Aŭstralia Esperanto-kongreso okazis ĉi-jare en la sama universitato de Adelajdo, kie antaŭ cent jaroj okazis la plej unua Esperanto-kongreso en Aŭstralio. Trevor Steele, komparinte la programojn kaj la komunajn fotojn (antaŭ la sama domo) notas la altiĝon de la lingva kaj kultura nivelo, sed atentigas, ke la nunaj kongresanoj estas malpli multaj kaj pli maljunaj ol tiuj antaŭ cent jaroj, kaj la societa prestiĝo estas nun sendube malpli alta.
“Esperanto ŝajnas senperspektiva hobio de manpleno da homoj, kiuj pensas eble idealisme, sed ne realisme, – konstatas Steele kaj demandas: Ĉu do rezigni? Malesperi?”.
DU KONGRESOJ
Ĉi-jare okazis landa Esperanto-kongreso en Aŭstralio. La nivelo de la prezentaĵoj estis ĝenerale bona, kaj du elstaraj alilanduloj, Humphrey Tonkin la intelektulo-oratoro kaj JoMo la kanzonisto, estas pintuloj en siaj fakoj.
La kongreso celis celebri cent jarojn da kongresoj en Aŭstralio: la unua ĉi-landa kongreso okazis en la sama urbo, Adelajdo, eĉ en la sama domaro de la Universitato de Adelajdo, kiel antaŭ 100 jaroj. Ne eblas ne kompari kelkrilate la du kongresojn.
Ne estas dubo, ke la lingvonivelo de 2011 multe superas tiun de 1911. La broŝuro produktita kiel resumo de la kongreso de 1911 eksplicite diras de tempo al tempo, ke s-ro X. parolis en Esperanto – oni devas do konkludi, ke grandparte la angla estis parolata, kaj la malmultaj citoj en Esperanto ne imponas lingve (“la mondon estas sufichi grandan por ni”). La kongreso de 2011 daŭris pli ol semajnon, estis tute esperantlingva, kaj proponis programon riĉan je diverseco. Tiu de 1911 estis kelktaga kaj malriĉa kulture: baze oni klarigis (grandparte angle), kial Esperanto estus utila en komerco, en edukado, en scienco, ktp., kaj krome oni aŭskultis kantadon en Esperanto kaj ekskursis.
Do ja certe estis lingva progreso en la jarcento. Sed fotoj de la du kongresanaroj sobrige pensigas: niaj nunaj anoj estas malpli multaj kaj averaĝe pli maljunaj ol tiuj antaŭ cent jaroj, kaj la societa prestiĝo estas nun sendube malpli alta. En 1911 Esperanto estis io nova, atentokapta. Patronis la kongreson la guberniestro, episkopoj, ministroj, la urbestro, aro da universitataj profesoroj, kaj dekoj da aliaj gravaj homoj. Ŝajnas, ke eĉ homoj, al kiuj lingvoproblemoj ne multe influis la vivon, tamen volis esti parto de tiu freŝa kampanjo. Kaj ŝajne ĉiuj kredis, ke Esperanto nehaltigeble venkos baldaŭ, ja la ideo estis tiel logika kaj la lingvo mem tute taŭga. Tion diris konvinkite eĉ neesperantistoj: la guberniestro, la urbestro, la ministro pri edukado, kaj aliaj eminentuloj.
Ho ve! Ĉi-foje, kvankam la LKK informis ĉiujn ĵurnalojn en Suda Aŭstralio pri la kongreso, apenaŭ venis eĥo. Malgraŭ dekoj da afiŝoj pendigitaj en universitatoj, neniu studento aŭ instruisto montris intereson. Jes, ĉe la inaŭguro profesoro reprezentis la universitaton, sed lia kelkminuta paroladeto temis pri la universitato, ne pri Esperanto. Kampanjoj por persvadi la poŝtan instancon eldoni poŝtmarkon kun aludo al Esperanto, kaj por nomi iun straton en Adelajdo laŭ Zamenhof aŭ Esperanto, neniel sukcesis.
PROGRESO AŬ LA MALO?
Observanto, kiu scius nenion pri la interna vivo de nia Esperanto-movado, devus konkludi, ke en la alekstera agado fakte estis regreso, ne progreso, dum la cent jaroj. Kaj mi suspektas, ke la saman konkludon oni povus fari en plejmulto el la landoj, kie iam estis relative vigla Esperanto-movado. (Mi konscias, ke tia vidpunkto estas iom eŭropcentra: certe Esperanto pli viglas nun en Afriko, ekzemple, ol antaŭ cent jaroj).
Studado de la membrostatistiko de UEA estas tristiga. La grafikaĵo iras suben, suben. Kelkaj atentigas, ke hodiaŭ oni ne emas aliĝi al kluboj aŭ asocioj, oni povas venigi la mondon al si per interreto kaj la televida ekrano. Nu jes, estas statistikoj, kiuj indikas, ke ie estas kelkaj miloj da homoj, kiuj lernas kaj uzas Esperanton pere de la interreto, kaj tiaj homoj malofte sentas bezonon membriĝi en la oficiala movado.
Sed eĉ se estus miliono da kaŝitaj komputil-esperantistoj, ni estus mikroskopa parteto de la monda loĝantaro.
Kial mankas progreso? Ĉu ni devas forigi la ĉapelitajn literojn por havi “normalan alfabeton”? Ĉu ni devas importi multajn vortojn el aliaj lingvotradicioj, ekzemple la ĉina, araba, svahila? Ĉu ni devas trovi pli efikajn manierojn por havigi monon? Ĉu ni devas entute modernigi niajn agadmanierojn?
Ĉiuj argumentoj, kiuj kulpigas la lingvon mem pri la stagnado, malvalidas. Eĉ homoj, kiuj opinias Esperanton senperspektiva iluzio, foje cedas, ke ĝia strukturo estas admirinda. La sola “lingva” argumento, kiu iom validas, nome ke Esperanto donas avantaĝojn al homoj, kies unua lingvo estas eŭropa, multe pli validas, se temas pri la angla. Neniu povus serioze aserti, ke Esperanto estas perfekta aŭ absolute simpla – ĝi ja havas akuzativon, refleksivon, transitivajn kaj netransitivajn verbojn, kiuj prezentas problemojn por la plimulto de la uzantoj. Sed kompare kun iu ajn nacia lingvo, pri kiu mi havas iom da sperto, la Zamenhofa elpensaĵo estas elstara kombinaĵo de reguleco kaj esprimpovo.
Jes, do kial la perspektivoj ŝajnis tiom pli brilaj en 1911 ol en 2011?
LA MONDO ŜANĜIĜIS
En 1911 la internacia lingva situacio estis tre malsimila al la nuna. Tiutempe la franca ankoraŭ estis la plej prestiĝa lingvo, sed la angla kaj germana iĝis ĉiam pli fortaj konkurencantoj. Pli kaj pli da homoj sentis la bezonon de internacia lingvo, kaj la verdsteluloj esperis, ke oni prudente decidos elekti neniun el la tri, sed anstataŭe neŭtralan, relative facile lerneblan lingvon.
Hodiaŭ tiu situacio draste ŝanĝiĝis: la angla forbalais ĉiujn rivalojn kaj fakte multrilate plenumas la rolon de internacia pontlingvo. Jes, ni scias, ke la angla estas malfacila kaj tre neregula, sed ŝajne centmilionoj da neanglalingvuloj akceptis, ke necesas elspezi multe da mono kaj doni multe da tempo al lernado de tiu “internacia” idiomo. Aktuale penseblas, ke la plej efika obstaklo al “tutmonda angla” estas la leviĝanta potenco de Ĉinio. Ĉu la ĉinoj kontentos akcepti la anglan lingvon en internaciaj rilatoj, aŭ ĉu ili ekspluatos sian ekonomian superecon por postuli ankaŭ lingvajn/kulturajn avantaĝojn?
Esperanto ŝajnas senperspektiva hobio de manpleno da homoj, kiuj pensas eble idealisme, sed ne realisme.
ĈU DO REZIGNI? MALESPERI?
De tempo al tempo oni aŭdas pri kabeintoj, kiuj evidente venis al tia konkludo. Sed la plejmulto el ni estas obstinaj, persistaj, kaj ne volas rezigni pri la ŝajne sizifa tasko.
Kaj se la angla vere atingus tiun statuson, kiun ni celas por Esperanto, ĉu tio ne estus granda beno por la homaro? Jes. Sed la rolon plenumus Esperanto multege pli efike: kaj krome, kiel Zamenhof emfazis, Esperanto estas pli ol lingvo: ĝi estas manifestaĵo de internacia pensmaniero. Tion oni ne povas diri pri iu ajn nacia lingvo.
Kaj internacia pensmaniero ne estas plu luksaĵo: la pretervivado de nia planedo dependas de ĝi. Detruado kaj malpurigado de la naturo ne haltas ĉe landlimoj. Financa krizo en unu lando povas signifi tutmondan krizon. Kiel ni kontraŭos la trovarmiĝon de la planedo, se ni pensas plue en naciaj, religiaj, aŭ kulturaj kadroj? Kaj kiel ni rompu barilojn inter grupoj, se ni ne povas interparoli unu kun aliaj?
Ŝajnas vere, ke la mondo ankoraŭ ne estas sufiĉe matura por adopti Esperanton. La decidoj pri tiaj aferoj estas ankoraŭ en la manoj de la potenculoj de la mondo, kaj ili ja profitas de la prestiĝo de siaj lingvoj. Zamenhof revis pri kunlaboro inter gentoj, al kiu unuiga lingvo estus nur la unua paŝo. Al tio ni povas aldoni, ke ni luktas ne nur por kunlaboro sed ankaŭ por egaleco. Kompreneble adopto de tuthomara lingvo povus katalizi la estiĝon de tia pli bona mondo, sed ĉu eblas esperi, ke la lingvo triumfos, antaŭ ol la homoj plimaturiĝos? Ĉu la multspecaj krizoj instruos, devigos la homaron maturiĝi pli rapide, ol nuntempe imageblas?
NE MULTE DEPENDAS DE NI
Se ni esperantistoj estas tiel malmultnombraj, evidente la eventuala triumfo de Esperanto venos ne pro niaj penoj, sed pro tio, ke potenchavaj neesperantistoj fine komprenos la valoron de la Zamenhofa donaco al la mondo.
Estu nia konsolo, ke la lingva problemo, kiu aĝas same kiel la homo, estus relative facile solvebla, kaj la solvo povus veni en surprize mallonga tempo. Eĉ post tutmonda adopto de Esperanto restus problemoj pro kulturaj kaj religiaj diferencoj, sed almenaŭ ni havus lingvan rimedon por komenci serĉi solvojn.
Mi iam aŭskultis prelegon de Claude Piron pri tiu ĉi temo. Li diris, ke ne gravas, ĉu la esperantistoj bone aŭ malbone propagandas. La ideo, laŭ Piron, estas tiel evidenta kaj altira, kiam oni vere ĝin pripensas, ke iam ĝi devos venki.
Mi emas konsenti kun Piron. Mi scias, ke mi ne vidos grandajn progresojn dum mia vivo, sed mi havas kvazaŭreligian fidon, ke jes ja iam Esperanto (eble en iom modifita formo) estos akceptita por la rolo intencita de ĝia aŭtoro.
Kaj tiu intenco estis ne nur lingva. La iama internacia lingvo estos esprimo de homa konscio pri la neceso kunlabori.
Ĉu do tia “kredo” implicas la sekvon, ke ni ne devas ion ajn fari? Ĉu sufiĉas nur atendi, ĝis la historia vento turniĝos? Nu, neniofarado signifus baldaŭan finon de la tuta nobla projekto; Esperanto ja povus malaperi. Kion ni do faru? Ni ja daŭrigu la propagandon, eĉ se niaj rimedoj estas tre limigitaj, ke Esperanto restu parto de la monda kultura pejzaĝo. Necesas vivteni la lingvon kaj la idealon; necesas evoluigi la lingvon, ke ĝi estu preta por servi en ia ajn situacio, ia ajn fako. Ni prilaboru terminarojn por ĉiu vivkampo: scienco, filozofio, komerco, religio, politiko, ktp., ke oni povu tuj uzi ĝin. Kaj ni neniam forgesu la idean flankon: Esperanto estas pli ol lingvo. Per tio, ke mi estas esperantisto, mi implicite esprimas mian pretecon renkonti ĉiujn aliajn homojn sur lingve neŭtrala tereno. Mi ne volas gajni pro la prestiĝo de mia unua lingvo, kaj mi ne volas esti en stato de malavantaĝo pro tio, ke via unua lingvo estas eventuale pli prestiĝa ol mia.
Intertempe ni agu ankaŭ “raŭmisme”: ni ĝuu nian komunan internacian ligilon kaj la riĉaĵojn, kiujn ĝi alportas al ni. Ekzemple, la ĵusa aŭstralia kongreso, ne priatentata de la publiko, evidente tre plaĉis al la partoprenantoj. Ni fidu, ke iam ĉiuj volos kunĝui.
Trevor Steele
Ĉi tiu artikolo aperis en la novembra kajero de La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2011, №11 (205).
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2011/10/steele/
Mi jam delonge intencis skribi komenton al ĉi tiu artikolo, sed ĝuste ĉi-momente, kiel mi menciis ĝin en letero al alia E-isto, al mi venis konvena formo. La aŭtoro plendas, ke stato de Esperanto en la socio ne pliboniĝis dum cent jaroj kaj por ilustri tion priskribas E-kunvenojn, kie oni okupiĝas pri samaj aĵoj kiel antaŭ jarcento. Tamen, eble, ĝuste pro tio, ke oni tiom longe okupiĝas pri samaj aĵoj, la stato de Esperanto ne ŝanĝiĝis?..
@Luís Ladeira
Mi konsentas kun vi ke Esperanto ne mortos pro perfeta tradukmaŝino. Kun kelkaj alilandaj amikoj mi kelkfoje havas 3 komunajn lingvojn, kiujn ni ambaŭ regas ĉe alta aŭ sufiĉa nivelo, sed tamen ĝuas la uzon de Esperanto. La samo validus êc se ni povus simple ŝalti la maŝinon inter la franca kaj la hungara.
La artikolo bonas kaj plene subteneblas!
“La ideo estas tiel evidenta kaj alloga, kiam oni vere ĝin pripensas, ke iam ĝi devos venki” (Claude Piron citita de Trevor Steele). Mi tute konsentas. Ne precipe kiam mi analizas la rolon de Esperanto kiel interkomunikilo, sed ĉefe kiel identecilo. Ni imagu evoluon de tradukmaŝinoj ĝis nivelo tiu, kiu ebligus paroli al maŝino per iu ajn lingvo kun tuja traduko al alia elektita lingvo. Ĉu tio mortigos Esperanton? Se oni ne bezonos pontlingvon por interkomuniki la lernado de fremdaj lingvoj vershajne malkreskos rapide. Ĉu tio puŝos Esperanton al mortonta geto? Ne necese, mi opinias. Pro tio ke neŭtrala lingvo ne nur ebligas interkomuniki sed ankaŭ krei mondan identecon baze demokratian. Tio estas supereco de neŭtrala lingvo antaŭ etna lingvo. Laŭ la ĉefa rolo de identecilo kaj ne de interkomunikilo Esperanto havas ŝancon plian ol iu ajn etnan lingvon. Do, mi konsentas kun C Piron kaj T Steele. Ŝajne neeblas reveni en praizolon. La estonto malfermiĝas al homaranismo, do… al Esperanto!
La plivastismo de amiko Jose estas pli matura ol la ankoraŭ propagandisma sinteno de Trevor. Ĉu estas tute vera la jena?: “Sed la rolon plenumus Esperanto multege pli efike: kaj krome, kiel Zamenhof emfazis, Esperanto estas pli ol lingvo: ĝi estas manifestaĵo de internacia pensmaniero. Tion oni ne povas diri pri iu ajn nacia lingvo.” Eble pliboniga faktoro de junaj esperantistoj estas la la procento de frenezuloj en la movado malpliiĝis de la oldula generacio.
La brila komento de Cindy McKee plene interpretas min. Jam kelkfoje antaue oni substrekis la similecon inter Linukso kaj Esperanto. Fakte, nia fenomeno estas la praulo de aliaj libere aligheblaj/uzeblaj, kunkonstruaj iniciatoj kiel la nunaj Linukso kaj Vikipedio, lanchitaj kaj daure plutenataj de voluntuloj por la komunaj bono kaj libero. En tiaj kunlaboraj, kolektivaj kreadostreboj, praktikaj sed samtempe (nebule) idealismaj, esprimighas tre inspiraj trajtoj de nia komuna homeco, kaj tiel estas vere homigaj.
Kiel mi komentis antau kelkaj semajnoj okaze de la LOdE-intervjuo kun la REU-prezidanto, malgrau la frustrigho de la tradicia finvenkismo, en la nunaj cirkonstancoj la motivoj por ligi sin al Esperanto, kiuj fakte chiam estis tre diversaj, bonshance ighis pli rimarkeble kaj plenrajte tiaj, do plurecaj, ne chiam koincidaj nek ununuraj de homo al homo. Tre esperiga fakto estas tio ke, malgrau chio, pro plej diversaj kialoj, foje tre malsimilaj inter si, Esperanto daure restas (kaj restos) interesa, intelekte alloga, emocie entuziasmiga kaj do subteninda al iuj homoj. Ili plenrajte agas lau siaj propraj emoj, lertoj au konvinkoj, jen per literatura kreado, jen per instruado, jen per konsciiga agado pri la valoro de la homa kapablo lingvi kaj ties lingva diverseco, ktp (la manieroj kontribui estas senlimaj!). Inter ili, kelkiuj ech pretas pagi kotizojn ekz. al UEA, por subteni la organizitan agadon favoran al nia tute aparta, pluraspekta kolektiva entrepreno.
Dum la raumismo foje shajnis umbilikisme, skolastikisme memcentrita en la supozata unikeco de iu “Esperanta kulturo”, unu el la chefaj trajtoj de la reala Esperanto-fenomeno kiel mikroportanto samkiel de la aparta kiel de la universala aspektoj de la homara kulturo estas ghia malfermiteco, ghia daura invita karaktero. Je tiu bonveniga karaktero tamen nur profitas tiuj el la ceteraj homoj kies inteligento, interesoj au emoj igas ilin suspekti ke Esperanto tamen indas, ech se oni nebule prezentas ghin kiel nevershajnan alternativon al la anglalingva superregado.
Fakte, che ni ankorau pli lautas la admonaj alvokoj plu daurigi la reklamadon de Esperanto kiel “LA” internacia lingvo, kvazau nenio estus shanghighinta ekde ekz. la jaro 1905, kvazau ni nur bezonus esti teknologie ghisdataj, plene surretaj por informi la homojn ke ili profunde eraras per siaj penoj lerni kaj uzi ajnacele la anglan kiel internacian lingvon. Tamen, mi havas la impreson ke jam de kelkaj jardekoj multaj homoj agas en Esperantujo lau alia, pli realisma sinteno, kiun mi nomas “plureca plivastismo”. Oni strebas igi Esperanton pli vasta lau chiuj dimensioj, lau chiuj aspektoj, ech por la propra intereso de ni mem, por fari Esperanton ech pli ghuinda: pli ampleksa kaj densa kiel homa reto, pli kvalite valora kiel kultura kreilo, pli kredinda arigho favora al streboj por pli egalecaj kaj intime proksimaj rilatoj trans chiuj limoj, ktp.
Esperanto estas tre speciala homa kaj fakte homiga iniciato. La motivoj okupighi pri ghi evoluas, kiel chio homa.
Nek (umbilika) raumismo, nek (senespere ridindiga) finvenkismo, sed plureca plivastismo!
La artikolo esprimas tion kion, laux mi, la plejmulto de maturaj esperantistoj pensas.
Mi opinias ke e-o estas en infleksa punkto: aux gxi farigxos la labor-lingvo de la verduloj kaj “kontraux-sistemuloj” aux gxi simple malaperos (aux malkreskos je la nivelo de la aliaj artefaritaj lingvoj, ekzemple) en cxi tiu jarcento.
Responde al sia propra demando: ‘Kial nia propagando malsukcesas?’ Trevor Steele ghuste asertas jene: ‘Ŝajnas vere, ke la mondo ankoraŭ ne estas sufiĉe matura por adopti Esperanton. La decidoj pri tiaj aferoj estas ankoraŭ en la manoj de la potenculoj de la mondo, kaj ili ja profitas de la prestiĝo de siaj lingvoj.’
Alivorte, kvankam la nunaj arbitraciantoj en homaj aferoj disponas pri abundegaj riĉaĵoj morala kuragho mankas al ili (same al multaj el ni) char lau ili financa frofito pelas preskau chion.
Alivorte, la kancero de materialismo (lau ambau difinoj!) estas la nuntempa malbeno afliktanta chiujn altruismajn movadojn. Do, kerna demando kaj analizo restas por onta artikolo. Kial ghuste nun pli ol iam ajn en la pasinteco la dolaro forkonsumas nin, aparte la junan generacion? Estas precipe en la glorigo de la strebo al materiaj riĉaĵoj kie la tereno devas esti ebenigita por la konstruado de nova mondo taŭga por niaj posteuloj. Kiel atingi tion kara Trevor?
Koran dankon pro tiu ĉi bonega eseo, Trevor! Pri Esperanto kiel movado pri la socia justeco, Abel Montagut en prelego diris:
“[S]e la celo pri ekvilibra kunvivado de la lingvoj surbaze de internacia neŭtrala lingvo dezirindas, kiel logikas diri ke ĝi fiaskis? Pri io dezirinda kaj pozitiva por la homaro oni ne asertas ke ĝi fiaskis, sed ke oni ankoraŭ ne atingis ĝin, kaj do necesas laboradi tiucele. Ekz-e, se oni kredas tion pozitiva kaj dezirinda, oni ne asertas ke “la egaleco inter viro kaj virino fiaskis” (ĉar en multaj landoj kaj cirkonstancoj diskriminacio realas), aŭ ke “la paco fiaskis” (ĉar plu ekzistas militado en multaj landoj). La samon eblas diri pri alfabetigado, rasismo, ktp.”
Fonto
Montagut, Abel. 2004. “La kontribuo de la internacia lingvo Esperanto favore al la pluekzisto de la lingva diverseco”. http://eo.nitobe.info/ld/dokumentujo/listigo.php?tipo=artikolo
Ne estas nur du sintenoj: finvenkismo aŭ raŭmismo. Mi rimarkis la teniĝon al tiuj du en la artikolo.
Esperanto ne devas esti tutmonda lingvo por esti sukcesa. Esperanto ne estu traktata kiel minoritata lingvo de iu diaspora etno!
Esperanto estas lingvo en kiu tradukistoj rajtas ŝanĝi la vortordon por pli proksimiĝi al la strukturo de la fontlingvo. Tradukistoj rajtas konstrui vorton kiu proksimiĝas al vorto en la fontlingvo.
Esperanto estas lingvo kiun rakontistoj ĝuas muldi laŭplaĉe kaj laŭbezone, por prezenti pli artajn verkojn.
Esperanto estas lingvo kiun pacamantoj brakumas kaj uzas kiel simbolon de paca kaj egal(ig)a interkomunikado.
Esperanto jam estas sukceso por tiuj uzantoj. Inter ili, mi. Ni ne atendas venkon; eble ni eĉ ne volas venki la mondon. Kaj ni estas tro inkluzivemaj por konsideri la ideon de raŭmismo. Plivastismo (en komento de J.A. Vergara) venos nature en niaj interagoj kun aliaj. Sed, finvenkistoj, vidu la kontraston de Linukso kun Vindozo. Linukso estas libera, malfermita sistemo por funkciigi vian komputilon, kreita de tutmonda komunumo. Vindozo estas multekosta sistemo kiun vi ne vere posedas aŭ rajtas regi post via ‘aĉeto’. Tamen, Vindozo estis kaj estas pakita kune kun la PC-komputilo, do preskaŭ ĉiu en la mondo uzas Vindozon. Linukso do, ne havis ŝancon sukcesi kontraŭ Vindozo. Sed nun, malgraŭ ke la pliparto de uzantoj devas lerni pri la ekzisto, devas elŝuti kaj instali Linukson, malgraŭ tio, uzo de Linukso komencas sori.
Raŭmistoj — nu, mi ne volas paroli al minoritato kiu ne ekzistas.
Sed jes, realistoj ekzistas en Esperantujo. Plej verŝajne, ni ne kongresumas.
Karaj legintoj de mia artikolo,
mi dankas pro viaj pozitivaj reagoj. Mi bonvenigus ankau malsamajn opiniojn.
Trevor
Kara Trevor, donas bono al koro ke almenaŭ iu esperantisto kapablas doni bonan analizon.
Kiu ne iĝas terure laca, de tiuj kiuj asertas ke Esperanton oni facile lernas dum semajnfino, aŭ tiu, kiuj rapide perfekte scipovas Esperanton post dusemajna ferio en iu kongresloko.
Esperanto povas havi pli da sukceso, kiam ni parolas pli kiel vi kaj malpli ol la eternaj komencantoj kiuj propagandas Esperanton kvazaŭ estas idiotaĵo kiun oni rapide lernas dum libera momento.
Mi esperas ke via analizo aperos en multaj revuoj kiel referencilo pri maniero propagandi valoraĵon
Koran dankon, Trevor pro tre valora kaj pensinda artikolo.
Åke Näsholm (oke nèsholm), Svedio
… kaj pli serioze, atentindaj estas la unuaj konstatoj. en 1911 kongresis entuziasmuloj pri la ideo de baldaŭ sukcesonta lingvo internacia, kiun ili ne kuraĝis bone lerni. en 2011 kongresas pesimistoj pri la perspektivoj de lingvo, kiun ili reale parolas kaj vivigas. tio estas ne-subtaksinda progreso.
de 1911 ĝis 2011 la progreso estas klare videbla: fotoj intertempe iĝis koloraj.
Tre bona analizo kaj inspira alvoko al la agado — kaj al la vivado kiel plenkora esperantisto; koran dankon, Trevor, kaj saluton pere de vi al aliaj geamikoj, kiuj kune aranghis tiun evidente tre bonan jubilean kongreson!
Probal
Bravo Trever Steele La artikolo, kiun mi hadiaŭ trovis en mia komutilekranu. Ĝoigas min legi,Tiaspeco de atikoloj valiras pli ol ion kion mi ĝis nun renkontis. Vre estas tempo kpluraj kapabluloj prezeti sin en oftaj legĵojn.Revekigu nunaj kaj estontaj emuloj sekvi Vin en tiu direkto, esti tiel fidelaj je la Zamenhofa vijo. Mi tute konsentas.Gratulon Treve
Svetislav Kanaĉki
Jes, Trevor, refoje vi verkis ion tre valoran. Bonvolu akcepti miajn plej sincerajn gratulojn !
Bob
Ĉu dekstre kaj malsupre de la 2011-jara bildo oni vidas enkarniĝon de Zamenhof? 🙂
Dankon pro la atentigo! Kulpas mi, kiu verkis la subskribojn por fotoj, ne Trevor. Pardonon!
“la patroprenantoj”
Adelajdo 2011: Cent jarojn poste en la sama loko estis fotitaj la patroprenantoj de la jubilea kongreso.
Patro Zamenhof, nu bone!
Dankon al Trevor (kaj al LOdE) pro tiu sobra, sagha analizo.
Ghi estas utila kontribuo al la necesa prilaborado de la nuntempa motivaro okupighi pri Esperanto (motivaro neniel unueca sed ja multspeca, plureca), en draste shanghighinta mondo.
Provizore, jam de kelkaj monatoj mi emas nomi “plivastismo” la reale ekzistantan sintenon de multaj homoj (kiel mi mem) kiuj profunde amas Esperanton, elvivas ghin kiel gravan eron de siaj propraj vivo kaj identeco, opinias ghin valorega praktika ilo de tuthomara, tergloba konscio, kaj klopodas plej diversmaniere kontribui al ghiaj prestigho, videbligo kaj pluvivigo. Samtempe tamen, malgrau la severa admono de iuj, ili permesas al si ghui la intense homigan rolon kiun Esperanto ludas en iliaj respektivaj vivoj (per kultura kreado, intelekta stimulo, amikigho kun aliaj homoj, alternativa shatokupo, ktp) kaj samtempe faras kion ili povas por malferme inviti aliajn homojn kunkonstrui tiun chi novspecan fenomenon kaj fari ghin pli vasta, pli plureca, pli interesa.
Malkiel la siatempa raumismo, la “plivastisma” sinteno, kies ekziston mi kredas rimarkebla malantau la agado de multaj esperantuloj dum la lastaj jardekoj, tute ne insistas pri la aparteco de Esperanto kaj ties kulturo kvazau temus pri iu aparta “diaspora lingva minoritato”. Tute male, la plivastisma emo ne emfazas tion kio disigus nin de la ceteraj homoj sed elstarigas la komunecon de la Zamenhofa idearo al aliaj fluoj de desuba tutmondigho kaj tuthomara solidareco, kaj do gaje invitas alighi al ghi tiujn kiuj povus diverskiale kompreni la liberigan valoron de io tia kiel Esperanto. Samtempe, ghi ne emas senkritike ripeti la megalomaniajn sloganojn de la kruda finvenkismo nek ghian amaran rankoron kontrau la angla lingvo. Ne temas pri manko de kompreno pri la maljustaj trajtoj de la nuna lingva ordo, sed pri la neceso eviti shajnigi sin lautkriantaj obseditoj, al kiuj mankas la plej elementa kredindeco.
Kvankam ili ne opinias inde insisti pri la sociinghenieria, autoritateca devizo igi Esperanton la dua lingvo por chiu, la plivastistoj neniel estas defetismaj, char ili volas igi la ghojon kaj richecon kiujn Esperanto alportas al siaj uzantoj multe pli vaste ghueblaj, de pli kaj pli da homoj, kiel ege valora lingvo je chies dispono.