Elloke Tutmonden

Visaginas

Kantas la bjelorusa ensemblo. (Foto: Edvige Ackermann)

La projekto “Elloke tutmonden, la novaj defioj por volontulado”, financata de EU, kunigas ses partnerojn: Pollando (Bjalistoka Esperanto-Societo), Italio (Esperanto-grupo Mario Sola el Vercelli kaj Triesta Esperanto-Asocio), Francio (EUROKKA el Tuluzo), Litovio (Esperanto-Klubo Espero el Visaginas), Skotlando (Skota Esperanto-Asocio). Ĝi startis oktobre 2013 per seminario en Triesto, sekvis Tuluzo en februaro, Pitlochry (Skotlando) en junio kaj la 27-29an de aŭgusto en Visaginas.

Ĉiu seminario havas apartan temon, kvankam iamaniere kunligitan al la aliaj. En Visaginas la temo estis “Lokaj okazaĵoj, organizado kaj realigo”. Partoprenis kvin partneroj kaj pluraj litovoj el kelkaj urboj. La etoso estis bonega, kaj ĉiuj kontentige pasigis la tri tagojn, plenajn je interesaj programeroj, kiuj supraĵe ŝajnis ne ligitaj inter si, sed efektive prezentis plurajn manierojn organizi, prepari kaj realigi lokan eventon.

Organizante ĝin, oni devas aparte atenti la lokajn kutimojn, tradiciojn, la kulturan diversecon en la teritorio. Visaginas estas urbo tre juna, fondita antaŭ 30 jaroj por laboristoj, teknikistoj kaj specialistoj dungitaj por la konstruo kaj poste prizorgado de la atomcentralo. La loĝantaro estas mikspoto de pli ol dek etnoj: inter ili la plej multenombra estas la rusa, sekvas la litova, bjelorusa, pola, ukraina kaj aliaj pli malgrandaj.

La celo de tiuj ĉi seminarioj estas ebligi konstantan kaj multflankan lernadon al plenaĝuloj dum la tuta vivo. La Eŭropa Unio per subvenciado de tiuj programoj volas “puŝi” al tiuspeca lernado kiel eble plej multe da personoj, ankaŭ dum la tiel nomata “tria aĝo”.

Ni komencis nian programon per interkonatiĝo kun muzika instrumento, la orgeno, kiu aparte riĉigas la religian kulturan vivon ankaŭ en tiu loko de Litovio ĉe la limo kun Bjelorusio. Specialisto pri tiu ĉi instrumento detale priskribis ĝian funkciadon kaj son-teknikon kaj ĝian akordiĝon kun homa voĉo, sekve ludis kaj kantis kelkajn muzikpecojn kaj poste invitis iujn el ni ludi tiun instrumenton. En gravaj okazaĵoj kaj religiaj eventoj orgena muziko kaj kantistoj havas ĉiam gravan rolon kaj estas oportune taŭge plani kaj realigi la muzikajn intervenojn, ilian daŭron kaj adaptiĝon al la diversaj cirkonstancoj.

Sekvis vizito de muelejo, kiu ankoraŭ laboras laŭ tradiciaj kaj malindustriaj metodoj kaj provizas kamparanojn per faruno muelita laŭ dezirata grado depende de la bezonoj.

Post la muelejo ni lernis, kiel oni bakas panon. La dommastrino klarigis detale la proceduron por prepari panon, en tiu ĉi kazo el faruno de aveno. Estas specifaj agoj farendaj, preskaŭ kiel rito, por bone baki panon, laŭ diversaj formoj kaj grandecoj, pano kiu estu bakita en tradicia forno per fajro el arbara ligno. Ni ĉiuj plenumis la lastan parton de la preparado antaŭ ol la panoj estu metitaj en la fornon apogitaj sur vinberaj folioj.

VisaginasNi ankaŭ lernis prepari specialan festotagan kukon! La kuko estas kuirita ĉe ligna fajro, sur speciala rostostango. Ĝi estas farita el multaj ovoj, sukero, faruno, la kuirado estas longa kaj postulas konstantan kontrolon kaj ŝmiradon de la rostostango. Ni aktive kunlaboris en la preparado; je la fino ni pakis “nian” kukon kaj formanĝis ĝin nur la postan tagon, ĉar oni devas atendi 24 horojn antaŭ ol tion fari.

En Visaginas ni vizitis la Kulturan Centron, kie oni prezentis al ni la urbon, ĝian loĝantaron, la kulturan aktivecon. Tie ni ankaŭ konatiĝis kun folklora danc- kaj kant-ensemblo de bjelorusa deveno. En organizado de loka evento, grava estas la partopreno de la muzikaj etnaj grupoj el la urbo, kio estas tre utila por favori integriĝon de personoj el pluraj lingvoj kaj kulturoj. Ni lernis ĉi tie ankaŭ pri farado de tradiciaj pupoj.

Visaginas havas en sia teritorio atom-centralon, kiu troviĝas en fazo de kompleta fermo. Ni havis la eblecon viziti parton el ĝi kaj ricevi detalajn informojn pri ĝia konstruo, funkciado, fermo de la unua bloko, proceduro por la estonta fermo de la restanta parto, pri la stokigo de la jam eluzita urano kaj koncernaj problemoj.

La lasta programero entenis organizadon de loka spektaklo-evento. Ĉiujare en Visaginas la loka Esperanto-Grupo organizas fine de aŭgusto kune kun la lokaj aŭtoritatoj grandan muzikan eventon Viva Vento, preskaŭ celebrantan la somerfinon. Ni partoprenis en pluraj fazoj de la preparado, kaj poste pere de niaj muzikaj grupoj el Pollando, Francio kaj Visaginas, ankaŭ en la lasta parto, la plej ĝojiga kaj verva, antaŭ multenombra publiko, varma kaj entuziasma pro la plurfaceta prezento de muziko kun kantoj kaj dancoj, modernaj, etnaj, folkloraj, popolaj, ktp, ktp.

Je la fino de la Seminario estis ebleco konatiĝi kun Litovio dank’ al esperantistoj el Vilno, kun ĝia historio, ĝiaj artaĵoj, ĝiaj etoso kaj lingvo. Oni povas diri ke la celoj de Eŭropa Unio per tiu ĉi seminario “Lernado dum la tuta vivo”, estis plene realigitaj.

Edvige Ackermann

Ĉi tiu artikolo aperis en la oktobra kajero de La Ondo de Esperanto (2014).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2014, №10.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2014/09/240visaginas/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo, Kulturo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi