Tri jarojn post la komenco de la krizo kaj de la enorma ŝtata subvenciado al la financa sektoro, Belgio, Francio kaj Luksemburgio ripetis la saman eraron. Oni kalkulas, ke la belga ŝtato ŝuldiĝis je 4000 eŭroj po belgo por garantii la ŝuldojn de la banko Dexia.
La falo de la banko Dexia ligiĝis kun pruntoj al la greka ŝtato. Pro la nekapablo repagi siajn ŝuldojn pro la greka ŝtato Dexia perdis la konfidon de aliaj bankoj kaj monpruntojn. Tamen la malfacila situacio de la banko ne malhelpis ĝin pagi unu milionon da eŭroj al sia franca ĉefo Pierre Mariani en 2009 eĉ se, lastajare, li gajnis nur 300 mil eŭrojn.
Post la aĉeto de la banko fare de la belga ŝtato la ĉefo de direktora konsilio de Dexia, Jean-Luc Dehaene, anoncis ke li ne plu akceptos sian salajron de 88 mil eŭroj. Ĉu la eksĉefministro de Belgio donas bonan ekzemplon al aliaj politikistoj kaj industriĉefoj? Bedaŭrinde, estis ne facile por Dehaene ne insisti pri salajro en la bankrotinta banko. Li jam ricevas ĉirkaŭ 100 mil eŭrojn jare de la Eŭropa Parlamento, sed li devis pro sia aĝo ĉi-jare rezigni pri 80 miloj de InBev – la plej granda bierproduktanto en Belgio. Oni ankaŭ devintus mencii liajn oficojn en pliaj tri firmaoj, de kiuj la eksĉefministro enpoŝigis preskaŭ 100 mil eŭrojn en 2010. Tamen pro sia aĝo li ankaŭ tie ne plu ricevas “poŝmoneton”.
La agado de politikistoj kaj industriĉefoj estas ne nur belga problemo. En Hispanio, unu el la eŭro-landoj plej trafitaj de la krizo, evidentiĝis ke la direktoroj de malsanaj bankoj profitas de la financa subteno per la hispana ŝtato. Finfine, oni maldungis la ĉefinon de la malsana banko Cajo de la Caja de Ahorros del Mediterráneo. Spite al la enorma financa helpo de la ŝtato, la direktorino María Dolores Amorós mem decidis sian propran salajron: 593 mil 40 eŭroj jare. Kaj post la maldungo ŝi havas pension 30 mil 791 eŭroj ĉiumonate.
Dafydd ab Iago
Ĉi tiu artikolo aperis en la novembra kajero de La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2011, №11 (205).
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2011/10/brus205/