Filmkonkurso “Mia asocio, mia urbo”

LogoEn septembro 2019 UEA kun Ĉina Radio Internacia (ĈRI) lanĉis la filmkonkurson “Mia asocio, mia urbo” por diskonigi Esperanto-asociojn en diversaj lokoj de la mondo samkiel la lokajn kulturaĵojn de la urboj, kie situas la E-asocioj, omaĝe al la 55-jariĝo de la Esperanta disaŭdigo de ĈRI. Ĝis la jarfino de 2019 la konkurso sukcesis varbi 35 filmojn (inkluzive 11 filmetojn fare de ĈRI) pri 30 urboj kaj asocioj en 15 landoj en kvin kontinentoj. Ĉiuj estis publikigitaj en la kanalo de UEA ĉe YouTube, UEAviva: http://youtube.com/ueaviva.

Danke al la konkursanoj la nombro da abonantoj en la kanalo rapide kreskis de ĉirkaŭ 700 ĝis 1100.

Laŭ decido de la juĝa komisiono UEA disdonos la unuajn premiojn al:
1a loko: Minga Guazú, de Alexandra Mendieta (Paragvajo);
2a loko: Atlanto, Georgio, de Alekso Miller (Usono);
3a loko: Taŝkento, de Gafur Mirzo (Uzbekio).
Ĉiuj ricevos senpagan (a) aliĝon al la 105-a UK (aŭ repagon, se jam aliĝis), (b) loĝadon kaj (c) repagon de ĝis 500 EUR pro vojaĝkostoj (aŭ samvaloran krediton en sia UEA-konto, se ne venas al la UK).

Krom tio, la juĝa komisiono ankaŭ decidis pri premia distingo al:
4a loko: Svitavy, de Daria Slonova (Ĉeĥio);
5a loko: Lausanne, de François Randin (Svislando).
Ambaŭ rajtos je senpaga aliĝo al la 105a UK (nur se ankoraŭ ne aliĝis) kaj ricevos repagon respektive de ĝis 300 EUR kaj ĝis 200 EUR pro vojaĝkostoj (nur se ili venos al la UK).

Ricevas honoran mencion la jenaj 8 filmoj:
Bujumbura, de Niyukuri Gilbert (Burundo);
Kalio, de Daniela Obando (Kolombio);
Liptovio, de Peter Rybín (Slovakio);
Parizo, de Vincent Jacques (Francio);
Partizánske, de Lea Pillot-Colin kaj Daria Slonova (Slovakio);
Querétaro, de Carlos Hernández Loarca (Meksiko);
San Briego, de Murielle Caré (Francio);
Verda Stacio, de Pavel Kaščák kaj Peter Baláž (Ĉeĥio/Slovakio).
Ĉiuj rajtos je senpaga aliĝo al la 105-a UK (nur se ankoraŭ ne aliĝis).

La Ĝenerala Sekretario de UEA, Aleks Kadar, kontaktos ĉiujn premiitojn kaj honorigitojn kun instrukcioj.

La juĝa komisiono volas substreki la valoron de ĉiuj senditaj filmetoj. Ili montris sin vere valoraj iloj por prezenti la agadojn de esperantistoj tra la mondo. Tial UEA rezervos difinitan sumon por laŭeble donaci membrecojn kaj abonojn de la revuoj Esperanto kaj Kontakto al la asocioj, kluboj kaj grupoj partoprenintaj en la konkurso. Ĉiuj filmsendintoj estos kontaktitaj kun instrukcioj pri tio.

Fine, kiel instigo al partopreno en la konkurso, UEA decidis disdoni po 100 EUR al la 10 unue senditaj filmoj. Tiuj estis:
1) Alessandra Madella (Italio);
2) Peter Rybín (Slovakio);
3) Alexandra Mendieta (Paragvajo);
4) Lea Pillot-Colin kaj Daria Slonova (Slovakio);
5) Jérémie Sabiyumva (Burundo);
6) François Randin (Svislando);
7) Alekso Miller (Usono)
8) Daniela Obando (Kolombio);
9) Niyukuri Gilbert (Burundo);
10) Pavel Kaščák kaj Peter Baláž (Ĉeĥio/Slovakio).
Ĉiuj ricevos krediton de 100 EUR en siaj UEA-kontoj.

Gratulojn al la premiitoj, honorigitoj kaj subvenciitoj! Koran dankon al ĉiuj partoprenintoj kaj aparte al Ĉina Radio Internacia pro la afabla kunlaboro por sukcesigi la konkurson.

La filmoj faritaj de ĈRI ne estis juĝitaj kaj filmoj venintaj el la samaj landoj de anoj en la juĝa komisiono ne estis juĝitaj de tiuj respektivaj anoj. Partoprenis en la juĝa komisiono: Selena Wang Fang, Wang Weishi, Qiu Jieming, Aleks Kadar, Fernando Maia Jr. kaj Trezoro Huang Yinbao.

Dum la 105-a Universala Kongreso en Montrealo oni prezentos la premiitajn filmojn.

Se vi ankoraŭ ne aliĝis al la UK, faru tion favorpreze ĝis la 31-a de marto per nia aliĝilo: https://uea.org/kongresoj/alighilo

Fonto: Gazetara Komuniko de UEA, 2020, №851.

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi