UEA planas prokraston de la Universala Kongreso en Montrealo

MontrealoDe la antaŭa komuniko pri la koronvirusa krizo, uea.org/gk/855a1, okazis grandaj ŝanĝoj. Interalie, Kanado malpermesas ne-esencajn enirojn de eksterlandanoj ĝis la 30a de junio kaj el Usono ĝis almenaŭ la 21a de aprilo. Pro la rapide evoluanta situacio, malfacilas antaŭvidi, kiam la registaro repermesos la eniron de eksterlandanoj. La disvastiĝo de la epidemio tutmonde montriĝas multe pli granda ol oni antaŭe taksis. Pli kaj pli evidentiĝas, ke la medicinaj, ekonomiaj kaj aliaj implicoj povas daŭri longe post la estingiĝo de la epidemio.

Sekve, la Estraro, konsulte kun la LKK, la kongresa fako kaj la instancoj en Kanado, planas prokraston de la UK en Montrealo, kiel okazas al pli kaj pli da eventoj planitaj por la somero, inkluzive de la Olimpikoj kaj grandaj festivaloj en Montrealo kaj tutmonde.

Kiam la Estraro faros decidon, la kongresanoj kaj ĝenerala publiko estos tuj informitaj. Samtempe venos informo, kiel oni pritraktos malmendojn kaj kotizojn.

Anstataŭ la ĉi-jara Kongreso UEA konsideras organizi virtualan eventon, kiu konservos plurajn elementojn de la tradicia UK kaj estos amase disvastigita rete al la tuta mondo.

UEA faris plurajn paŝojn por helpi al la E-komunumo resti informata pri la rapida tutmonda disvastiĝo de la koronvirusa epidemio:

1. UEA kreis specialan retpaĝon, kiu enhavas praktikajn informojn pri la koronvirusa epidemio kaj ĝenerale kaj pri la aspektoj rilataj al Esperantujo. Ankaŭ en la papera revuo aperas informoj pri la situacio, kadre de la nova rubriko Fake, Science, Profesie tra la mondo.

2. La Estraro decidis, ke la aprila numero de la revuo Esperanto estu libere elŝutebla: uea.org/gk/859a1.Tiu paŝo esta aparte utila en la nuna situacio, kiam multaj troviĝas hejme kaj havas pli da tempo por legi kaj aprezi la enhavon. Aparte la aprila numero havas plurajn valorajn artikolojn, kiuj restos aktualaj ankaŭ en la longa perspektivo: okaze de la 100-jara jubileo de Hector Hodler, pri la korona viruso, la IKU-programo, la UK-programo, la Membraro-raporto pri 2019 kaj pluraj aliaj.

3. La Ĝenerala Sekretario de UN publikigis alvokon por, en tiu ĉi decida horo por la homaro, redukti kaj eviti konfliktojn kaj militojn. UEA tradukis ĝin en Esperanton esperantoporun.org/urga-mesago-de-la-generala-sekretario-de-unuigintaj-nacioj/ kaj pledas por ke oni traduku ĝin en sian nacian lingvon kaj disvastigu nacinivele.

Fine, el pli vasta vidpunkto.
Por la tuta homaro tio estas tre malfacila tempo, sed ni memoru, ke ni renkontas tiun ĉi epidemion en multe pli bonaj cirkonstancoj ol estis en antaŭaj historiaj pandemioj. Ni havas modernajn servojn, medicinon, komunikadon, interreton.

La koronvirusa epidemio estas la plej severa de jarcento, sed fine ĝi estos venkita. Tiam la homaro, la socio kaj ankaŭ la Esperanto-komunumo havos ŝancon pliboniĝi. Espereble, ankaŭ kiam pasos la krizo, oni plu respektos, simpatios kaj estos pli pacienca kun la aliaj, loke kaj internacie. Ni estu pli modestaj, aprezemaj kaj konservemaj al nia socio, kulturo, medio kaj planedo.

Ankaŭ la Esperanto-Movado povos lerni de tiu historia kaj socia leciono: per retaj rimedoj kiel Skype, Zoom, Facebook k. a. havi pli da interretaj kontaktoj nacie kaj internacie, dividi niajn renkontiĝojn kaj kongresojn kun esperantistoj kaj ne esperantistoj tra la tuta mondo kaj tiel disvastigi la konon kaj la mesaĝon de la Internacia lingvo Esperanto.

Fonto: Gazetara Komuniko de UEA, 2020, №861.

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi