Urboj de Ruslando: Tjumeno, komforta parto de Siberio

Tjumeno

Malmultaj ekster Ruslando aŭdis la nomon de tiu ĉi urbo, kaj eĉ ruslandanoj ofte imagas ĝin kiel junan naftogasan urbeton, lokitan ie fore, malantaŭ la Urala montaro. Des pli grandas ĉies miro post ekscii ke Tjumeno (Тюмень) multe pli aĝas ol Sankt-Peterburgo, plejparto de la urbanoj neniam vidis naftominejon kaj lastjare ĝi estis agnoskita kiel la plej komforta urbo de Ruslando.

Pordego al Siberio

La urbonomo, kies etimologio plu restas diskutata, malkovras ĝian tjurkan devenon. Tjumeno havis antaŭulon – ĉi-loke troviĝis Ĉimgi-Tura, ĉefurbo de Siberia Ĥanujo. Rusaj kozakoj sub la gvido de Jermak en 1582-1585 venkis la ĉefajn militfortojn de la ĥanujo, sed la atamano mem pereis en nokta surprizatako de la tataroj, kaj liaj malmultaj postvivintaj kamaradoj retiriĝis al Ruslando.

Tamen antaŭ sia morto Jermak sendis al la caro Johano la 4a (konata kiel Ivano la Terura) kozakojn kun donacoj de la konkerita Siberio. Do jam la sekvan jaron venis nova tricentkapa taĉmento, kaj la 29an de julio 1586 ĝiaj estroj Vasilij Sukin kaj Ivan Mjasnoj fondis Tjumenon – la unuan rusan urbon en Siberio.

Ĝi aperis proksime de la detruita tatara ĉefurbo, ĉe la enfluejo de rivero Tjumenka al la pli granda rivero Tura. La kozakoj rapide konstruis lignan fortikaĵon, kies du flankoj estis protektitaj per krutaj riverbordoj, kaj la trian fermis barilo el pintigitaj traboj kun observoturoj kaj pordegoj. Tiuj klopodoj ne estis vanaj – dum sia unua jarcento la juna urbo estis plurfoje atakata de la tataroj kaj kalmukoj, kiuj esperis forbalai la alvenintojn. Alia minaco estis incendioj, kies fajromaro ofte inundis la urbon. Sed Tjumeno kun sia unika situo estis tre grava por Ruslando, kaj obstinaj rusoj ĉiam restarigis kaj pligrandigis ĝin.

Tjumeno

Ĝi ne havis altan administran statuson. Nur en la unua vivojaro Tjumeno estis la ĉefurbo de Siberio, jam en 1587 ĉi tiun titolon transprenis Tobolsko. Tamen Tjumeno ĉiam estis la ekonomia centro de la regiono, kie koncentriĝis metiejoj, fabrikoj, transporto kaj komerco.

Tri ŝtatestroj

Inter la plej gravaj eventoj de la loka historio estis vizito de la grandprinco Aleksandro Nikolajeviĉ en 1837. La estonta imperiestro Aleksandro la 2a faris tiujare longan vojaĝon tra la tuta imperio laŭ ordono de sia patro Nikolao la 1a, kiu deziris ke la filo persone konatiĝu kun la regota lando. La grandprincon akompanis lia edukisto Vasilij Ĵukovskij, fama verkisto kaj poeto, kiu klopodis enkapigi al la junulo humanismajn kaj liberalajn ideojn. Apenaŭ Lia Moŝto rememoris poste la foran siberian urbeton, sed por la tjumenanoj tiu vizito estis tiom memorinda, ke ili donis la nomon de la princo Aleksandro al ĉiu fieraĵo, ĉu lernejo, ĉu kapelo, ĉu akuŝejo.

En 1917 la urbon denove vizitis persono el la cara familio. Sed se antaŭafoje temis pri la estonta imperiestro, ĉi-foje al Tjumeno venis imperiestro estinta, kiu ekde sia abdiko la 2an de marto 1917 nomiĝis Nikolaj Aleksandroviĉ Romanov. La iama Nikolao la 2a tiutempe estis tre malpopulara. La popolo kulpigis lin pri multaj fuŝoj – la sangoverŝa kaj malsukcesa milito kontraŭ Germanio, manko de manĝaĵoj kaj varoj, politikaj reprezalioj kaj favoro al la mistikulo Grigorij Rasputin (naskiĝinta en Tobolska gubernio). Do la registaro decidis sendi al Siberio Nikolaon kune kun liaj familianoj kaj servistaro. La 10an de aŭgusto 1917 ili venis trajne al Tjumeno, kaj poste navigis per ŝipo al la gubernia ĉefurbo Tobolsko, de kie en aprilo 1918 ili ekiris al sia lasta vojaĝo – al Jekaterinburgo, kie en la kelo de la domo de Ipatjev ĉiuj estis mortpafitaj, inkluzive de la malsana 13-jara princo, junaj servistinoj kaj familia kuracisto.

Evidente tio estis la sorto de Tjumeno – ĉiam akcepti ŝtatestrojn estontajn, estintajn kaj eĉ… mortajn. Temas ne pri mistikaĵo, sed pri tute reala historia evento. Somere 1941 la faŝistaj hordoj impetis al Moskvo. Milionoj da sovetuniaj soldatoj pereis aŭ estis kaptitaj, duono de la batalteknikaĵoj estis detruita, nazioj jam vidis la Sovetunian ĉefurbon per binokloj, kaj iliaj superuloj disdonis invitilojn al solenaĵo en Kremlo. La Sovetunia registaro estis evakuita al Kujbiŝev (nun Samaro), Stalin restis en la urbo, tamen oni decidis garantii la sekurecon de la ĉefa sovetunia sanktaĵo – la mumio de Lenin.

La 10an de julio 1941 al Tjumeno venis sekreta trajno. Baldaŭ la Aleksandra lernejo, kie antaŭe oni planis aranĝi hospitalon, transformiĝis al sekreta objekto, kie lokiĝis la Lenin-mumio, priservanta ĝin laboratorio kaj gardistaro. Nur la 25an de marto 1945 la supera komunisma relikvo forlasis Tjumenon por reveni al Moskvo. La laboratoriestro petis permeson montri la “sanktaĵon” al la tjumenanoj, sed lia propono pri la dankosigno estis rifuzita – nenio devis ŝanceli la oficialan legendon pri la nevenkebla proleta reĝimo.

Vigla kaj raciema

TjumenoLa komerca sukceso estis samtempe beno kaj malbeno de la urbo. Tjumenanoj famis pro siaj riĉo, lerto kaj… malklero. “La urbo Pelmenev” nomis ĝin samtempulo, aludante al la pelmenoj – siberia manĝaĵo populara inter malkleraj malaltklasanoj. Tamen tio estis ioma troigo. Pluraj lernejoj, teatro, akuŝejo, biblioteko – ĉio ĉi estis konstruita danke al malavaraj mecenatoj kaj funkciis danke al mono, donacita de ili.

Komence de la 20a jarcento Tjumeno famis per siaj ledaĵoj, vodko kaj ŝipoj. Dum la Dua Mondmilito en la urbon estis evakuitaj 28 fabrikoj, post la militofino multaj el ili ne revenis al siaj devenlokoj.

Sed vere fulmrapida kresko okazis post la trovo de grandegaj naftogasaj minejoj en la Tjumena regiono en la 1950-60aj jaroj. Tjumeno iĝis la naftogasa ĉefurbo de la lando kaj ĝis nun ĝi havas tian statuson. En 1959 ĝi havis 150 mil loĝantojn, en 1970 – 270 mil, en 1974 – 320 mil. Obliĝis la areo, grave ŝanĝiĝis la aspekto kaj la etoso de la urbo. Nun ĝi havas 720 mil loĝantojn, inter kiuj estas pli ol 100 mil studentoj de 15 superlernejoj. En la lastaj jaroj kreskis la nombro de la eksterlanda studentaro, do en multnombraj aĉetcentroj oni povas renkonti vigle babilantajn ĉinojn aŭ eburhaŭtajn afrikanojn. Se vi vidos surstrate nigrulon en armea uniformo – ne timu, temas ne pri malamika invadinto, sed pri studento de la loka armea lernejo, kie studas junaj militistoj el pluraj landoj de Afriko kaj Azio.

Bonvenon!

Kiel atingi Tjumenon? La plej simpla maniero estas aviadilo. Flugoj el Moskvo kaj Peterburgo abundas ĉiutage kaj daŭras preskaŭ tri horojn. La flughaveno Roŝĉino (Рощино), iam listigita inter la plej malbonaj en Ruslando, nun moderniĝas kaj kreskas. Alia eblo estas fervojo, kaj, se vi ne damaĝas 36 horojn pasigotajn en trajno Moskvo-Tjumeno, do bonvenon al la Tjumena stacidomo.

Trovi restadlokon ne estas problemo. Vi povas elekti inter internaciaj hotelretoj (Mercure, Hillton Double Tree, Best Western Spasskaja), lokaj kvarsteluloj (Eŭrazija, Remezov), tristelaj simplaĵoj (Vostok, Neftjanik) aŭ kontentiĝi per hosteloj kaj lueblaj apartamentoj. La trafika infrastrukturo estas sufiĉe evoluinta – busoj kaj taksioj (inkluzive YandexTaxi) abundas. Sed apenaŭ vi bezonos ilin, ja la urbocentro estas kompakta kaj plejparton de la vizitindaĵoj oni povas atingi piede.

Mallonga promenado

Tjumeno

Kion viziti en Tjumeno? Prefere komencu vian promenadon de la Ponto de Geamantoj, kiu situas en la fondoloko de la urbo. Rigardu la malnovan urbodomon, klinu la kapon antaŭ la eterna flamo omaĝe al la urbanoj pereintaj en la Dua Mondmilito kaj marŝu plu laŭ la Respublika strato, kiu trairas la tutan urbon. Negocistaj domoj kaj vendejoj, ortodoksaj preĝejoj, muzeoj, altlernejoj – serpentante dum duonhoro vi trairos la vojon, por kiu Tjumeno bezonis tri jarcentojn.

Sekvos postmilitaj kvartaloj, kies komencon markas la bela Centra Placo, sur kiu troviĝas imponaj sidejoj de la provincaj registaro kaj parlamento (ekde 1944 Tjumeno estas ĉefurbo de la samnoma provinco). Poste aperos grizaj kolosoj de la naftogasaj organizaĵoj, kreskintaj en la Sovetunia epoko. Granda klasikstila teatro, aperinta antaŭ kelkaj jaroj, aspektas iom strange, ĉirkaŭita de pluretaĝaj betonaj loĝdomoj.

Sed tio estas Tjumeno – urbo kie arkaikaj lignaj dometoj apudas turojn el vitro kaj ŝtalo, kie ĉi-vintre temperaturo falis ĝis -43°C, sed en majo ĉio estas kovrita je rozkolora tapiŝo de florantaj pomujoj, kie jam antaŭ cent jaroj en la sama strato je centmetra distanco unu de la alia staris katolika preĝejo, moskeo, du ortodoksaj preĝejoj kaj sinagogo.

Revenu per la Lenina strato, mallonga fratino de la strato Respublika. La marmora fasado de la federacia juĝejo rigardas al la malnova bazaro, blanka sportejo apudas falsorumitan amuzejon kaj de la aĉetejo kun la ĉefubra nomo CUM (tjumenanoj ŝatas tiaĵojn) laŭ la same pompa bulvardo Cvetnoj vi atingos la lokon kiun la lokanoj ŝerce nomas la Placo de Du cirkoj – tie la cirko staras kontraŭ la urbodomo.

Tjumeno

Post reveno al la stajponto malsupreniru laŭ marmora ŝtuparejo al la kajo – unu el la plej grandaj kaj belaj en Ruslando. Promenu laŭ ĝiaj glataj podioj sub trankvila muziko, rigardu la riveron Tura kaj transan bordon, ankoraŭ kovritan je kurbaj stratoj kun lignaj dometoj, trinku kafon el surrada budo kaj fotu tiun bildon almenaŭ mense – por poste rakonti pri sia vizito al Tjumeno, la unua rusa urbo en Siberio.

Stanislav Belov

Jam aperis:

1. Halina Gorecka: Smolensk, heroa urbo sur sep montetoj (La Ondo de Esperanto, 2015, №1)
2. Stanislav Belov: Tobolsko, la unua ĉefurbo de Siberio (La Ondo de Esperanto, 2015, №4–5)
3. Nikolao Gudskov: Rostovo la Granda (La Ondo de Esperanto, 2015, №7)
4. Vjaĉeslav Ivanov: Vladikavkaz, iama ĉefurbo de Kaŭkazio (La Ondo de Esperanto, 2015, №10)
5. Halina Gorecka: Irkutsk, la koro de la Orienta Siberio (La Ondo de Esperanto, 2016, №1)
6. Aleksandr Mitin: Niĵni-Novgorodo (La Ondo de Esperanto, 2016, №4-5)
7. Anatolo Sidorov: Siktivkaro, la ĉefurbo de Komio (La Ondo de Esperanto, 2016, №8-9)
8. Halina Gorecka: Jessentuki (La Ondo de Esperanto, 2016, №11-12)
9. Nikolao Gudskov: Jaroslavlo – la ursa angulo (La Ondo de Esperanto, 2017, №2)
10. Stanislav Belov: Tjumeno, komforta parto de Siberio (La Ondo de Esperanto, 2017, №7)

Ĉi tiu artikolo aperis en la julia numero de La Ondo de Esperanto (2017).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2017, №7.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2020/01/tjumeno

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Historio, Mondo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi