Arda kaj multkolora interlingvistika sesio en la suna Poznano

UAM

La studentoj de la trijaraj Interlingvistikaj Studoj de la Universitato Adam Mickiewicz (UAM) en Poznano (Pollando) atingis sian sesan, do lastan semestron per la februara sesio (1-7 feb 2020). En la lasta jaro ili jam laboris en du specialiĝoj: komunikado kaj instruado, krome komencis pretigi la finlaboraĵon kiun ili defendos kadre de la lasta ekzameno en septembro.

Al la komunikada specialiĝo – krom la lokaj stabanoj Ilona Koutny kaj Michael Farris koncerne la lingvajn aspektojn de komunikado – kontribuis ĉi-foje ankaŭ pola psikologino Danuta Leyk pri psikologiaj aspektoj de komunikado kaj prof. Bengt-Arne Wickström, konata specialisto pri lingvoekonomio per kurso pri la ekonomiaj kaj politikaj aspektoj de komunikado. Cetere, li prezentis ankaŭ anglalingvan prelegon pri lingvopolitiko kadre de la sciencaj prelegoj de la Etnolingvistika Instituto (kie nun funkcias la Studoj) la 5an de februaro.

Al la instruista specialiĝo aliĝis ankaŭ aliaj partoprenantoj por unu jaro kadre de la instruista trejnado kiu realiĝas en la kunlaboro de UAM, ILEI kaj Edukado.net. Katalin Kováts gvidis la plejparton de la specialiĝo kun granda elano kaj sukceso. Kontribuis al la programo Zsófia Kóródy el la Interkultura Centro en Herzberg kaj Ilona Koutny i.a. prezentante tiklajn problemojn el esperanto-gramatiko. Mallongan kurson pri esperanto-literaturo gvidis Anne Jausions, eksstudentino de la Studoj.

Por ĉiuj estis interese aŭskulti la prelegojn de Renato Corsetti pri la nuntempaj problemoj de esperanto-movado kaj diskuti kun li pri la nunaj perspektivoj. Barbara Pietrzak traktis amaskomunikadon ĉerpante el siaj spertoj. Jam la unuan tagon okazis du prelegoj inter la informoj kaj konsultiĝoj: pri infanĝardena esperanto-instruado far Grażyna Szubryczyńska kaj pri interkultura edukado far prof. Przemysław Grzybowski el la Universitato de Bydgoszcz. Okazis aldona prelego de François Lo Jacomo pri Unesco kaj de Barbara Pietrzak pri la pola Nobel-premiitino Olga Tokarczuk.

Sume partoprenis la sesion 17 studantoj: sep el la postdiplomaj studoj kaj dek el la instruista trejnado, ili venis el naŭ landoj (Brazilo, Francio, Germanio, Italio, Koreio, Meksiko, Pollando, Rusio, Usono), inter ili ankaŭ akademianoj. Bedaŭrinde la ĉina partoprenantino, Ĝoja ne povis veni pro la epidemio en Ĉinio.

La bonetosa komuna vespero komenciĝis per posttagmeza programo: Renato Corsetti prelegis pri denaskismo, poste Barbara Pietrzak donis informojn pri la pola generalo Kościuszko, fine okazis la aŭtora prezentiĝo de Anna Löwenstein. Kiel kutime ankaŭ la gestudentoj prezentis kantojn, dancojn kaj muzikon. La meksika ritmo kaj fine la kantoj de Zuza Kornicka kaptis la partoprenantojn.

La sesion akompanis sabate agrabla ekskurso al Gniezno kun ĝia malnova katedralo.

Ilona Koutny
Gvidanto de la Interlingvistikaj Studoj ĉe UAM

Lastataga foto el la albumo de Edukado.net.

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2020/02/uam-21

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Lingvoj kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi