Kreskas la membraro de UEA

La 1an de septembro la nombro de individuaj membroj de la Universala Esperanto-Asocio (UEA) atingis 5382. Tio estas precize 600 pli ol la 1an de septembro antaŭ unu jaro, kiam la nombro estis 4782. Evidente la granda UK estas la ĉefa kaŭzo de la 12,5-procenta kresko. La 100a UK en Lillo altiris 2698 aliĝintojn, dum pasintjare en Bonaero la nombro estis 706.

Laŭkategorie la nombroj estis (interkrampe komparo kun la 1a de septembro 2014):

Membro kun Gvidlibro 349 (-48)
juna MG 36 (-1),
Membro kun Jarlibro 1975 (+756)
juna MJ 279 (+46)
Membro-Abonanto 1732 (-112)
juna MA 60 (-13)
Dumviva Membro 739 (-33)
juna DM 13 (-1)
DM kun Jarlibro 135 (+8)
juna DMJ 15 (sama)
Honora Membro 43 (-2)
Honora Patrono 6 (sama)

1324 ne estis membroj pasintjare. El ili 892 aliĝis al la UK kaj 432 ne. La proporcio de virinoj inter la novaj membroj estas 50%, tiu de viroj 47%. En la tuta membraro 62% estas viroj kaj 35% virinoj. Pasintjare 30% estis virinoj, sed Lillo efike kreskigis ilian proporcion ĉi-jare. Eble okazos ioma falo en 2016, sed la tendenco estas, ke virinoj okupas kreskantan parton de la membraro. Notindas, ke el la dumvivaj membroj nur 28% estas virinoj. Tio respegulas la ĝeneralan bildon en la pasinteco, ĉar plejparte dumvivaj membroj kotizis antaŭ longe.

Fine, 890 pasintjaraj membroj ĝis nun ne remembriĝis ĉi-jare. El ili 71 estas aliĝintoj de la UK en Bonaero. Interesa estas ankaŭ la distribuo de la ne-realiĝintoj laŭ la kategorioj: MG 113, MG-T 33, MJ 337, MJ-T 149, MA 227, MA-T 31.

Osmo Buller
Ĝenerala Direktoro de UEA

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi