Fondaĵo Grabowski: nova juĝkomisiono

UEALa Fondaĵo Antoni Grabowski celas subteni la tutmondan Esperantan kulturon per premioj kaj subvencioj, precipe por originala kaj tradukita beletro, kaj per kuraĝigo de junaj verkistoj kaj artistoj.
La 2an de majo 2020 la Estraro de UEA nomumis la membrojn de la juĝkomisiono: Jesper Lykke Jacobsen (prezidanto), Istvan Ertl (sekretario) kaj Mariana Evlogieva (membro). La mandato daŭras ĝis 2022 kaj la komisiono devas aljuĝi premiojn dum tiu periodo.

La lasta aljuĝo de premioj el tiu ĉi fondaĵo okazis en 2018 en Lisbono, kaj ilin ricevis Sten Johansson, Gonçalo Neves kaj Bernhard Pabst.

UEA reliefigas kaj dankas la grandan kontribuon de Ulrich Lins, kiu gvidis la laboron de la komisiono dum multaj jaroj kaj elkore gratulas la novajn komisionanojn, dezirante sukceson en ilia meritoplena kultura agado.

Fonto: Gazetara Komuniko de UEA, 2020, №879.

[Ĉi tiu komuniko en la retejo de UEA enhavis eraron, kiu post kelkaj tagoj estis korektita.]

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi