Nova posteno de Vytenis Andriukaitis

AndriukaitisEksa Membro de la Eŭropa Komisiono, membro de la Honora Patrona Komitato de UEA Vytenis Andriukaitis ekde la 1a de marto 2020 laboros kiel speciala ambasadoro de la Monda Organizaĵo pri Sano por la Eŭropa regiono. Li okupiĝos pri ĉiuj sanrilataj aferoj. Lia oficejo estos en Kopenhago. Sub lia labortereno estos 53 Eŭropaj ŝtatoj. Antaŭvideblas, ke li tre multe oficvojaĝos – pli-malpli ĉiusemajne li estos en iu lando.

Samtempe Vytenis Andriukaitis laboros kiel eksperto-konsilisto pri sano ĉe UN. Krome. li prelegos en la Ĝeneva Universitato.

Pri tio la 27an de februaro informis multaj Litoviaj amaskomunikiloj. Ekzemple, Litovia nacia radio kaj televido en sia retejo informis pri tio kaj publikigis kelkajn fotojn de Andriukaitis: https://www.lrt.lt/naujienos/lietuvoje/2/1146460/eurokomisaro-kadencija-baigusiam-andriukaiciui-aukstas-tarptautinis-postas

Povilas Jegorovas

Legu ankaŭ:

Vytenis Andriukaitis subtenas la 55an BET https://sezonoj.ru/2018/12/bet-71/
Du novaj membroj de la Honora Patrona Komitato https://sezonoj.ru/2018/08/uea-46/
Politikisto kaj diplomatoj en la komuna kongreso de EEU kaj GEA https://sezonoj.ru/2017/07/germanio-5/
Zamenhof – antaŭulo de homaj rajtoj https://sezonoj.ru/2017/06/andriukaitis-2/
Perspektivoj de lingva komunikado en EU https://sezonoj.ru/2016/08/slovakio-12/

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2020/02/litovio-38

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi