Ruslando: Nova estraro de la landa asocio


Unu el la gravaj programeroj de la Rusia Esperantista kongreso, okazinta la 20an-23an de oktobro en Ĉeboksary (la ĉefurbo de Ĉuvaŝio), estis la konferenco de REU — la landa Esperanto-asocio en Ruslando. Malgrau la antaŭkongresa kritiko, kiun la prezidanto de REU, Grigorij Arosev, ricevis pro sia artikolo Kio estas la reala trezoro de REU unue aperinta en nia retejo https://sezonoj.ru/2011/09/arosev/ , la konferenco reelektis lin kiel la prezidanton.

La nova asocia estraro estas kvinpersona. Ĝin konstistigas tri membroj el la antaŭa estraro: Grigorij Arosev (prezidanto, Moskvo), Jurij Karcev (Uljanovsk), Svetlana Smetanina (Moskvo); kaj du novaj estraranoj: Irina Gonĉarova (Odincovo, Moskva regiono) kaj Arina Osipova (Jekaterinburg). Tri el la ses pasint-mandataj estraranoj ne reelektiĝis: Vladimir Bespalov (Soĉi), Rafija Kudrjavceva (Jekaterinburg), Darja Obrazcova (Sankt-Peterburgo).

En la nuna estraro plimultas ĉefurbanoj (tri moskvanoj kaj du provincanoj) kaj virinoj (tri virinoj kaj du viroj). Mankas  siberianoj kaj peterburganoj.

Pliaj informoj pri la kongreso aperos post kelkaj tagoj.


Ĉe represo bonvolu referenci al La Balta Ondo
https://sezonoj.ru/2011/10/rek/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

2 Responses to Ruslando: Nova estraro de la landa asocio

  1. AlKo diras:

    Dankon. Korektite.

  2. Arina diras:

    Estas mistajpo, cxar la konferenco okazis oktobre, sed ne septembre.

Respondi