Internacia Esperanto-kongreso en Serbio

Zemun

La 17-24an de aŭgusto 2024 la ĉefurbo de Serbio gastigos Internacian Esperanto-Kongreson, en kiu kunvenos blindaj esperantistoj, serbaj esperantistoj, balkanaj esperantistoj.

En la kongresa kadro okazos:
Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , | Lasi komenton

Litovio: La printempa kunflugo proksimiĝas

litovioPasintjare estis decidite ĉijare organizi en Litovio du esperantistajn renkontiĝojn – aŭtunan kaj printempan kunflugojn. Ili anstataŭas la pli frue organizitajn renkontiĝojn de esperantistoj-ĵurnalistoj. En septembro 2023 okazis la unua aŭtuna kunflugo, kaj la 18-19 de majo 2024 en la agroturismejo de la vilaĝo Antalkiai, proksime de Kaŭno, okazos la unua printempa kunflugo de litoviaj esperantistoj. Estas atendataj ĉirkaŭ 50 partoprenantoj.

Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Stellan Engholm: Homoj sur la tero: Romanfragmento

EngholmAntaŭ 125 jaroj, la 25an de marto 1899, naskiĝis Stellan Engholm (1899-1920-1960), sveda instruisto kaj esperantisto; eldonanto kaj redaktoro de Malgranda Revuo (1943-52); aŭtoro de Al Torento (1930), Homoj sur la tero (1932), Infanoj en Torento (vol 1 1934; vol 2 1939), Maljunulo migras (1943), Vivo vokas (1946), La lupo sur Kapitolo (posteume en 1997); tradukinto de sveda beletro, i.a., de tri libroj de S. Lagerlöf (La mono de sinjoro Arne, 1933; Gösta Berling, 1934; La ringo de la generalo, 1938) kaj de Pasko de A. Strindberg.

Okaze de la jubileo de Stellan Engholm ni publikigas fragmenton el lia romano Homoj sur la tero (1932).

Stellan Engholm

HOMOJ SUR LA TERO
Romanfragmento

Kiam la filo de Selma estis naskiĝinta kaj ricevinta la unuan flegon, Kajsa eliris al la provizejo kaj alportis la malnovan lulilon en la kuirejon. Tie ŝi forlavis de ĝi la malpuraĵon kaj polvon, tiel ke la ruĝaj rozoj brilis same rosfreŝe junaj kontraŭ la blua fono kiel iam antaŭ tridek jaroj. La postajn tagojn ŝi pretigis tolaĵon por la lulilo, kaj kiam Selma definitive forlasis la liton, ĉio estis preta. Tiam ŝi prenis la etulon, metis lin en la lulilon kaj mem eksidis apude por zorgi pri lia bonfarto.
Legi plu

Afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Beletro, Historio de Esperanto | Etikedigita , , , , , , , | Lasi komenton

La 110a UK okazos en Brno post unu jaro

Brno

Por la 110a Universala Kongreso de Esperanto (UK) la Estraro de UEA elektis
Ĉeĥion kiel kongreslandon. La bela Brno estos la kongresurbo.

Brno kun ĉ. 400 mil loĝantoj estas la dua plej granda urbo de Ĉeĥio, en la sudorienta parto de la lando. Brno fondiĝis en 1243 kaj havas riĉan historion kaj interesajn vidindaĵojn. Ĝi estas la historia ĉefurbo kaj plej granda urbo de Moravio, hodiaŭ funkcianta kiel statuta urbo kaj administra centro de la Sudmoravia Regiono.

Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , | Lasi komenton

Aperis la Dua Bulteno de la 109a UK en Aruŝo

bultenoLa Dua Bulteno de la 109a Universala Kongreso de Esperanto (UK), okazonta en Aruŝo, Tanzanio (3-10 aŭgusto 2024) haveblas rete en la paĝo de la UK: https://uk.esperanto.net/2024/duabulteno. La Dua Bulteno donas utilajn informojn pri la lando kaj la kongreso (alveno, kongresejo, temo kaj unua rigardo pri la programo), sed, plej grave – prezentas mendeblajn servojn de la UK, kiel hotelojn kaj ekskursojn. En la paĝo de la UK disponeblas kaj foliumebla versio, kaj la elŝutebla PDF-versio (10 Mb).

Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , | Lasi komenton

SAT baraktas en grava krizo

satSAT (Sennacieca Asocio Tutmonda) bedaŭrinde spertas gravan krizon dum la lastaj tri jaroj. La unua rezulto de tiu krizo estas la maloftiĝo de ĝia organo Sennaciulo: iam monata gazeto, poste dumonata, nun trimonata; kaj nur 16- anstataŭ 36-paĝa. La dua estas la malkresko de la ĉefa enspezofonto: la membrokotizoj, kiuj duoniĝis – de 12 mil 851 eŭroj en 2021 al 6 mil 843 en 2022.

Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , | Lasi komenton

Mesaĝo de UEA okaze de la Internacia Tago por Eliminado de Rasa Diskriminacio

DiskriminacioParolantoj de la Internacia Lingvo Esperanto troviĝas en ĉiuj partoj de la mondo, inter homoj apartenantaj al multaj popoloj, kulturoj kaj vivmanieroj. Ili estimas la komunajn trajtojn kiuj ebligas la komunan vivadon sur nia planedo kaj ili montras tiun ligitecon per la uzado de aldona, internacia lingvo por ĉiuj homoj. Ili uzas Esperanton ankaŭ por esplori la riĉecon de la diversaj kulturoj de la mondo.

Legi plu

Afiŝita en Esperantujo, Mondo | Etikedigita , , , , , , , | Lasi komenton

Edukado.net: Bone progresas la provekzamenoj

Ni informas vin, ke meze de marto la retejo Edukado.net komencis la provekzamenadojn. Ĝis la fino de la unua semajno aliĝis 52 personoj el 21 landoj. La plej multajn test-provantojn ni havas el Britio (7), sekvas ilin Francio kun 6 provantoj, Ĉinio kaj Hispanio kun po 5, Japanio kun 4, kaj Argentino, Brazilo, Indonezio, Usono (3), Ĉilio, Italio, Kolombio (2) kaj po unu el Aŭstralio, Gvatemalo, Luksemburgo, Meksiko, Nederlando, Pollando, Slovenio, Svislando kaj Venezuelo.

Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , | Lasi komenton

Retoso 2024

retoso

Retoso, la plej mojosa – reta – evento de TEJO, okazos en 2024 inter la 26a kaj la 29a de aprilo. Detaloj venos poste, do restu atentaj sed jam pretiĝu kaj notu la daton en viaj kalendaroj, ĉar la evento promesas kiel kutime la plej malaĉan programon, tre buntan kaj plenan je koncertoj, atelieroj, prelegoj kaj interagaj programeroj!

Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , | Lasi komenton

La 109a UK: Oficiala flugkompanio, ekskursoj kaj aliaj gravaj informoj

flugkompanio

Ethiopian Airlines fariĝis sponsoro kaj la oficiala flugkompanio de la 109a Universala Kongreso de Esperanto (UK), okazonta en Aruŝo, Tanzanio, de la 3a ĝis la 10a de aŭgusto 2024. Kadre de tiu partnereco la flugkompanio proponas 15%-an rabaton ĉu por komerca ĉu por ekonomia klasa tarifo por ĉiuj kongresanoj flugontaj de iu ajn flughaveno (kie funkcias Ethiopian Airlines) al la flughaveno Kilimanĝaro (JRO) en Tanzanio (la rabato ne validas por tarifoj eventuale jam rabatitaj). Por ĝui tiun rabaton oni devas aĉeti siajn biletojn per la jena ligilo (eblas aĉeti kaj unudirektajn kaj irrevenajn flugojn): https://www.ethiopianairlines.com/aa/event?Key=Esperanto-Universal-Kongress.

Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Pri kontaktoj kun Giorgio Silfer

SilferHodiaŭ, la 17an de marto, en la retejo Heroldo Komunikas (HeKo) aperis la suba informo pri Giorgio Silfer, datita je la 14a de februaro.

«Ekde la deviga enkonduko de G-4, c-ano Giorgio Silfer ne estas plu atingebla per poŝtelefono, sed nur ĉe fiksa lineo, en Svislando aŭ Hispanio: geamikoj kaj kunlaborantoj konas la numerojn. La plej oportuna metodo por kontakti lin restas retmesaĝado (sed ne googlemail): eĉ se rezultas lia adreso tie, kaj ĉe Facebook, Telegram, Instagram, Vacapo aŭ simile (ofte apokrife), li ne utiligas ilin.

Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , | 2 Komentoj

118 knabinoj lernas Esperanton en Benino

Benino

La 1an de marto 2024 okazis ĉe la porknabina liceo de Lokossa (Benino) la unua kurskunveno kadre de la projekto pri pura virina agado fare de la NRO “Infanoj Ĉirkaũ Afriko”. En februaro al la kurso aliĝis 74 knabinoj, el kiuj efektive ĉeestis la kurson 62. Mirinde, sed aldoniĝis al la grupo 56 knabinoj, kiuj pli frue ne estis informitaj pri la afero.

Entute vizitis la kurseton 118 knabinoj el diversaj klasoj de la Liceo. Jen detaloj:
Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , | Lasi komenton

Esperanto-kurso en Pekina Lingva kaj Kultura Universitato

Pekina

La 5an de marto en Pekina Lingva kaj Kultura Universitato komenciĝis nova nedeviga kurso de Esperanto, al kiu aliĝis pli ol kvindek studentoj. La kurson gvidas ĉefe s-rino Chen Ji, ĝenerala sekretario de Ĉina Esperanto-Ligo. La kurso daŭros 11 semajnojn kaj entute 33 horojn. La kurso celas instrui bazajn sciojn de Esperanto al la lernantoj, kaj iom pri kulturo kaj idealo de Esperanto. En la kurso lernantoj havos ŝancon konatiĝi kun alilandaj esperantistoj kaj tiel interesiĝi pri la Esperanta komunumo.

Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Konatiĝu kun la konfidencpersonoj de TEJO

konfidencpersonoj

La Reglamento pri intereskonfliktoj ĉe ofichavantoj de TEJO rekomendas ke la “organizo havu konfidencpersono(j)n, kiu(j) estos la kontaktpunkto por (eblaj) intereskonfliktoj kaj aliaj (eblaj) interhomaj konfliktoj en la organizo. La Komitato elektu ĉiun konfidencpersonon por nereelektebla periodo de du jaroj”. En novembro 2023, la Komitato de TEJO elektis Christine Brücker (C) kaj Michael Boris Mandirola (MB) kiel la konfidencpersonoj. Sed kio fakte estas la rolo de konfidencpersonoj? Ni sciu de la konfidencpersonoj mem!

Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , | Lasi komenton

La murdo de Roger Ackroyd: leginda distraĵo

AckroydChristie, Agatha. La murdo de Roger Ackroyd / Tradukis el la angla Hans Becklin. — Barlastono: Esperanto-Asocio de Britio, 2023. – 298 p.

Mi ne estas ŝatanto de detektiva ĝenro, sed la unuan en mia vivo verkon de Agatha Christie mi legis kun plezuro kaj rekomendas al ĉiuj sekvi mian ekzemplon. Cetere tio ne signifas ke mia impreso ne havas certajn “sed…”

La verko estas sufiĉe tipa specimeno de sia ĝenro kaj speciale de la verkaro de la eminenta angla aŭtorino, rakontante pri enigma murdo kaj ĝia enketado. Ĉio okazas en eta vilaĝo kaj en malgranda kabineto, do la nombro de la suspektitoj ekde komence estas tre limigita. Multaj havas motivojn, sed ankaŭ alibiojn, do necesas elstara intelekto kaj skrupula metodo de Hercule Poirot por solvi la enigmon.

Legi plu

Afiŝita en Recenzoj | Etikedigita , , , , , , , , , , , , , , , | Lasi komenton