Sukcesa jaro por Fondajo Canuto en 2019

UEASume en 2019 Fondaĵo Canuto, kiu helpas al limigita nombro de aktivuloj, kiuj mem ne povas pagi plenan kotizon, subtenis 482 UEA-membrigojn el 74 landoj. El tiuj 5 bedaŭrinde forpasis en la jaro, do ne aperas en la kalkuloj.

Afriko (subsahara): Angolo 2, Benino 23, Burkino 1, Burundo 14, Centrafrika Resp. 1, Ĉado 3, Eburbordo 1, Etiopio 2, Gabono 1, Ganao 3, Kamerunio 4, Kenjo 1, Komoroj 2, Kongo DR 20, Kongo PR 3. Madagaskaro 6, Malio 2, Niĝero 2, Niĝerio 2, Ruando 2, Senegalo 11, Sud-Afriko 2, Tanzanio 7, Togolando 17. Sume: 132 en 24 landoj.

Ameriko: Argentino 5, Bolivio 2, Brazilo 38, Ĉilio 2, Gvatemalo 2, Honduro 1, Kolombio 6, Kostariko 1, Kubo 24, Meksiko 17, Nikaragvo 2, Peruo 4, Trinidado 1, Venezuelo 1. Sume: 107 en 14 landoj.

Azio: Ĉinio 18, Filipinoj 1, Hinda Unio (Barato) 5, Indonezio 9, Irano 13, Kamboĝo 2, Kazaĥio 3, Mongolio 9, Nepalo 13, Orienta Timoro 4, Pakistano 20, Taĝikio 1, Tajlando 1, Uzbekio 6. Vjetnamio 16. Sume: 121 en 15 landoj.

Eŭropo: Albanio 11, Belorusio 2, Bosnio-Hercegovino 12 Bulgario 15, Francio 2, Germanio 1, Makedonio 2, Nederlando 1, Pollando 1, Rumanio 14, Rusio 8, Serbio 8, Slovenio 1, Ukrainio 12. Sume: 91 en 14 landoj.

Meza Oriento kaj Norda Afriko: Alĝerio 3, Armenio 6, Kartvelio 2, Maroko 3, Palestino 1, Tunizio 3, Turkio 9. Sumo: 27 en 7 landoj.

UEA korege dankas al la multaj donacintoj al FC tra la jaro, kiu permesis tiun bonan rezulton, kaj eĉ kreis rezervon por 2020. Pliaj donacoj al Fondaĵo Canuto ĉiam bonvenas!

Fonto: EKO 2020-1

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildeton por vidi la abon-manierojn

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi