Skotlando: Reagoj pri la referendumo

Vide el Bruselo

Barroso kaj Salmond

Prezidanto de la Eŭropa Komisiono José Manuel Barroso (maldekstre) kontraŭis la sendependiĝan kampanjon de la skotlanda ĉefministro Alex Salmond. (Foto de EK)

En la referendumo en Skotlando, okazinta la 18an de septembro, partoprenis 84,6% el la voĉdonrajtaj personoj. El ili 44,7% voĉdonis por la sendependeco, kaj 55,3% kontraŭ ĝi. Rezulte, Skotlando restis en la Unuiĝinta Reĝolando de Granda Britio kaj Norda Irlando (= Britio). Nia brusela korespondanto Dafydd ab Iago verkis la suban komentarion la matenon post la referendumo.

Inter centoj da novaĵinformoj kaj gazetaraj komunikoj unu komuniko elstaris. Ĝi estis de la neregistara organizaĵo Demokratio Internacia. Laŭ ĝi, la referendumo en Skotlando estas ekzemplodona modelo de traktado de la procezo de disiĝo.

Pro tio, ke ĝi kombinas legitimecon kun leĝeco, la referendumo en Skotlando estas jura kaj ankaŭ laŭleĝa. Britio kaj Skotlando interkonsentis pri la referendumo kaj ambaŭ akceptis la Akordon de Edinburgo. “Ĉi tiu interkonsento inter ambaŭ flankoj estas glora, ĉar ĝi metis solidan leĝan kadron”, – asertis Bruno Kaufmann, estrarano de Demokratio Internacia, kiu observis la referendumon. Kaufmann ankaŭ vidas la skotlandan kazon modelo: “Ĝenerale, ĉiuj konsentas, ke tiu referenduma kampanjo estis bona ekzemplo por aliaj landoj pri organizado de libera kaj justan diskuto kaj decidofara procedo”.

Sed la etoso en Katalunio kaj Hispanio daŭre ne pliboniĝas. Ĵus antaŭ la voĉdono la hispania ekster-afera ministro José Manuel García-Margallo avertis, ke “por Skotlando secesio estus katastrofo” kaj ĝi finiĝus simile al tio de eksa Jugoslavio, kie estis pluraj etnaj militoj, sinsekvaj procedoj de secesio kaj landlimaj ŝanĝoj.

Margallo ankaŭ avertis, ke sendependeco signifus, ke Katalunio kaj Skotlando kaŭzus nestabilecon en Eŭropo, ĉar tiuj du teritorioj restus ekster la Eŭropa Unio. Kaj Hispanio farus nenion por faciligi tujan integriĝon. Plie, se Katalunio organizos referendumon la 9an de novembro, Margallo pensas, ke Hispanio povos nuligi la aŭtonomecon de Katalunio.

Ankaŭ la ĉefministro de Hispanio Mariano Rajoj avertas Katalunion: “Se estos secesio, la nova ŝtato estos for el ĉiuj institucioj kaj perdos siajn rajtojn en EU”. Rajoj vidas plurajn kialojn por kontraŭi la secesion, kiu subfosas la Eŭropan spiriton: “Tio kreus grandajn problemojn en temoj kiel valuto, publika ŝuldo, pago de pensioj, kaj produktus recesion kaj malriĉecon por ĉiuj”.

Malfeliĉe, EU ne havas respondon pri tio. Laŭ la Eŭropa Komisiono tiuj temoj estas “teoriaj”, kaj ĝi nur povos respondi al konkretaj demandoj de membroj-ŝtatoj. La funkciuloj ankaŭ ne respondas al konkretaj demandoj de milionoj da eŭropanoj, kiuj post sendependeco ne ĝuos la rajtojn, kiujn havas dum jardekoj, pri libera vojaĝado kaj laboro ene de la EU. Ankaŭ la prezidanto de la Eŭropa Kortumo rifuzis pritrakti la temon.

“]cnn

CNN prezentis al siaj spektantoj lecionon de “Amuza matematiko”.

Aliflanke, membroj de la Eŭropa Parlamento elsendis torenton da komentoj. Manfred Weber, prezidanto de la centraj dekstruloj, substrekis, ke la nombro da skotlandanoj, kiuj esprimis sian aspiron al sendependeco, ne povas esti ignorita: “Ni alvokas la britan registaron pripensi, ke plimulto da skotoj estas eŭropistoj, kaj saĝe pritrakti ilian propran identecon”. Weber, same kiel la plimulto da eŭrop-parlamentanoj, ege kontentas pri la decido de la skotoj ne sendependiĝi.

La nederlanda verdulo Bas Eickhout miris, ke 86% voĉdonis. Estas unu el la plej altaj atingoj en la demokrata mondo por ajna elekto aŭ ajna referendumo”, – diris Eickhout. Aliflanke, Nigel Farage, ĉefo de la Brita Sendependa Partio UKIP, alvokas al pli da povo por angloj, kiuj estas pli ol 80% de la loĝantaro de Anglio. “Ili estis forlasitaj el ĉio dum la lastaj 18 jaroj. Ni bezonas kompletan nacian debaton pri la demokratia estonteco de Anglio”, – diris Farage.

Dafydd ab Iago

Ĉi tiu artikolo aperis en la oktobra kajero de La Ondo de Esperanto (2014).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2014, №10.
Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2014/09/bruselo-15/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Mondo, Vide el Bruselo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

1 Response to Skotlando: Reagoj pri la referendumo

  1. Ed Robertson diras:

    Permesu al mi komenti kiel enlandano kiu travivis la la kampanjon en Skotlando mem. Jes, oni povas ĝoji, ke multrilate la procedo estis vera sekvinda modelo de interregistara konsento kaj manko de perforto.

    Tamen, al mi la kampanjo mem ne sentiĝis tiel justa aŭ demokratia:

    – Analizo de la TV-dissendoj dum la jaro antaŭ la referendumo montris 3:2-proporcian favoron kontraŭ sendependiĝo (http://www.medialens.org/index.php/alerts/alert-archive/2014/759-scotlandshire-bbc-scotland-coverage-of-the-independence-referendum.html)

    – Ĉiuj tagĵurnaloj malfavoris sendependiĝon (ne tre surprize, ĉar ĉiuj tagĵurnaloj kiuj havas disvastiĝon en Skotlando havas posedantojn kiuj ne loĝas en Skotlando). Nur unu ĉiusemajna ĵurnalo, “Sunday Herald” subtenis sendependiĝon.

    – La kampanjo por sendependiĝo frontis la potencon de la plej sperta imperiisma potenco en la historio de la homaro. La oficialaj prononcoj de la brita registaro (ekz. pri la valuto, EU-membreco ktp) estis majstre koreografitaj, kaj la reguloj pri financadlimoj por propagando estis kalkuladoj je tut-britia bazo. La Brita Laborista Partio certe pagis anojn el Anglio por ke ili venu al Skotlando por kampanji, kaj ĉeesti mitingojn kaj kunvenoj. La brita registaro invitis eksterlandajn registarojn prononci kontraŭ skota sendependiĝo.

    – Estis kontraŭleĝa monitorado de perpoŝtaj balotiloj por permesi al la NE-flanko alĝustigi la temperaturon de sia kampanjo.

    Kaj fine la lastminuta majstra frapo: pretendata interkonsento (“promeso”!) inter la ĉefoj de la tri plej grandaj tut-britiaj partioj pri aŭtonomio por Skotlando ene de tutbrita federacio, kiu efektiviĝos “pli baldaŭ kaj pli sendanĝere ol sendependiĝo”, kiu kaŭzis sufiĉan procentaĵon (precipe inter maljunuloj) allogiĝi al voĉdono por NE.

    Kompreneble tiu promeso neniam plenumiĝos. Tri semajnojn post la rezulto, Skotlando daŭre bolas politike. Membreco en la ĉefa por-sendependiĝa partio SNP KVARobliĝis depost la referendumo, kaj la SNP estas nur parto la bildo. Daŭre estas manifestacioj, kunvenoj, kampanjoj. La temo ankoraŭ ne estas finita.

Respondi