Johannes Bobrowski (1917–1965)

Kune kun Hermann Sudermann (1857–1928) kaj Agnes Miegel (1879–1964) Johannes Bobrowski formas verkistan triopon devenintan kaj vivintan en la (ne plu ekzistanta) Orienta Prusujo. En siaj verkoj ili eternigas homojn kaj pejzaĝojn el regiono kies iamaj aŭtoktonoj malaperis.

La 2an de septembro 2015 pasas 50 jaroj de la morto de la (orient-)germana aŭtoro Johannes Bobrowski. Li naskiĝis la 9an de septembro 1917 en la Foso-Strato 7 (nun: Smolenskaja) en Tilzito (Sovetsk) kiel filo de fervoj-oficisto Gustav Bobrowski.

En 1925 la familio translokiĝas al Ranenburg (en Mazurio) kie Bobrowski frekventas la gimnazion.

Tri jarojn poste ili ekloĝas en Königsberg (Kaliningrad), kie Bobrowski abiturientiĝas en 1937 kaj konatiĝas kun Johanna Budrus, la posta edzino. Dum la tuta milito li soldat-servas, iĝas sovetia milit-kaptito en 1945, sed revenas al Berlino en 1949. De tiam li laboras kiel lektoro. Lian verkaron konsistigas nur kelkaj volumoj: en 1961 li aperigas la unuan poemaron Sarmatische Zeit (Sarmata Tempo) sekvate en 1962 de Schatten Land Ströme (Ombro Lando Riveroj). En 1964 sekvas la romano Levins Mühle (La muelejo de Levin), jaron poste la rakontaro Muso-festo kaj aliaj rakontoj.

Krom tio Johannes Bobrowski elpaŝis kiel lirikisto. La sekva eta selekto donu ideon pri lia stilo kaj pri liaj temoj.

Sambuka floro

 

Venas
Babelo, Isaako.
Li diras: Ĉe la pogromo,
Kiam mi infanis,
al mia kolombo
oni deŝiris la kapon.

 

Domoj en ligna strato,
kun bariloj, super ili sambuko.
Blanke polurita la sojlo,
Laŭ la eta ŝtuparo –
Tiam, vi scias,
la sango-spuro.

 

Homoj, vi diras: forgesi –
Venas la junaj homoj,
Ilia rido kiel sambukaj arbustoj.
Homoj, la sambuko
emas morti
pro via forgesemo.

 

Ebeno

 

Lago.
La lago.
Dronintaj
la bordoj. Sub la nubo
la gruo. Blanka, ekluma
la jar-miloj
de paŝtisto-popoloj. Kun la vento

 

mi suprenvenis la monton.
Jen mi vivos. Ĉasisto
mi estis, sed min kaptis
la herbo.

 

Instruu min paroli, herbo,
Instruu min esti morta kaj aŭskulti,
longe, kaj paroli, ŝtono,
min instruu resti, akvo,
ne demandu post mi, nek vento.

 

Respondo

 

Super la barilo
via parolo:
De la arboj falas la ŝarĝo,
la neĝo.
Ankaŭ en la renversita sambuko
la sibla kanto merla, la grila
voĉo herba
fendas ŝirojn en la muron, hirunda flugo akra
kontraŭ la pluvo. Konstelacioj
iras surĉiele
en roso.

 

Kiuj min enfosas
sub la radikoj,
aŭdas:
li parolas,
al sablo,
pleniganta lian buŝon – tiel parolos
la sablo kaj krios
la ŝtono, kaj flugos
la akvo.

 

Vilaĝa kirko 1942

 

Fumo
ĉirkaŭ neĝ-tegmento kaj traba muro.
Tra la deklivo
kornikaj spuroj. Sed la rivero
en glacio.

 

Tie
vidiĝas, disfalinta
ŝtono, muraĵo, la arko,
krevinta la muro,

 

kie staris la vilaĝo
kontraŭ la hilo, la rivero
saltis en la frua jaro,
ŝafido, antaŭ la pordo,
ronda golfo
Por la vento,

 

ĉirkaŭiranta sur la altoj,
sombra, la propra
ombro, ĝi vokas, raŭk-voĉe
la korniko
rekrias al ĝi.

Kompilis, selektis kaj tradukis Reinhard Haupenthal

Notoj

1. Sudermann H. La ekskurso al Tilsit: Litova rakonto. Bad Bellingen: Edition Iltis, 2012. 44 p.

2. Miegel A. La virinoj de Nidden // La Ondo de Esperanto, 2007, №8/9, p. 23.

Ĉi tiu teksto aperis en la julia kajero de La Ondo de Esperanto (2015).
Oni rajtas represi la supran tekston plene aŭ parte nur kun la permeso de Reinhard Haupenthal.
Konstanta referenco: https://sezonoj.ru/2015/09/poezio/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Beletro, Kulturo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

1 Response to Johannes Bobrowski (1917–1965)

Respondi