AŬTUNAS: la Esperanto-ferioj

aŭtunas

La 12a komuna feriado AŬTUNAS por infanoj, familioj, geavoj; kursoj kaj variaj aktivaĵoj, programo por infanoj okazis de la 23a de oktobro ĝis la 2a de novembro en Greziljono. 11 el la 37 partoprenintoj skribis kelkvortan raporton. Legu ilin ĉi-sube:

“Mirinde aŭtunis. Almenaŭ mi sentis min kiel ĉina Esperanto-parolanto. Speciale mi lernis multe per la legado kaj diskutado ĉe Renée kaj spertis amikecan kaj harmonian etoson”. (Peng el Ĉinujo)

“Malfrua malkovro. Post 38 jaroj da esperantisteco kaj dum la kvina vojaĝo al Francio, mi finfine vizitis la paradizon de Grésillon. Ni ne ŝlosis la pordojn, ne tro uzis elektron kaj akvon, manĝis kune multe da sanaj manĝaĵoj, diskutis dum la kursoj pri aktualaj temoj, prelegis, kaj multe pli. Mia edzino akompanis min. Ni kvarfoje marŝis la vojon inter la kastelo kaj Baugé, kaj unu fojon ĝis Saint-Martin-d’Arce. Ni revenis hejmen kun tre agrablaj memoroj pri la vojaĝo”. (Keyhan kaj Mahsan el Irano)

“Dum Aŭtunas ni multe ŝatis niajn kursojn kun Renée kaj kun Sabi. La etoso estis varmega, precipe pro la ĉeesto de multaj infanoj. La vizito de la kastelo de Le Lude tre plaĉis al ni. Ankaŭ la prelegoj kaj proponoj de Larissa pri origamio”. (Maja kaj Hubert el Bretonujo)

“Mia grupo bone parolis sed ĉefe ŝatis interveni, argumenti kaj estis plezuro diskuti kun ili pri la plej diversaj temoj”. (Renée, C1-instruistino el suda Francujo)

“Post kvin tagoj kaj duono de agrabla partopreno en la kantstaĝo Interkant’, mi partoprenis nur kvar tagojn en kursoj de bonega instruisto Sabi en la nivelo B1-B2. La partoprenantoj havis tre malsamajn nivelojn sed mi opinias, ke la klaraj kaj interesaj kursoj de Sabi estis tre profitaj al ĉiuj”. (Deneza el Bretonujo)

“Mi ĝuis la parolajn interŝanĝojn pri tre diversaj temoj. La bazo estis diversstilaj tekstoj, elektitaj De Renée Triolle, la klera animantino de nia grupo”. (FAMo el okcidenta Francujo)

“Dankon por tiu varma akcepto, kiu donis bonajn kondiĉojn por malkovri Esperanton. Merci”. (Ghislaine el okcidenta Francujo)

“La renkonto estis, kiel kutime, interesa, plena je atentokaptaj kaj utilaj agadoj por la infanoj kaj plenkreskuloj. Estis tempo de Haloveno kaj ni preparis kun la infanoj modelojn por tiu festo. Neforgesebla estis la kurso de Renée Triolle kaj la ebleco fari la ekzamenon (nivelo 2) je la fino. Eĉ, se dum la tuta tempo pluvis, tio ne malhelpis nin pasigi tempon en varma kaj kora etoso”. (Larysa kaj Alain el Montpellier)

“La manĝoj estis originaj, bongustaj kaj bonege servitaj. Ni havis belajn renkontiĝojn en agrabla kadro”. (Ghislaine kaj FAMo)

Bert Schumann

Foto: Infana grupo en la Esperanto-kastelo (Foto de Bert Schumann)

Ĝi estas artikolo el la decembra (vintra) eldono de La Ondo de Esperanto (2023).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2023, №4 (318).
Rete: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2023/11/

“La Ondo” en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi