La unua Meza-Azia Kunveno

Duŝanbe

Organiza teamo de MAK-2020 invitas geesperantistojn el la landoj de Mezazio, aliaj aziaj regionoj kaj diversaj partoj de la mondo al la unua Mez-Azia Kunveno, kiu okazos ekde la 1a ĝis la 5a de majo 2020 en Taĝikio, ĝia ĉefurbo Duŝanbeo.

En ĝia programo estas antaŭvidataj klerigaj kaj artaj programeroj, ekskursoj kaj vizitoj tra la urbo (nacia biblioteko, privata muzeo de muzikinstrumentoj, centra moskeo, spektaklo en Teatro de Opero kaj baleto ktp), kaj tra la regiono (Gisara naturrezervejo), kiuj permesos konatiĝi kun unu el la plej antikvaj ŝtatoj de la mondo, unu el landoj de la Silka Vojo.

Dum posta 3-taga restado en Samarkando, antikva uzbeka urbo, estas planata varia ekskursa programo kun vizitoj al diversaj urbaj vidindaĵoj, inter kiuj Maŭzoleo de Hoĝa Danijor, observatorio de Ulugbek, placo Registan – antikva forumo de Samarkando, kelkaj madrasoj (islamaj lernejoj) k. a. Vizitontoj ĝuos ankaŭ admirindan dancan spektaklon en la Teatro de Historiaj Kostumoj “El Merosi”, kiu jam akiris sian meritplenan famon, vizitos la bazaron Sijob, plej grandan en Samarkando, gustumos uzbekajn tradiciajn pladojn ktp.

Oni ne preterlasos konatiĝon kun la sekcio de E-literaturo en Samarkand-regiona biblioteko A. Puŝkin, unika en mezaziaj landoj, kaj renkontiĝon kun lokaj geesperantistoj. Bonvolu legi pli detalajn informojn pri MAK-2020 en la retejo: https://uea.org/vikio/Unua_Mez-Azia_Kunveno.

Bonvolu kontakti la organizantojn rete: mezaziakunveno@gmail.com

Bonvenon!

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildeton por vidi la abon-manierojn

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi