Nia proverbaro (4)

ProverbaroLa aprila-maja Ondo proponis klarigi du Zamenhofajn proverbojn:

3. Mano manon lavas.
4. Razisto raziston razas.

Svetlana Konjaŝova (Ruslando), uzante kelkajn vortarojn, jene skribis:

Se scii la daŭrigon de la proverbo, estos pli kompreneble, kial mano manon “lavas”. “Mano manon lavas, kaj du manoj lavas la vizaĝon” (Ruka ruku mojet, a dve – lico); “Mano manon lavas, sed ambaŭ estas puraj” (Ruka ruku mojet, a obe bely ĵivut); kaj “Mano manon lavas, ŝtelisto ŝteliston kaŝas” (Ruka ruku mojet, vor vora krojet). Laŭ la analogio kun la lasta ambaŭ proverboj (“Mano manon lavas” kaj “Razisto raziston razas”), laŭ mia opinio, similas al du partoj de unu proverbo “Mano manon lavas, razisto raziston razas”. La vortaro de la rusa lingvo de Oĵegov klarigas, ke “Mano manon lavas” estas proverbo pri kunagantoj en iu maldeca afero. Do temas pri interhelpo, sed kiel komplezo pro komplezo. (One hand washes another = Scratch my back and I’ll scratch yours – Gratu mian dorson, kaj mi gratos la vian).

Klara Ilutoviĉ (Ruslando) atentigas:

La esprimon “Mano manon lavas” havas ankaŭ la jida (laŭvorte: unu mano lavas la alian), la hebrea (mano lavas manon); en la novgreka la proverbo inkludas la esprimon (unu mano lavas la alian, kaj du manoj la vizaĝon), sed la tuta proverbo havas iom alian signifon. Ne “subtenas, tiras, apogas, premas, varmigas, helpas…”, sed “lavas”, verŝajne, ĉar manlavado estas unu el la plej gravaj kaj kutimaj agoj, farataj ambaŭmane.

“Razisto raziston razas”, verŝajne, signifas, ke samprofesiuloj emas agi unu favore al la alia, ĉar, havante samajn aŭ similajn zorgojn kaj problemojn, ili penas esti kune. Instruisto defendas instruiston, kiu faris gravan eraron aŭ krimon, vendisto – vendiston k. s. La proverbo laŭsignife similas al “mano manon lavas”; diferencigas ilin, eble, tio, ke “mano manon lavas” koncernas ajnajn deliktemulojn, dum en “razisto raziston razas” temas nur pri iliaj profesioj.

Uwe Stecher (Aŭstrio) iom malfrue reagis al la 2a Zamenhofa proverbo “Fungon englutis”.

Li skribis:

… en la Germana (pli ĝuste: en ties Aŭstria variaĵo) ekzistas la ĉiutaga dirmaniero “narrische Schwammerln gegessen haben” (= manĝinta frenezajn fungojn); tio estiĝis ĉ. 1900 kaj aludas al la simptomoj post konsumo de “halucigenaj” aŭ venenaj fungoj, kiel ekz. muŝfungo. Oni uzas ĝin por esprimi, ke certa persono kondutas freneze, mallogike, senkontrole.

kaj daŭrigis:

Pri la aliaj demandoj de s-ro Tortel, mi volas atentigi pri la libro Proverbaro tutmonda de Cherpillod, kiu bone respondas tiujn (vidu p. 132 “Razisto…”)

Ĉi-foje ni proponas du pliajn Zamenhofajn proverbojn:

5. Kuri de sia propra korpo. Duoble stranga diro. Stranga laŭsence: ĉu oni povus kuri per io alia ol la propraj kruroj? Nu, eble metafore jes; kuri per aŭtomobilo, kuri rajde surkamele… Tamen oni verŝajne preferus alian parolmanieron: rapidegi per aŭto; rapidrajdi surkamele… Gramatike stranga ankaŭ estas la kvazaŭa duobligo insista de la refleksivo, per la uzo de “propra” apud “sia”. Ni preskaŭ ne bezonas ambaŭ, kiuj iĝas pleonasmaj. En aliaj okazoj Zamenhof uzis tiun insiston en refleksivo: “Li estas sia propra mastrino”; “Al ĉiu sia propra estas ĉarma kaj kara”. Male en aliaj proverboj li ne sentis la bezonon de sia: “En propra angulo ĉiu estas fortulo”;
“Ĉiu propran saĝon posedas”; “En fremda tegmento li flikas truon, sed en propra ne vidas la fluon”.

6. Ĉe №480 de la Waringhiena klasado de nia Proverbaro, aperas: Enbatiĝi. Oni rajtas konfesi, ke tiu vorto estas iel malfacila. Kion ĝi fakte signifas? Tio ne estas tuj evidenta.

Enbati laŭ PIV signifas: “Malfacile, pene enmeti ion en ion alian; enbati najlon en muron”. Ankaŭ figursence: enbati problemon en kapon, ekzemple, malfacile enŝovi malsimplan problemon matematikan en lernejanan kapon. Sed enbatiĝi? ( = ŝanĝo de stato, truda aŭ memvola, diras PIV). Ĉu: ŝi enbatiĝis malfacilan filozofian demandon? Ĉu: ŝi enbatiĝis en la malamikeman asembleon? Alidire; ĉu ŝi fine ekkomprenis ion, aŭ ĉu ŝi trudis sin en kunvenon? Ĉu ambaŭ diroj estas eblaj, aŭ nur unu? Helpu, geamikoj!

La klarigojn bonvolu sendi al la redakcio ĝis la 1a de decembro.

Jean-Luc Tortel

Ĉi tiu artikolo aperis en la oktobra kajero de La Ondo de Esperanto (2015).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2015, №10.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2015/10/proverbaro-3

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Senkategoria kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi