La dua eldono de «Homarano» aperis

Korĵenkov - HomaranoKorĵenkov, Aleksander. Homarano: La vivo, verkoj kaj ideoj de d-ro L. L. Zamenhof. — 2a eldono, korektita. — Kaliningrado: Sezonoj; Kaunas: Litova Esperanto-Asocio, 2011. — 360 paĝoj; 500 ekz. — (Serio Scio; Vol. 8). — ISBN 978-609-95087-4-0. — Prezo: 27 eŭroj.

La 30an de julio 2009 en Bjalistoko, la naskiĝurbo de Lazarj Markoviĉ Zamenhof, kadre de la 94a Universala Kongreso de Esperanto estis prezentita la unua eldono de ĉi tiu libro. Laŭ la kutimo de tiaj ceremonietoj, ĉeestantaj kongresanoj gratulis kaj deziris rapidan disvendiĝon de la libro kaj baldaŭan reeldonon. Aŭskultante ilin, mi kontente kapjesis kaj ridetis, sed kun iom da skeptiko interne: ja mi bone scias, ke en Esperantujo oni konsideras bona rezulto disvendiĝon de libro dum du-tri jaroj…

Mirinde, sed la bondeziroj realiĝis! Jam ses monatojn post la Bjalistoka prezentado nia stoko komplete elĉerpiĝis – jen plezuro por la aŭtoro-eldonisto-librovendisto! Kaj, pli grave, tio estas signo de la daŭra intereso de nia legantaro pri Zamenhof kaj ties ideoj! Pri tiu intereso atestas ankaŭ multaj entuziasmaj reagoj voĉaj kaj skribaj, ricevitaj post la eldono, pro kiuj mi dankas al ĉiuj reagintoj.

Unu jaron post la eldono de Homarano aperis ĝia japana traduko, prizorgita de plurdekpersona traduk-teamo. Intertempe, laŭ mendo de Esperantic Studies Foundation (ESF), kiu decidis eldoni modernan biografion de Zamenhof en lingvoj naciaj, mi verkis resumon de Homarano, kaj la 15an de decembro 2009, je la tago de la 150-jariĝo de Zamenhof, en la retejo de ESF aperis ĝia angla versio Zamenhof: The Life, Works, and Ideas of the Author of Esperanto, tradukita de Ian Richmond. Baldaŭ poste la angla teksto estis eldonita libroforme, kaj en junio 2010 ĝi aperis ankaŭ en Esperanto kun la titolo Zamenhof: Biografia skizo.

Tamen tiuj, kiuj ne sukcesis aĉeti Homaranon kaj kiujn ne kontentigis la mallonga Biografia skizo, petis reeldonon. Kaj kiam tiujn petojn kompletigis mendoj de libroservoj, ni kapitulacis. Do la dua eldono aperas en 2011, sed ne, laŭ nia plano, en 2017 – la jaro de la centa mortodatreveno de Zamenhof.

Kvankam ni havis je dispono unu jaron ĝis la reeldono, tio estis tro malmulta tempo pro laciga kaj temporaba pendolado inter Kaliningrado kaj Moskvo; kaj post la necesa instaliĝo en Moskvo ni ne plu povis konsulti niajn bibliotekon kaj arkivon en Kaliningrado. Krome ni devis ĉiumonate eldoni La Ondon de Esperanto kaj fari amason da pliaj aferoj. Sed malgraŭ la komplikitaj cirkonstancoj, ni faris nian plejeblon, kaj la dua eldono estas pli ol simpla reeldono.

Unue, danke al multaj libervolaj helpantoj, en ĝi estas korektitaj pluraj miskompostaĵoj kaj kelkaj faktaj eraroj, kiuj makulis la unuan eldonon. Koran dankon! Sed korektante la erarojn, mi tute ne korektis la koncepton – Homarano plu restas libro pri Zamenhof, pri liaj vivo, verkoj kaj ideoj, kaj mi plu klopodis ne deflankiĝi al akcesoraj temoj politikaj kaj historiaj, krom (nemultaj) kazoj, kiam deflankiĝoj estis neeviteblaj por kompreno de iuj epizodoj.

Due, la nuna eldono, malgraŭ la iom pli densa enpaĝigo, estas je 40 paĝoj pli ampleksa ol la antaŭa. Ĝi ampleksiĝis, interalie, pro nova materialo, trovita de mi en la Ruslanda Ŝtata Historia Arkivo (Peterburgo), pri Mark Fabianoviĉ Zamenhof, kies vivo en la unua eldono estis ne tute ĝuste prezentita pro mia trofido al la antaŭaj zamenhofologiaj studoj. Mi ankaŭ profitis utiligi la intertempe aperintajn aktojn de la esperantologia konferenco en Bjalistoko kaj de la homaranisma simpozio en La Chaux-de-Fonds (ambaŭ en 2009), kaj, plej laste, la surdiskan kolekton de la kvar PVZ-eroj, kiujn Itô Kanzi (Ludovikito) kompilis, sed ne sukcesis eldoni. Ĉi tiu eldono enhavas ankaŭ nomindekson kaj, imite al kelkaj Ludovikitaj volumoj, du recenzojn.

Ne ĉio, kion mi intencis fari antaŭ la reeldono, planita por 2017, estas realigita, sed mi estas kontenta pri la rezulto de mia laboro en la malfavoraj kondiĉoj de la okazonta, okazanta kaj okazinta transloĝiĝo. Ĉi tiu rezulto ne estus atingebla sen la konstanta helpo de mia edzino, Halina Gorecka, kiu, spite al siaj tre gravaj sanproblemoj, abnegacie dediĉis centojn da horoj al plurfoja provlegado kaj kontrolado de la teksto.

Kiel aŭtoro kaj eldonisto de ĉi tiu libro, kaj ankaŭ kiel admiranto de Zamenhof, mi esperas, ke ankaŭ la dua eldono ĝuos sukceson ĉe la legantoj.

La dua eldono de Homarano estis aĉetebla en la libroservo de la 96a Universala Kongreso de Esperanto en Kopenhago.

Post la kongreso oni povas mendi ĝin kontraŭ 27 eŭroj ĉe la libroservoj de UEA kaj FEL, kaj ĉe aliaj grandaj libroservoj. Ĝin oni povas aĉeti jam nun en la sidejo de la Litova Esperanto-Asocio en Kaŭno (strato Zamenhof, domo 5).

Aleksander Korĵenkov

Legu pli detale pri la libro.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Historio de Esperanto kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi