La misteroj de nia Proverbaro

ProverbaroLa Zamenhofa Proverbaro estas trezoro por nia lingvo. Unu sola ekzemplo: “ŝtono de falpuŝiĝo”. Tre malfacile, eble eĉ neeble, estus trovi pli precizan, pli konvenan, pli demonstrecan de la konstru-kapablo de Esperanto, ol tiun nomon de la konusforma ŝtono, kiu ĉe murangulo ŝirmis domon kontraŭ la ferradoj de ĝiranta ĉeval-veturilo.

Centojn da aliaj brilaj trovaĵoj entenas tiu juvel-montrejo de signifoj. Kial brilaj? Tial, ke proverboj ofte portas du sencojn, unu konkretan, tuj unuanivele tradukeblan, kaj alian figursencan, duanivele enhavantan pli ĝeneralan, eĉ universalan konstaton, moralon, instruon. Kiam ni diras: “draŝi fojnon” ni komprenas, ke temas pri vana laboro, ĉar ni ne povas eltiri grenon el herbaro, kiu laŭdifine ne enhavas ĝin. La konkretan sencon lingvistoj nomas denotacio, la abstraktan, kaŝitan, eltirotan: konotacio. Ĝuste tiu konotacio, tiu kromsenco, ofte estas la ĉefsenco en l’ afero.

Tamen kiu el ni ne renkontis en la Proverbaro malfacilajn, eĉ tute nekompreneblajn dirojn? Antaŭ pli ol jarcent-duono Gaston Waringhien en La Nica Literatura Revuo citis kelkajn ekzemplojn kaj petis la helpon de samideanoj pli subtilaj, aŭ de tiuj, kies lingvo aŭ kulturo entenas la saman diron. Li ricevis malmultajn respondojn, kaj lia provado baldaŭ estingiĝis.

Eble tiun rapidan sinkon de la enketo pri proverboj kaŭzis la malfaciloj de l’ epoko; dum la Malvarma Milito la leteroj pene trapasis la feran kurtenon; korespondado estis bremsata; la sendantoj kaj ricevantoj estis suspektataj, ktp.

Nun per la reto la afero faciliĝis. Ni do varme esperas la sukceson de tiu klariga entrepreneto.

Ni komencu per la iom mistera “Bela birdo!” (№160 en la Waringhiena eldono). La denotacio estas simpla. Sed kio kaŝiĝas en la konotacio? Kial birdo, kaj ne fiŝo aŭ insekto? La sama Waringhien en sia vortaro Esperanta-franca tradukas ĝin per “joli coco” (beleta papago, “coco” estas ofta nomo por papago); papago ĉi tie por strangulo, kaj beleta ironie por malbela. Krome grava estas la krisigno, kiu indikas emocian sencon, do kroman sencon, ne nur simplan priskribon de birdo kiu estus bela. Franclingvano, pro simileco kun “joli coco” tuj sentos ĉe “Bela birdo!” aludon al individuo malfidinda, suspektinda, iu fripono, delogulo, ktp. Ankaŭ Eli Urbanová uzas la esprimon en simila senco.

La demandoj estas: Kiu la unua uzis la esprimon en teksto? Zamenhof? Ĉu ĉiu el ni, legantoj, uzas aŭ uzus ĝin en la negativa senco de franclingvanoj aŭ de Urbanová? Ĉu la esprimo samas en aliaj naciaj lingvoj?

Ni senpacience atendas respondojn, por pluŝvebigi tiun tiklan beston!

Jean Luc Tortel

Ĉi tiu artikolo aperis en la aŭgusta-septembra kajero de La Ondo de Esperanto (2014).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2014, №8–9.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2014/09/239proverbaro/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Lingvoj kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

2 Responses to La misteroj de nia Proverbaro

  1. Mikaelo Povorin diras:

    Mi tute ne komprenas sen kunteksto “Bela birdo!”. Tamen post la detala klarigo mi konstatas, ke simila esprimo ekzistas en la rusa: “Bona ansero!” (“Хорош гусь!”) Verdire, mi ne sukcesus precize klarigi eĉ kion tio signifas en mia gepatra lingvo, sed vortaro sugestas: ironie, pri subite evidentĝintaj negativaj trajtoj de iu. Eble estas simile pri multaj esprimoj kun konotacio: iuj uzas ilin, aliaj ne, kaj ne ĉiuj kun tute sama kromsignifo.

  2. Thomas Matus diras:

    Bela birdo = joli coco = (angle) “pretty Polly”, cxar “polly”-nomon oni uzas pliofte por papago. Nu, konotacio por ni naskitaj inter anglolingvanoj eble estus: “homo kiu ripetas frazojn intencante pli obteni kuketon (‘Polly wants a cracker!’) ol komuniki sencon.” Do, mi akordas ke bela birdo estus fripono kies diro sensenca allogas viktimon. Vidu kompare lastan frazon de forscenavocxo kiu enkondukas en l’unuan esperantdialogan filmon, “Angoroj”: “Kaj jen Karleto: ankoraux unu maltrankviliga figuro. Sxajne li iun sercxas — cxu kunulon por ludi kartojn? Ne — pli probable viktimon de kiu eltrudi monon. Nu, kial ne cxi tiu digna miopa burgxo?” Jen nia bela birdo!

Respondi