Septembro 2015: Jubileoj, memordatoj kaj festoj

septembro

1. Sciotago (komenco de la lernojaro) en Ruslando kaj en kelkaj ekssovetuniaj landoj.

Ludoviko XIVAntaŭ 300 jaroj mortis Ludoviko XIV (1638-1715), reĝo de Francio dum 72 jaroj (1643-1715) kaj 100 tagoj – plej longe inter la reĝoj de grandaj eŭropaj ŝtatoj.

2. Antaŭ 50 jaroj naskiĝis Lennox Lewis (1965-), brita-kanada boksisto, olimpika ĉampiono (1988), plurfoja mondĉampiono en la superpeza kategorio inter 1993 kaj 2003.

Antaŭ 50 jaroj en Berlino mortis la germana verkisto Johannes Bobrowski (1917-65), naskita en Tilzito (nun: Sovetsk en Kaliningrada regiono de Ruslando).

6. Antaŭ 100 jaroj naskiĝis Franz Josef Strauß (1915-88), germana politikisto, prezidanto de Kristana-Sociala Unio (1961-88).

Antaŭ 25 jaroj mortis Thomas “Tom” Fogerty (1941-90), ritmgitaristo en Creedence Clearwater Revival.

7. Antaŭ 75 jaroj (1940) Rumanio cedis la Sudan Dobruĝon al Bulgario.
Batalo ĉe Tendra (1790)
9. Antaŭ 225 jaroj (1790) la rusa mararmeo de Fjodor Uŝakov ĉe Tendra venkis la Otomanan mararmeon.

Antaŭ 125 jaroj naskiĝis Harland David “Kolonelo” Sanders (1890-1980), kreinto de la rapid-restoracia reto “Kentucky Fried Chicken”

Antaŭ 25 jaroj estis murdita Aleksandr Menj (1935-1990), rusortodoksa pastro, predikanto kaj teologo.

11. Antaŭ 150 jaroj naskiĝis Jānis Pliekšāns (1865-1929), latva poeto verkinta kun la plumnomo Rajnis.

Antaŭ 50 jaroj naskiĝis Bashar Hafez al-Assad (1965-), prezidento de Sirio ekde 2000.

12. Antaŭ 75 jaroj (1940) en la kaverno Lascaux (Francio) estis trovitaj pentraĵoj, faritaj antaŭ ĉ. 17 mil jaroj.
kaverno Lascaux
Antaŭ 25 jaroj (1990) en Moskvo reprezentantoj de USSR, Usono, Britio, Francio, GDR kaj FRG subskribis traktaton pri la reunuigo de Germanio.

13. Antaŭ 75 jaroj (1940) Italio invadis Egiption.

Medvedev14. Antaŭ 50 jaroj naskiĝis Dmitrij Medvedev (1965-), la tria prezidento de Ruslando (2008-12).

Agatha Christie15. Antaŭ 125 jaroj naskiĝis Agatha Christie (fraŭline: Miller, 1890-1976), brita verkistino, aŭtorino de pli ol 60 krimromanoj.

17. Antaŭ 100 jaroj naskiĝis Edward Symoens (1915-95), instruisto kaj esperantisto, prezidanto de Flandra Esperanto-Ligo (1979-84) kaj de ILEI (1987-91).

20. Antaŭ 25 jaroj (1990) la Suda Osetio deklaris sian sendependiĝon de Kartvelio.

21. Internacia tago de paco.

Antaŭ 600 jaroj naskiĝis Frederiko III (1415-93), imperiestro de la Sankta Romia Imperio (1452-93).

23. Ekvinokso.

Antaŭ 50 jaroj (1965) ĉesis la dua Barata-Pakistana milito.

ĤubilajoAntaŭ 800 jaroj naskiĝis Kublaj-Ĥano (Ĥubilaj, 1215-94), nepo de Ĝingis-Ĥano, fondinto de la imperio Juan.

Antaŭ 275 jaroj naskiĝis Go-Sakuramachi (1740-1813), la lasta (oka) virina imperiestro de Japanio (1762-71).

Antaŭ 125 jaroj naskiĝis Friedrich Wilhelm Ernst Paulus (1890-1957), germana generalo kaj feldmarŝalo, estro de la 6a armeo, kapitulacinta ĉe Stalingrado (1943).

ARKONES-3125. En Poznano komenciĝos ARKONES-31.

Antaŭ 225 jaroj (1790) fondiĝis la Pekina Opero.

Antaŭ 250 jaroj naskiĝis Michał Kleofas Ogiński (1765-1833), pollanda kaj ruslanda politikisto kaj komponisto, aŭtoro de la polonezo “Adiaŭ al Patrujo” (1794), tre populara en Belarusio, Pollando kaj Ruslando.

Antaŭ 100 jaroj naskiĝis Ethel Rosenberg (fraŭline: Greenglass, 1915-1953), usona judino, ekzekutita kune kune sia edzo Julius Rosenberg la 19an de junio 1953 kiel sovetia spiono.

Antaŭ 75 jaroj naskiĝis Stefan Maul (1940-), germana ĵurnalisto kaj esperantisto, fondinto kaj redaktoro de Monato (1980-91, 1999-2010).

Poroŝenko26. Antaŭ 200 jaroj (1815) Aŭstrio, Pruslando kaj Ruslando kreis la Sanktan Aliancon, al kiu poste aliĝis preskaŭ ĉiuj eŭropaj reĝoj.

Antaŭ 50 jaroj naskiĝis Petro Poroŝenko (1965-), la 5a prezidanto de Ukrainio ekde 2014.

28. Antaŭ 100 jaroj naskiĝis Georgij Tovstonogov (1915-89), sovetia teatra reĝisoro kaj pedagogo, gvidanto de la Granda Dramteatro en Leningrado (1956-89), kiu nun estas nomita omaĝe al li.

30. Antaŭ 25 jaroj mortis Patrick Victor Martindale White (1912-90), aŭstralia verkisto, literatura Nobelpremiito (1973).

Ĉi tiu listo aperis en la postkongresa kajero de La Ondo de Esperanto (2015).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2015, №8–9.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2015/09/septembro-3/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Historio, Mondo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi