Nia lasta Moskva podkasto

Aŭskultu

Hieraŭ, la 22an de oktobro, Je la tago de la 90-jariĝo de Georges Brassens aperis la 29a sonprogramo de Radio Esperanto kun omaĝa artikoleto de Jacques Yvart kaj kun unu el la Brassensaj kantoj en la plenumo de Yvart. Ĉi tiu podkasto enretiĝis post preskaŭ kvarmonata paŭzo. Ĝi estas nia lasta podkasto registrita kaj produktita en la Ruslanda ĉefurbo, la 30a sonprogramo venos el Kaliningrado.

En ĉi tiu programo:

  • La lasta el Moskvo: Enkonduko de AlKo
  • Sub la standardo de l’ bono: Kaliningrada felietono de Halina
  • Esperanto-novaĵoj
  • La Ondo de Esperanto, oktobro 2011
  • ARKONES XXVII
  • Jacques Yvart: Povra Marteno: kanto el Brassens

La programon gvidas Halina Gorecka (HaGo) kaj Aleksander Korĵenkov (AlKo)
Daŭro: 28 minutojn.
Amplekso: 24,6 Mbajtoj.

Aŭskultu ĉi tiun kaj la pli fruajn sonprogramojn de “Radio Esperanto” rete:
http://la-ondo.rpod.ru/
aŭ senpage abonu ilin:
http://la-ondo.rpod.ru/rss.xml

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi