Oskaro kaj la mondo

parazito

Ĉiujare la usona filmakademio faras grandegan feston por si mem. Multaj interesatoj ĉie en la mondo emas sekvi rekte, ĉu en televido ĉu en kinejoj. En mia regiono oni povas iri malfrue en la “Oskar-nokto” al kinejoj por komence spekti unu el la premiotaj filmoj. Ĉirkaŭ la noktomezo la solenaĵo komenciĝas. Eblas gapi al la kostumoj de diversaj stelulinoj kaj ekscii, kies vestaĵoj estas aŭdacaj aŭ embarasaj. Sed poste tamen temas precipe pri filmoj.

La Oskar-premioj estas – iuj dirus: bedaŭrinde – tiom gravaj, ke eĉ la nomumo (kandidatigo) estas konsiderata kiel kvazaŭ-premio. Ĉi-jare nur kvar filmoj ricevis entute 41 nomumojn. Ili estis 1917 (10), La Irlandano [The Irishman] (10), Iam … en Holivudo [Once Upon a Time … in Hollywood] (10) kaj Joker [Ĵokero] (11).

La Irlandano

La Irlandano de Martin Scorsese gajnis nenion, eble ĉar Netflix, la giganto de elsendofluoj, donis monon por produkti ĝin. La grandaj produktadkompanioj ne volonte donas monon por ambiciaj projektoj kun eble ne garantiita profito. Furoro en kinejoj estas nuntempe filmaj versioj de bildstriaj rakontoj, sed ne la subtilaj dramoj. Unuflanke, “la industrio” konsideras Netflix-on detruanto de kinejoj; aliflanke, ili mem subfosas la estontecon de kinejaj filmoj kaj puŝas reĝisorojn al sia “malamiko”. Kaj iom post iom ili ankaŭ forpuŝas ŝatantojn de filmoj. Ankaŭ en 2019 Netflix havis fortan kandidaton en la konkurso, nome Roma de Alfonso Cuarón. Tiu filmo estas por la granda ekrano, sed ve, ankaŭ Cuarón ne trovis monon por la filmo pri siaj rememoroj al lia infanaĝo. Eble la votantoj de Oskar-premioj ne ŝatas Netflix-on, sed ĝi fariĝas pli kaj pli valora alternativo – pro la pigreco de la grandaj filmkompanioj. La Irlandano estas kvazaŭ resumo de la vivoverko de Scorsese. Tamen Scorsese uzas ankaŭ plej novan diĝitan trukon, komputilan junigon de aktoroj. Iuj jam slange nomas tiun teknikon “irlandanigo”.

Iam … en Holivudo

kinoIam … en Holivudo estas la naŭa filmo de la reĝisoro Quentin Tarantino. Li anoncis pli frue, ke la deka filmo estu lia lasta. Tarantino havas siajn proprajn admirantojn, aliaj opinias, ke liaj filmoj estas tro masklismaj vizioj. Ĝis nun li ankoraŭ ne gajnis Oskaron pro la plej elstara filmo. Ĉar tiu filmo temas pri Holivudo, kaj ĉar la juĝantoj kutime ja amas filmojn pri si mem, multaj konsideris ĝin probabla kandidato. Iuj ankaŭ rezonis, ke la akademio iam devus doni premion en tiu kategorio al Tarantino, kaj ke nun estas oportuna okazo, ĉar neniu scias ion pri la kvalito de lia deka kaj lasta filmo. Tamen la maljuna blankula juĝantaro ne tro aprezis ĉi tiun filmon pri la murdoj de la “Manson-familio”. Brad Pitt ricevis premion por plej bona malĉefa aktoro, kaj ili ankaŭ premiis la scenejan dezajnon.

Ĵokero

kinoKiam Ĵokero en 2019 gajnis la Oran Leonon ĉe la filmfestivalo de Venecio, estis eta sensacio, ĉar tie kutime oni ne donas premiojn al filmoj surbaze de bildstriaj rakontoj. La reĝisoro Todd Phillips antaŭe ne faris rimarkendajn filmojn, sed famiĝis per sengustaj komediaĉoj kiel la trilogio La Postebrio. Ĵokero reelvokas la etoson de la 1970aj jaroj. Precipe La Taksiisto de Martin Scorsese respeguliĝas en tiu filmo. Sed – se ni forprenas la elstaran aktoradon de Joaquim Phoenix kaj la kaptantan muzikon de Hildur Guðnadóttir, ĝi restas ne malbona, sed iom averaĝa filmo. Ĵokero volas pli ol ĝi kapablas.

1917

Ĉe la vetperantoj la filmo 1917 estis la favorato. Foje la tagoj antaŭ la Oskar-ceremonio similas al ĉevalkurado kun favoratoj kaj eblaj malgajnontoj. Tio ja montras, ke tio estas ĉefe komerca aranĝo. Estis tamen surprizo, ke ĝi gajnis nur malĉefajn premiojn, interalie, pro filmado kaj vidaj efektoj. Mi pensas, ke tio estas prava decido. La reĝisorado en 1917 kun du soldatoj, kiuj devas transdoni urĝan ordonon trans la frontoj dum la Unua Mondmilito, estas ne malbona, sed la bildoj ja estas spirrabaj.

“Internacia” signifas “neangla”

1917 estis produktita en Anglio, sed ĝi ne kvalifikiĝus por la internacia Oskar-premio. Tie konkursas nur filmoj, kiuj estas kaj ne-usonaj kaj ne el Anglalingvio. Ĉiu lando rajtas proponi po unu filmon. Jes, la ideo, ke oni en ĉiu lando produktas nur unu elstaran filmon dum unu jaro estas absurda. Tiu regulo havas strangajn efikojn. Aŭstralio proponis la filmon Suprenforto en la lingvoj kĥmera kaj taja pri homvendado, kaj Svedio sendis Kaj poste ni dancis en la kartvela lingvo. Sed la propono de Aŭstrio pri prostituitoj el Niĝerio en Aŭstrio ne estis akceptita, ĉar laŭ la takso de la Akademio oni tro multe parolas angle en ĉi tiu filmo. La akademianoj aplikis la saman regulon al Leonkoro [Lionheart]. Jen stranga fenomeno: Niĝerio uzas la lingvon de la iamaj koloniistoj kiel komunan lingvon, kaj ĝuste tio nun malhelpas aliron al internacia famo.

Fine restis kvar kandidatoj por la kategorio “Internacia filmo”. Miela lando [Медена земја] el Makedonio estas hibrido inter drama kaj dokumenta filmo kaj konflikto inter tradicio kaj modernaj vivoformoj. Eble iom stranga propono por la plej elstara neangla filmo. Francio proponis La mizeruloj [Les Misérables] pri eksplodo de ribelo inter neblankaj junuloj en Pariza antaŭurbo. (Tamen mi opinias, ke Portreto de juna virino en fajro de Céline Sciamma estas la plej bona franca filmo de la lasta jaro.) Same taŭga estis la filmo Doloro kaj gloro [Dolor y gloria] de Pedro Almodóvar, kiu denove montras, ke li ankoraŭ povas krei kaptajn rakontojn. Mi ankoraŭ ne havis la eblecon por aprezi la polan filmon Krista Korpo [Boże Ciało], sed ŝajne la temo de la pola filmo similas al ĉies karesato kaj favorato: Parazito.

parazitoĈiuj amas Paraziton

Post sia prezento ĉe la festivalo en Cannes Parazito [기생충, Gisaengchung] de la korea reĝisoro Bong Joon-ho konkeris la mondon. Bong petis, ke oni ne malkaŝu tro de la intrigo, kaj kompreneble mi respektas tiun deziron. La intrigo tute ne estas antaŭdirebla. Ĉiam, kiam oni suspektas iun direkton en la intrigo, Bong ŝanĝas ĝin.

Temas pri du familioj, la malriĉa familio Kim, kiu vivas mizere en iu kelo, kaj la riĉa familio Park en vasta vilao sur la pinto de la urbo. La Kimoj iom post iom ennestiĝas ĉe la Parkoj. La Parkoj ne povas vivi sen la subtena asisto de la Kimoj, kaj la Kim’oj bezonas la monon de la Park’oj por pluvivi. Finfine ni demandas nin: kiu(j) estas efektive la parazito(j)?

La decido de la Akademio elekti Paraziton kiel la plej elstaran filmon de la jaro estis eta kaj aparte bonvena sensacio. Por la unua fojo ili elektis ne-anglalingvan filmon en ĉi tiu kategorio. Espereble ili ankaŭ estonte pensos pli tutmondece ol antaŭe.

La filmrikolto de la lasta jaro estis aparte riĉa, sed nuntempe la produktado de filmoj ĉesis pro la koronviruso. En la sekvonta jaro ni ĝuos iom pli malabundan elekton kaj espereble nian sanon.

Wolfgang Kirschstein

Ĉi tiu artikolo aperis en la printempa numero de La Ondo de Esperanto (2020).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2020, №1 (303).
Rete: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2020/05/oskaro

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Kulturo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi