Danĝeraj rilatoj

LaclosLaclos, Choderlos de. Danĝeraj rilatoj: Romano / Tradukis el la franca Jean-Luc Tortel; Antaŭparolo de André Cherpillod. – Chapecó: Fonto, 2012. – 298 p.

Belega libro. Luksa, plaĉa kovrilo, bela ĝis risketo. Nu, kion fari: ni vivas en la tempo de totala mensogado = reklamado. Por vendi sian varon produktistoj (ankaŭ eldonistoj) senavare disipas la monon por plibeligi ĝuste la eksteraĵon, neglektante la enhavon. Pro tio pli kaj pli multaj instinkte, subkonscie sentas la eblon esti trompitaj. Kreskas skeptikeco kaj certeco ĉe prudentaj personoj, ke ju pli brilega pako, des pli laksiga enhavo.

Feliĉe, ĉi libro ne celas malpezigi niajn monujojn kaj prezentas decan enhavon. Mi komencu de l’ tabelo “Proksimuma prononco de la francaj nomoj”. Tre utila tabelo! Ekzemple: danceny = dansni’, Cécile Volanges = sesil’ volanĵ’, Dijon = diĵon, Saint-Mandé = senmande k.t.p. Mi emfazas valoron de ĉi tiu tabelo, ĉar antaŭ nelonge mi legis tradukon el la germana lingvo kaj trovis la vortojn: “heilstrom”, “einstellen” kaj “regelungelungen”. Mi eĉ PIV-on ĉifis, sed ve al mi kaj PIV – klarigon mi ne trovis…

Tamen mi revenu al nia libro. Al traduka kaj presa flankoj. Bedaŭrinde, de paĝo al paĝo mi trovis la jenon: “la g timus” “Por hodiaŭa vespere” devas esti “vespero”, “Ĉe la morgaŭa matenmanĝo ŝi fariĝis…” Evidenta miso inter “os” kaj “is”. Aspektas iomete stranga la uzo de “La” kaj “L’” sur la samaj paĝoj. Nu, tion mi lasu al malatentemo de l’ kompostisto.

Mi tuŝu la tekston mem. La redaktinto (Laclos mem) en sia “antaŭparolo” (postparolo en la Esperanta versio) avertis, ke li ne redaktis la leterojn el kiuj konsistas la libro. Li agis prave. La redaktado nur forbalaus la etoson de la iama epoko. Mi plene konsentas kun la redaktinto, kiu diris: “enabundas lingvaj eraroj”. Iuj leteroj ja aspektas tede. Niatempe neniu skribas tiajn. Nu, kion fari – la epoko de poŝtelefonoj kaj interreto jam kutimigis nin al lapidara stilo.

Do, faktas kolizio – ja ne eblas lapidare transdoni la pigretan, lantan, ceremonian, tradician (profunde) pensmanieron kaj ties esprimon. Do, la “redaktinto” avertas pri miksa uzado de stiloj kaj parolesprimoj. Cetere, tiuj “miksoj” estis perfekte tradukitaj de Jean-Luc Tortel. La libro postulas iom da peno plonĝi en etoson de la delonge pasinta epoko. Sed la ludo kostas kandelojn. Eĉ por gejunuloj. Nu, la “redaktinto” asertis: “Tamen ŝajnas al mi, ke konsili la legadon al gejunuloj estus trouzi”. Oj! La nuntempa junularo… Do, la libro estas tutmonda heredaĵo kaj estas legenda por ĉiuj aĝoj. Do, agrablan legadon, karaj geamikoj, agrablan legadon!

Viktor Sapoĵnikov

Ĉi tiu recenzo aperis en la januara kajero de La Ondo de Esperanto (2014).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2014, №1.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2014/01/recenzo-28/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Recenzoj kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

3 Responses to Danĝeraj rilatoj

  1. ĵeromo vaŝe diras:

    dankon pro la konsideroj pri kovrilo, elparol-tabelo, antaŭparolo kaj komposto. pardonu ke mi demandas iom abrupte: ĉu cetere la libro havas ian temon kaj enhavon?

  2. Markovo-Vito diras:

    Notindas, ke ĉi verko aperis unue kiel semajna retfelietono en la paĝaro de SAT-kulturo:
    http://satesperanto.org/SAT-Kulturo-enkondukas-retan.html
    prizorge de Eldona Fako Kooperativa.
    Plej amike,
    Vito

  3. Tjeri diras:

    En iuj kuntekstoj, la franca vorto “liaison” havas klaran signifon de daŭra amrilato, kiun ne havas, almenaŭ laux PIV, la esperanta vorto rilato. Tial mi opinias la titolon kritikinda, “Danĝeraj amrilatoj” estus pli ĝusta.

Respondi