Informi pri Esperanto en Pol’and’Rock 2020

PolandRockUEA petas vian helpon. Helpu nin kolekti 3000 eŭrojn por realigi Esperantan agadon fine de julio, komence de aŭgusto 2020, dum la junulara festivalo Pol’and’Rock. Tiu sumo reprezentas la minimuman kvanton por mendi la tendojn kun mebloj en prestiĝa loko de la festivalo. Jam la kvaran sinsekvan jaron UEA subtenas la agadon. Al ĉiuj 2 eŭroj donacotaj, UEA aldonos 1 eŭron el propra buĝeto, tiel ke la organizantoj ricevos entute almenaŭ 3000 eŭrojn.

Vi povas sendi vian donacon al UEA konto “Informado”, aldonante kiel celon: “por
Polandrock” https://uea.org/alighoj/donacoj.

Pol’and’Rock estas mondfama kultura festivalo, kie partoprenis 700 000 junuloj en 2019. Filmeton kaj pliajn informojn vi trovos ĉe http://www.gazetaro.org/polandrock/

Fonto: Gazetara Komuniko de UEA, 2020, №848.

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Kulturo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi