“Kien vi iros” de Rafael Milhomem: La unua muzika albumo en 2020

MilhomemLa 17an de januaro 2020 ĉe Vinilkosmo estis lanĉita la bita albumo Kien vi iros? de Rafael Milhomem.

Post la unua bita albumo Flugantaj melodioj (2018) – klasika gitaro kaj kavakinjo, Rafael Milhomem revenas kun nova albumo.

Kien vi iros? estas la nomo de lia plej freŝa bita albumo! Ĝi estas malfacile difinebla albumo. Se vi bezonas difinon, ĝi estus “Mondmuziko”. Ĝi estas koncepta kaj instrumenta verko kiu donas la ideon ke oni povas vojaĝi tra la mondo sen moviĝi de via loko, per la potenco de la menso plibonigita per muziko kaj legado.

La albumo kunportas nin al diversaj lokoj de la mondo: ni vizitos la afrikan kontinenton per la titolo Al Afriko. Ni trapasos Azion per la titoloj Al Ĉinio; Al Barato kaj Al Persujo (nuna Irano). En Eŭropo, ni vizitos Portugalion per la titolo Al Portugalio. Ni vizitos ankaux sudamerikon kun aparta reliefigo per brazila muziko el diversaj regionoj.

La albumo enhavas ankaŭ la faman trakon Hejmo kun teksto de la poeto Marjorie Boulton, muziko de Rafael Milhomem, kantita de la kantistino de BaRok-Projekto, Kaliene Araujo kaj kun la kontribuo de Muniz. Ĝi alvokas sufiĉe densan kaj katastrofan etoson, kaj kongruas perfekte kun peza metala etoso.

La bita albumo disponeblas en la muzika platformo Vinilkosmo elŝute ekde la 17a de januaro ĉe (Alklaku la ĉi suban bildon):

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildeton por vidi la abon-manierojn

style=”margin-right: 14px;”

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Senkategoria kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi