Riĉa oktobra programo en la kastelo Greziljono

greziljono

La franca Esperanto-Kulturdomo en la kastelo Greziljono atendas vian viziton en oktobro

2022-okt-14/16 Staĝo de dancoj bulgaraj, rumanaj, hungaraj
2022-okt-17/nov-03 Volontulaj laboroj por purigi kaj ripari la basenon
2022-okt-17/24 BEMI-Semajno de E-lingvaj biciklistoj kaj piedmigrantoj kun Olivier Buisson
2022-okt-18/23 Ĥora (korusa) renkonto de Interkant kun Zdravka Bojĉeva
2022-okt-21/23 Post-Somera Universitato de EDE
Detalaj informoj pri ĉiu staĝo estas en nia agendo https://gresillon.org/

2022-okt-24 / nov-03 AŬTUNE, Esperanto-ferioj, kursoj kun Anna Löwenstein kaj Murat Özdizdar

Kurso: Literaturo, verkado, gramatiko kun Anna Löwenstein
Tiu kurso celas la nivelojn B2 kaj C1. Ni legos kaj diskutos literaturajn tekstojn, aktoros scenon el teatraĵo en Esperanto, mem faros iom da verkado, kaj profundiĝos en kelkaj gramatikaj problemoj. Anna ankaŭ prezentos la novan retejon uea.facila, kiun ŝi mem redaktas, kaj invitos la ĉeestantojn mem fari la provon verki artikolon por ĝi per facila lingvaĵo; tio estas multe pli malfacila ol verki libere!
Anna Löwenstein estas aŭtoro de tri romanoj kaj de la rakonto La teorio Nakamura, sur kiu baziĝas la nova kurso de lernu.net. De ĉiam ŝi interesiĝas pri instruado de Esperanto kaj kreado de instrumaterialoj, kaj komence de la 1980aj jaroj ŝi fariĝis iniciatinto kaj unua redaktoro de la facillingva parto de la revuo Kontakto. De 18 jaroj ŝi instruas Esperanton per la rekta metodo, kaj de 2007 ĝis 2011 ŝi instruis ankaŭ en la virtuala mondo Dua Vivo. Ŝi estas fondinto kaj redaktoro de la retejo uea.facila, kiu enhavas artikolojn verkitajn per facila lingvaĵo por novaj esperantistoj. Ŝi estas membro de la Akademio de Esperanto.

Kurso: Nova metodo de Murat Özdizdar
Murat estas turka esperantisto el Istanbulo, kiu lernis Esperanton tute hazarde en Somera Esperanto-Lernejo Eger en Hungarujo antaŭ 35 jaroj. La lingvo plaĉis al li kaj li daŭre studis ĝin. En 1985, samideanino Terezija Kapista el Beogrado en la tiama Jugoslavio invitis lin gasti ĉe ŝi dum unu jaro kaj intertempe li partoprenis la kurson de Tibor Sekelj en Subotica. Li daŭre studis Esperanton poste en Slovakujo kaj Polujo.
Murat plurfoje instruis Esperanton en diversaj landoj, enlande kaj eksterlande, ĉefe en Francujo, dufoje en Pluezek kaj dufoje en Greziljono. Li pretas instrui Esperanton al komencantoj kaj progresantoj.

Legu pli https://gresillon.org/spip.php?page=article&id_article=261&lang=eo

Bonvenon!

Retejo: http://gresillon.org/
Retpoŝto: kastelo@gresillon.org
Telefono: +33 – 2 41 89 10 34

Bert Ŝuman

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2022/09/francujo-8

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi