Nia trezoro: “Fonto”

FontoLa artikolo pri la Brazila eldonejo Fonto fermas la ĉi-jaran ciklon Nia trezoro de La Ondo de Esperanto, en kiu oni prezentis plej gravajn eldonejojn de Esperanto-libroj, ekde la legenda Pariza Hachette ĝis la nun aktivaj FEL, Iltis kaj Fonto. Ĉiuj ĉi-jaraj tekstoj de Nia trezoro aperos en 2012 ankaŭ broŝurforme.

La luzidojLa eldonejo Fonto naskiĝis en 1980 pro tio, ke Torben Kehlet – por kiu Fonto tiutempe kompostis plurajn verkojn (vidu poste) – ne konsentis, por festi la 400-jaran datrevenon de la morto de l’ fama Portugala poeto Luís de Camões, eldoni ties verkon La Luzidoj. Li diris: “Se vi tiom ŝatas ĉi tiun verkon, do eldonu ĝin!” Gersi Alfredo Bays efektive intencis eldoni nur du librojn: La Luzidoj kaj la verkon de sia amiko Jorge Amado (La morto kaj la morto de Kinkas Akvobleko), tiam la plej fama brazila romanverkisto (por kiu li kunlaboris reviziante librojn). Sed tuj venis amaso da proponoj (pere de William Auld)… kaj ĝis nun li ankoraŭ ne haltis en eldonagado.

La revuo Fonto naskiĝis pro la sama kialo: Kehlet volis eldoni literaturan revuon kaj intencis revivigi Nordan Prismon. Ĉar oni bezonis du monatojn por reagi… li perdis la entuziasmon pri literatura revuo, kaj diris: “Se vi volas eldoni revuon, do tion faru vi!”

Gersi Bays havis amaseton da “nomoj” por la revuo kaj eldonejo… kiujn li vortare serĉis… ĝis li atingis “Fonto”. Jen la nomo! Kelkajn jarojn poste, kompostante la verkon Rikolto li miregis pri tio, ke Juan Régulo Pérez “preskaŭ” elektis tiun nomon… Nun, kiu kredos tion?!

Li komence kompostis librojn por Torben Kehlet: Esperantologiaj
Studoj
de Eugen Wüster (lia unua komposto-laboro!), Ĉiu
ĉiun
de Teo Jung, verkoj de Johán Valano Ĉu li bremsis
sufiĉe
k.a. De la komenco grave konsilis William Auld pri la elekto,
kion eldoni, poste la revuon redaktis kelkajn jarojn Daniel Luez, Gerrit
Berveling depost 1993 transprenis la redaktadon. Sed la eldonadon mem fakte daŭre prizorgis Gersi Bays mem, kiel teknika redaktoro.

Bays

Gersi Alfredo Bays en sia oficejo

Same kiel TK/Stafeto kaj FEL, ankaŭ Fonto plukonstruis sur la heredaĵo de Stafeto: same kiel ĝi – baze nur la laboro de unu persono (Régulo Pérez en Stafeto, Gersi Alfredo Bays en Fonto); same kiel ĝi – nur libroj kun enhave bona kvalito; eĉ multe pli da titoloj ol Stafeto, entute pli ol 130 ĉe Fonto. Kaj ankoraŭ aperas novaj libroj, plej laste dulingva poemaro (latina kaj Esperanta) de Jozef Rumler.

SteeleFonto klare spronis multajn talentulojn: sur ĝiaj paĝoj kaj en ĝiaj libroj pluraj gravaj aŭtoroj debutis. El la originala proza literaturo ni menciu ekzemple: Trevor Steele Sed nur fragmento, Eli Urbanová Hetajro dancas, Gersi Alfredo Bays La profeto el Pedras, Gerrit Berveling Ajnasemajne kaj Fadenoj de l’ Amo.

Specialan lokon meritas Juan Régulo Pérez – Rikolto (red. Reinhard Haupenthal kaj Gaston Waringhien) kun arego da eseoj. Kaj la krestomatia libro de Gerrit Berveling Mia Pado: tekstoj el 25 jaroj, same pluraj eseoj de Geraldo Mattos pri nia lingvo: pri la participa sistemo, ktp.

Mattos

Ankaŭ aperis esearoj ligitaj al la Akademio de Esperanto: Jubilea libro de Akademianoj – Centjara Esperanto en 1987 (red. Geraldo Mattos) kaj Lingva Planado kaj Leksikologio (red. Christer Kiselman kaj Geraldo Mattos, Zagreb 2001); tute speciala temo estas la didaktika verko de Yamasaki Seikô Enkonduko en la Japanan. Ni ne forgesu la brilajn eseojn de William Auld en Kulturo kaj Internacia Lingvo.

Libroj de Bill Auld

Geraldo Mattos montris iom neatenditan flankon, kiam li aperigis ĉe Fonto eĉ instrulibrojn pri la Latina: Iter Latinum kaj Latine Loquere.

En la poezia tereno ni fieras pri La infana raso de William Auld (kun portugallingva paralela versa traduko de Leopold H. Knoedt); Josef Rumler Lasta ĉevalo; Eli Urbanová Vino, virino kaj kanto; Geraldo Mattos La libro de Nejma, La libro de Adoro kaj Barbaraj sonoj kaj sonetoj.

Traduke aperis amaso da verkoj el plej diversaj lingvoj: de Reinhard Haupenthal el la germana, de Geraldo Mattos el la portugala, de Kris Long el la rusa, de Leopold H. Knoedt \kaj aliaj el la portugala, de Hilda Dresen el la estona, de Ionel Oneţ el la rumana, de Fernando de Diego el la hispana kaj angla, Tomáš Pumpr el la ĉeĥa, k.a. Aperis pluraj tradukoj de Gerrit Berveling: Antologio Latina (4a volumo presata, el la latina), La Bona Mesaĝo de Jesuo (la kvar evangelioj, el la greka), La Duakanonaj Libroj el la greka (3a volumo ĉe VoKo), Lukio aŭ azeno el la greka, La konspiro de Katilino el la latina, Du Virinoj el la nederlanda.

Enrico Dondi riĉigis nian literaturon per pluraj tradukoj el la itala: de Dante la trivoluma Dia Komedio, Vivo Nova, La Floro, kaj Jerusalemo Liberigita de Torquato Tasso. William Auld venis kun Omaĝoj – poemtradukoj plejparte el la angla. Fernando de Diego tradukis el la hispana: de Gabriel García Márquez Cent Jaroj da Soleco, de Pablo Neruda Dudek poemoj amaj kaj unu despera kanto; kaj el la angla: de Ernest Hemingway La oldulo kaj la maro, de Robert Louis Stevenson D-ro Jekyll kaj S-ro Hyde. Sten Johansson tradukis el la sveda la libron de Selma Lagerlöf La mirinda vojaĝo de Nils Holgersson, kaj Gaston Waringhien el la persa de Umar Kajjam La Robaioj ktp ktp ktp.

Ni ne forgesu pri didaktikaj verkoj, speciale Gerda malaperis! de Claude Piron kaj pluraj aliaj.

Tra la jaroj Fonto foje kompostis librojn, kiuj aperis sub aliaj “markoj”. Gersi Alfredo Bays ja disponis pri bonegaj aparatoj por komposti kaj produkti librojn. Pluraj laŭdis lian aglokulan fidindecon. Tiel li zorgis pri vere fakula aspekto de pluraj eldonaĵoj de aliaj eldonejoj. Ni pensu pri UEA kaj la epokfara 4a eldono de Plena Analiza Gramatiko de Esperanto de Kálmán Kalocsay kaj Gaston Waringhien, kelkaj numeroj de Literatura Foiro, La Eta Princo (Kanada Esperanto-Asocio, 1984), kelkaj libroj por la eldonisto Haupenthal (la plej konata: La Litomiŝla Tombejo), tre multaj libroj de la Eldonejo Lorenz (Brazilo), libroj kaj vortaregoj de Brazila Spiritisma Federacio kaj de VoKo (La Praevangelio laŭ Jakobo, Beatrijs: Mezepoka Nederlanda Legendo kaj Erasmo de Roterdamo Antaŭparoloj al la Nova Testamento).

La eldonisto Gersi Alfredo Bays ricevis la premiojn Grabowski kaj FAME.

La revuo ĉesis aperi, sed ĝi plu estas disponebla “papere” kaj ankaŭ (plena kolekto) en disko.

La revuo Fonto

La eldonejo mem ankoraŭ plu agadas.

Gerrit Berveling, Gersi Alfredo Bays

Ĉi tiu artikolo aperis en la decembra kajero de La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2011, №12 (206).
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2011/11/fonto/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Nia trezoro kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi