Grava ŝanĝo en nia vivo

Tajponte ĉi tiun kolumnon, kies temo estas grava ŝanĝo en nia vivo, mi subite konstatis, ke ĉiuj lastaj jardeko-komencaj jaroj (1981, 1991, 2001 kaj 2011) estis gravaj turnopunktoj sur nia vivovojo.

En 1981 mi kaj Halina konatiĝis en la varmega Uzbekistano, kaj jam tiujare ni kune laboris en la legenda grupo LKS kaj en la Urala movado, kio baldaŭ rezultigis la kreon de la Urala Esperanto-Komitato, Kolektiva Esperanta Biblioteko, bulteno Ekzakte, sed, plej grave, ĉi tiu konatiĝo tute ŝanĝis niajn vivojn apartajn kaj kreis nian vivon komunan.

En 1991, la plej lasta jaro de Sovetunio, ni entreprenis vojaĝon al Roterdamo kaj Antverpeno. Niaj konatiĝoj kun la agado (precipe, kun la redaktado kaj eldonado) de UEA kaj FEL, niaj interparoloj kun Simo Milojević, Osmo Buller, Mark Fettes, Paul Peeraerts kaj kun aliaj profesiuloj, decidigis nin en tiu jaro forlasi niajn sekurajn oficejojn, tute ŝanĝi nian vivon, kaj ĵeti nin en la maron de la profesia vivo esperantista.

En 2001, la unua jaro de la nova jarmilo, venis plia grava ŝanĝo. Post multaj jaroj en Uralo, ni forlasis ĝin kaj migris al la plej okcidenta regiono de Ruslando. Nova urbo, novaj homoj, novaj ideoj, novaj elanoj, novaj vojaĝoj, nova kunlaboro kun amikoj-partneroj en Pollando, Litovio kaj Germanio. Ni estas tre kontentaj pri la dek jaroj en la hejmeca kaj mild-klimata prusa lando.

Sed komenciĝis nova jardeko, kaj en februaro 2011 ni havas plian ŝanĝon. Ni neniam publike skribis pri tio, sed ne plu eblas kaŝi, ke la sano de Halina, kiun unue ŝancelis la biologia katastrofo en Sverdlovsk (1979), tiel malprogresis, ke antaŭ kvar jaroj ŝiaj renoj ĉesis funkcii. Dum la lastaj kvar jaroj Halina subtenas la funkciadon de la organismo per ĉiutaga kvarfoja proceduro de peritonea dializado. Sed tio ne povas daŭri eterne. Necesas grefto de reno. Ĉar tiu operacio ne estas farebla en provinco, ni devis portempe forlasi Kaliningradon kaj ekloĝi en Moskvo atendante operacion.

Ĉi tiu urbo-ŝanĝo metas nin en komplikitajn cirkonstancojn.

Unue: pro la manko de la biblioteko, arkivo, aparataro k.s. preskaŭ ĉiuj niaj projektoj ekpaŭzas. Tio senteblas ankaŭ en La Ondo: ĉi-kajere mankas Nia trezoro kiun mi ne sukcesis verki sen niaj libroj. Ni petas vian komprenemon…

Due: la atendado de la operacio kutime daŭras unu-du jarojn, sed la ŝparaĵoj de nia tuta vivo apenaŭ sufiĉos por ses-sep monatoj da loĝado en tre modest-kondiĉa loĝejo, kiun ni luis rande de Moskvo. Sen aldonaj enspezoj somerofine ni devos kapitulaci… Se iuj el vi – kiuj dum jaroj legis niajn librojn kaj gazetojn, aŭskultis niajn podkastojn kaj prelegojn, partoprenis niajn renkontiĝojn, kursojn, konkursojn kaj ekskursojn, ĝuis koncertojn kaj ekspoziciojn kiujn ni organizis, uzis niajn bibliotekon kaj arkivon – helpos al ni transvivi la nunan malfacilan periodon, ni estos tre dankaj al vi.

Ĉar temas pri tute nova informo, ne rapidu – pripensu dum unu monato, ĉu kaj kiel vi povos helpi, kaj en la venonta Ondo vi trovos pli da informoj pri la manieroj helpi.

Dankon pro via solidaremo!

Aleksander Korĵenkov

Ĉi tiu artikolo aperis en la marta kajero de La Ondo de Esperanto. Ĉe represo bonvolu indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2011, №3 (197)
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2011/03/grava-sango-en-nia-vivo/

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Halina Gorecka kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

5 Responses to Grava ŝanĝo en nia vivo

  1. Maier Utho diras:

    Karaj,

    nur nun amiko K.H. admonis min, ke mi skribis en la fazo de unua emocio tute fuŝan kaj sensencan mesaĝon “homj! TUJ fermu viajn orelojn kaj okulojn, viajn korojn kaj (tute pli grave:) viajn monujojn!”.

    Jen okazo, ripeti mian vokon, por ke tre multaj el vi FARU ion kaj imitu la ekzemplojn de kelkaj s-anoj, kiuj jam sendis donacojn:

    Homoj s-anaj!
    TUJ MALFERMU ne nur viajn orelojn kaj okulojn, viajn korojn, sed pli grave: ankaŭ viajn monujojn!

    Ekz.:
    Rezignu pri io ne tute necesa por via normala vivo, aŭ se vi ĝuos belan vesperon en restoracio, donacu almenaŭ duonon de la vi elspezita sumo; eventuale oni ne trinku kaj manĝu tiom multe kiel kutime (ofte tiu agado eĉ estus pli rekomendinda kaj pli saniga)!

    Kore
    Utho

  2. AlKo diras:

    Kara samideano,
    dankon pro la kunsento kaj pro la subteno. Vi povas skribi al ni, musklakinte al “Kontaktu nin” en la centra kolumno en la ĉefpaĝo, plej malsupre, sub la librotitolo “Zamenhof”. Se vi ne povas. bonvolu skribi al sezonoj @ kanet.ru *forigu la spacetojn cirkaŭ @) aŭ al sezonoj @ yahoo.com.
    Kore,
    AlKo

  3. unuesperantamiko diras:

    Saluton!
    Mi ne havas komenton sed nur peteton kiel eble komenteska!
    Mi akonrau nek en chi pagho nek en aliaj TTT-ejoj koncerne de tiuj amikoj ( estimataj geS-roj Halina Gorecka kaj Aleksander Korĵenkov ) ne povis ( ne sukcesis ) trovi simple iliajn ret-adresojn por rekte komunikadi ilin!
    ( Indis almenau unu el liaj ret-adresoj aperighu en koncernaj artikoloj de ili; chu ne?! )

    Nu; nun iu BV don(ac)i rektreta(j)n adreso(j)n de tiuj amikoj geS-roj Aleksander Korĵenkov au Halina Gorecka almenau al mi, kiel eble helponteto.
    Kvankam ne monecan, sed nepre pli bazan helpeblon profunde kiel animan ( resan-kondute ) povu fari!

    Atendante sincere;
    UEAmo

    PS:
    1- Se ne eblus iliaj retadresoj aperighu chitie, tiam BV sendi adreso(j)n rekte al unuesperantamiko@gmail.com .

    2- Pardonpeton se chi komenteska skribajho kelkfoje sendighus pro kelkaj interretfushajo; do eble reaperighus!
    Sed nepre chi lasta estas pli valida ol eks-eskaj!!

  4. Maier Utho diras:

    Kara Aleksandr,
    vi skribis, ke oni “ne rapidu – pripensu dum unu monato, ĉu kaj kiel vi povos helpi”.

    Mi kontraŭas al tio, ĉar:

    En tiu stato ne plu licas pripensi kaj heziti!
    Sed spontane (aŭ ĉu pli bone: spontanee?) oni tuj
    sekvu al la sentoj, tial mi vokas al vi legantoj:

    Homoj, amikoj, kamaradoj kaj kunkristanoj!
    NE atendu plian tempon por pripensi la tutan aferon!
    Kontraue: TUJ fermu viajn orelojn kaj okulojn, viajn korojn kaj (tute pli grave:) viajn monujojn!

    Mi pensas, ke estas situacio terura, se oni kvazaŭ
    kiel en loterio de monato al monato devas atendi,
    ĉu fine venis la feliĉa momento, ke haveblas organo,
    kiu konvenas, aŭ ĉu finfine ne plu restas la mono,
    por pliatendi.

    Ĉiu, kiu ekscias pri tiu ĉi kazo, mem eluzu la ŝancon
    agi kiel homo vera, se ŝi/li ne eĉ sentas sin devigita
    kiel kristana frato aŭ eĉ kiel samideana Esperantisto.

Respondi