Enkonduko ĉiujare ripetata (ne legu ĝin, se vi delonge abonas La Ondon):
Ekde sia renaskiĝo La Ondo de Esperanto ĉiujare publikigas statistikon de la libroproduktado en Esperantujo, daŭrigante la iniciaton de Vilmos Benczik en la Budapeŝta revuo Hungara Vivo. Por tiuj, kiuj unuafoje abonas La Ondon, ni ripetu kelkajn enkondukajn frazojn, kiujn prefere ne legu niaj konstantaj abonantoj.
La bazo de nia statistiko estas la rubriko “Laste aperis” en la revuo Esperanto, en kiu estas registrataj ĉiuj libroj, kiujn la libroservo de UEA ekvendis en la aktuala jaro. La jartabelojn akompanas resumaj tabeloj por la 29-jara periodo de nia statistikado (1991-2019).
Tia statistiko ja estas kritikebla kaj kritikinda.
Unue, en “Laste Aperis” estas registrataj pluraj libroj, eldonitaj antaŭ kelkaj jaroj sed ekvenditaj de UEA en la koncerna jaro, ekzemple, ĉar la eldoninto ne tuj post la eldono sendis specimenon al Roterdamo. Tio povas doni misan bildon pri la revuata jaro, sed la resuma statistiko glatigas la fluktuadon kaj fidinde vidigas la ĉefajn tendencojn en nia eldonado.
Due, la libroservo de UEA vendas ne ĉiujn novajn Esperanto-librojn, kaj en “Laste Aperis” kutime mankas, ekzemple, lerniloj eldonitaj por landaj bezonoj (ekzemple, lernolibroj por ĉinoj) kaj etkvante eldonitaj broŝuroj, kiujn la aŭtoroj disvendas kaj disdonacas en siaj kluboj kaj renkontiĝoj. Same mankas en “Laste Aperis” kongreslibroj, programbroŝuroj kaj jarlibroj, kiuj abunde aperas ne por vendado en libroservoj, sed por disdono al la respektivaj kongresanoj kaj asocianoj.
Trie, ekster la statistiko restas la bitlibroj, kiujn la aŭtoroj (kutime, senpage) ofertas en la virtuala mondo sen zorgi pri papera eldono por ne pagi la eldonkostojn. Tio reduktas la rikolton de libroj paperaj.
Sed dume mankas pli granda statistika bazo ol la kritikebla “Laste Aperis”.
Ordinara jaro kun 150 “novaj” libroj
Jaro | Libroj | Paĝoj |
1991 | 222 | 26.091 |
1992 | 205 | 25.789 |
1993 | 136 | 18.511 |
1994 | 188 | 22.078 |
1995 | 200 | 23.345 |
1996 | 232 | 28.637 |
1997 | 273 | 27.727 |
1998 | 208 | 28.769 |
1999 | 208 | 24.460 |
2000 | 235 | 25.869 |
2001 | 222 | 31.520 |
2002 | 174 | 26.451 |
2003 | 224 | 28.424 |
2004 | 183 | 27.295 |
2005 | 159 | 23.780 |
2006 | 204 | 30.078 |
2007 | 184 | 31.183 |
2008 | 158 | 25.381 |
2009 | 158 | 24.272 |
2010 | 204 | 28.232 |
2011 | 172 | 19.775 |
2012 | 153 | 23.144 |
2013 | 178 | 25.344 |
2014 | 107 | 14.024 |
2015 | 172 | 25.629 |
2016 | 189 | 32.323 |
2017 | 139 | 23.353 |
2018 | 127 | 19.483 |
2019 | 150 | 28.194 |
Dum la lasta jardeko de la 20a jarcento averaĝe aperis 210 libroj jare, dum la unua jardeko de la 21a jarcento la averaĝo estis 191 libroj, kaj en la komencaj naŭ jaroj de la nuna jardeko (2011-19) “laste aperis” 1387 libroj, aŭ nur 154 libroj jare.
Laŭ “Laste Aperis” en 2019 surmerkatiĝis 150 libroj kun 28.194 paĝoj, sufiĉe kutima jaro laŭ la nombro de la libroj kaj bona jaro laŭ la paĝonombro. La libroj estis sufiĉe ampleksaj, inter ili estas nur 22 broŝuroj malpli ol 49-paĝaj.
La ĝenra distribuo estis sufiĉe kutima kun tradukitaj beletraĵoj kiel la plej populara librospeco; atentindas, ke la rikolto de la originala beletro estis pli bona ol kutime.
La Lutermana epoko, ĉu finita?
En dek el la dek unu lastaj jaroj la plej aktiva Esperanto-eldonejo estis MAS (Monda Asembleo Socia), prizorgata de Vilhelmo Lutermano, kiu eldonas plejparte politikajn kaj sociajn verkojn de maldekstraj aŭtoroj, sed ankaŭ beletron. Sed ĉi-jare registriĝis nur tri novaj Lutermanaj libroj, kaj en la unuaj lokoj laŭlibre kaj laŭpaĝe estas la Nov-Jorka eldonejo Mondial – ĝi unuafoje grimpis tiel alten. Ĉu porlonge?
2019. Libroj
Mondial (USA) 11
KAVA-PECH (Ĉeĥio) 8
Ars Libri (Pollando) 6
BES (Pollando) 6
Horizonto (Japanio) 6
Libro-Mondo (Pollando) 6
Lorenz (Brazilo) 5
Espero (Slovakio) 5
DEC (Kroatio) 5
La Karavelo (Brazilo) 5
2019. Paĝoj
Mondial 2694
Yanshan (Ĉinio) 1717
Esprima.com.br (Brazilo) 1598
KAVA-PECH 1519
J. Hauser (Slovakio) 1196
JEI (Japanio) 1101
Lorenz 1061
Ars Libri 856
BES 856
Libro-Mondo 856
Okaze de komuna eldono, estas konsiderataj ĉiuj kuneldonintaj eldonejoj/landoj; ĉi-jare pro tiaj eldonaĵoj, realigitaj de Josip Pleadin kaj Tomasz Chmielik, en la listo estas Dokumenta Esperanto-Centro (Kroatio) kaj tri eldonejoj el Pollando. Unuafoje en nia statistiko aperis la Pekina eldonejo Yanshan, eldoninta la kvarvoluman rakontaron La strangaĵoj de Liaozhai de Pu Songling, kaj Július Hauser, eldoninta sian grandan slovakan-Esperantan vortaron.
Antaŭ du jaroj MAS rompis la unualokecon de UEA en la resuma librolisto 1991-2018 kaj de FEL en la resuma paĝolisto. Por 1991-2019 MAS restis la unua en la librolisto, sed Mondial devancis ĝin en la paĝolisto.
1991-2019. Libroj
MAS 192
UEA (Nederlando) 167
Libro-Mondo 157
Fonto (Brazilo) 140
FEL (Belgio) 134
Mondial 134
Impeto (Ruslando) 123
Edition Iltis (Germanio) 116
KAVA-PECH 109
Sezonoj (Ruslando) 88
1991-2019. Paĝoj
Mondial 28201
MAS 26876
FEL 24542
Fonto 23468
Libro-Mondo 21741
UEA 20932
KAVA-PECH 19057
Impeto 18895
Sezonoj 14586
AEP (Svislando) 12789
Bona jaro por Brazilo
Pro la (ĉu provizora?) malaktiviĝo de MAS, post la dekunujara sinsekva dominado de Francio, la lando de Hachette perdis sian unuan lokon titole kaj paĝe, kaj ilin nun okupas Brazilo, al kio kontribuis ankaŭ la minilibretoj de Esprima.com.br, kiuj en la kutimaj dimensioj kune ampleksus eble malpli ol 300 paĝojn.
2019. Libroj
Brazilo 22
Francio 15
Japanio 14
Usono 13
Ĉeĥio 12
Pollando 10
Hispanio 8
Italio 8
Slovakio 8
Ruslando, Belgio k. a. 6
2019. Paĝoj
Brazilo 4531
Ĉinio 2857
Usono 2844
Japanio 2377
Slovakio 2123
Ĉeĥio 2045
Francio 1585
Italio 1521
Litovio 1289
Hispanio 1250
Francio daŭre avangardas en la resuma listo por 29 jaroj. Germanio, kiu ĝis 2009 estis la unua, daŭre malprogresas, sed ankoraŭ restas la dua.
1991-2019. Libroj
Francio 704
Germanio 463
Pollando 372
Nederlando 336
Brazilo 326
Ruslando 308
Japanio 303
Usono 285
Italio 206
Belgio 179
1991-2019. Paĝoj
Francio 77.770
Germanio 54.219
Brazilo 52.968
Japanio 51.674
Ruslando 45.451
Pollando 44.128
Usono 40.794
Nederlando 38.939
Italio 30.895
Belgio 29.998
Fontolingvoj
60 el la 150 libroj (40%) estas tradukoj. Ĉi-jare supre de la lingvolisto estas la fontolingvoj ĉina kaj hispana, el kiuj esperantigitaj estis po sep libroj, sekvas la germana kaj japana (po ses). El Esperanto alilingven estis tradukitaj ses libroj. La germana lingvo konservis sian gvidan pozicion en la fontolingva listo por la 29-jara periodo.
Dum 1991-2019 aperis 172 libroj tradukitaj el Esperanto.
Germana 253
Franca 217
Angla 164
Rusa 109
Pola 84
Portugala 74
Japana 71
Hispana 68
Ĉina 65
Itala 61
Kiuj verkis kaj tradukis?
Vilhelmo Lutermano plurjara ĉampiono inter la aŭtoroj kaj tradukintoj, ĉi-foje mankas inter niaj plej fruktodonaj aŭtoroj. Po kvin libroj aperis de la Esperantisto de la Jaro 2018a Hori Jasuo (tri originaloj kaj du tradukoj) kaj de Miguel Fernández (unu originalo kaj kvar tradukoj).
Ne demandu min pri la enhavo de la libroj; mi, manietulo, nur nombris ilin.
Aleksander Korĵenkov
Foto de Anna Striganova (La libroservo en UK-104, Lahtio)
Ĉi tiu artikolo aperis en la printempa numero de La Ondo de Esperanto (2020).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2020, №1 (303).
Rete: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2020/05/korzhenkov-7