum la kvin unuaj jaroj li okupiĝis pri la projekto Distribuita Lingva Tradukado (DLT), en kiu Esperanto ludis kernan rolon.
Victor Sadler estis estrarano de UEA pri financo (1986-87) kaj membro de la Akademio de Esperanto (1970-83). Li verkis kelkajn broŝurojn pri Esperanto, terminaron pri budhismo (1962), Esperanto-sinhalan vortaron (1963), fakajn studojn pri DLT. Sadler estas aŭtoro de la poemaroj: Memkritiko (1967) kaj Perversaj rilatoj (2015). Ekde la fino de la 1980aj jaroj li ne plu aktivis movade.
Ni funebras kaj kondolencas al lia vidvino Maiumi Sadler-Hamada, kiu helpis nin ĉe la kontaktoj kun Victor Sadler por la artikolo pri li en la enciklopedio Nia diligenta kolegaro (NDK).
Halina Gorecka
Aleksander Korĵenkov
Legu pli pri Victor Sadler en NDK, p 245-246.
Foto el Vikimedio.
Ĉi tiu nekrologo aperos en la somera numero de La Ondo de Esperanto (2020).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2020, №2 (304).
Rete: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2020/05/