Arkivo por la etikedo 'Bert Schumann'

Nova rekordo por Greziljono

Okazis io neatendita kaj nekomprenebla en la Esperanto-Kulturdomo. En la ĵusa kursaro AŬTUNE okazis pluraj rekordoj pri nombroj ĝis nun ne atingitaj: Ĉiuj 29 ĉambroj estis okupitaj kaj 10 homoj dormis en sia dormaŭto. Dum la semajno ĉeestis pli ol 70 homoj, ne ĉiuj dum la tuta oktaga periodo. Nia kuiristo devis prepari pli ol […]

Infana-adoleskanta Kongreseto en 2018

UK okazis en Lisbono, kaj la Internacia Infana-adoleskanta Kongreseto (IIK) okazis en Almada, trans la rivero Taĵo, en ĝia pitoreska junulgastejo, de kie oni povis vidi la grandan ponton kaj tutan Lisbonon. Nokte ne videblis miloj da steloj distancaj mil lum-jarojn, sed miloj da lumoj distancaj mil hom-metrojn.