Realaj renkontiĝoj en kastelo sub sanitaraj kondiĉoj

kastelo

Greziljono: Semajno por infanoj, adoleskantoj kaj familioj

Dum la pandemio la franca Esperanto-kastelo Greziljono provis funkcii kiel eble plej bone. Kiam ekde marto 2020 ĉiu privatulo devis izoliĝi en sia propra hejmo, mi izoliĝis en nia verda hejmo Greziljono. Tiam mi ĝardenumis kaj senveprigis sur ĝia granda tereno de 18 hektaroj kaj venigis firmaojn por certaj laboroj en la kastelo. La komitato de la kulturdomo distance kunvenis pli ofte por organizi gravan laboron, ekzemple la riparon de ĝiaj malnovaj pintaj tegmentoj el ardezoj, kaj por trovi financon por realigi tiujn laborojn. Legu pri la tegmento http://gresillon.org/tegmento.

Kiam la sanitaraj reguloj ree ebligis kunvenojn de homoj, unue en julio 2020, poste en majo 2021, Greziljono okazigis siajn kutimajn staĝojn. Tamen por certigi la san-sekurecon de la gastoj, ni pretigis sanitaran protokolon. Tiuj staĝoj sukcese okazis en tiu necerta tempo, kvankam ne venis ĉiuj kutimuloj, precipe la nefrancaj.

Meze de junio, deko da biciklemaj esperantistoj renkontiĝis por la 2a BEMI-semajno por bicikli, turismumi, babili dum tuta semajno https://bemi.tejo.org/semajno.

Komence de julio 2021 partnera asocio FestiNatur okazigis sur la tereno de Greziljono sian unuan festivalon NATURist’ por nova mondo, en kiu ĉeestis ankaŭ natur-medi-protektaj asocioj kaj du Esperanto-asocioj, kaj en kiu koncertis francaj Esperantaj artistoj JoMo kaj Gijom. Tuj poste okazis la 2a Verda Naturista Semajno, en kiu la Esperanto-kursoj tamen ne okazis tute nudaj, ĉar la suno estis vestita per dikaj nuboj. Jam eblas aliĝi al la 3a fojo http://gresillon.org/naturismo.

Meze de julio okazis la renkontiĝo “Interŝanĝoj de scioj kaj faroj” inter franclingvaj retoj de sen-mona interŝanĝo. Ĉiu aliĝinto prezentis ion por la aliaj, kiel prelegon, manlaboron, jogon, diskuton, lingvokursojn ktp. La aliĝintoj mem organizis sian programon, dume Greziljono zorgis pri dormado kaj manĝado.

Fine de julio okazis la plej sukcesa ĉi-somera staĝo: la dektaga Maratona Kurso. Prof. Ilona Koutny, Renée Triolle kaj Marc Giraud kursis ĉiun antaŭtagmezon. Post la tagmanĝo okazis duhora ekskurso aŭ promenado. Ĉiun posttagmezon prezentiĝis du prelegoj: kadre de IEK (Internacia Esperanto-Konferenco) kaj kadre de AMO-seminario pri la temo “Kulturo pere de Esperanto”. En la mezo de la staĝo ni ekskursis kun profesia ĉiĉerono al kasteloj de la rivero Luaro. Fine de la semajno 12 homoj trapasis ekzamenon de la Franca Esperanto-Instituto. Ĉiuj 25 dormoĉambroj de la kastelo estis okupitaj. Legu pri ĝia programo http://gresillon.org/maratona-kurso.

Komence de aŭgusto kuris infanoj ĉirkaŭ la kastelo dum la tradicia 11a semajno por infanoj, adoleskantoj kaj familioj. Okazis amuzaj programeroj por infanoj, dum la gepatroj kursis kaj kantis http://gresillon.org/infana-semajno.

Meze de aŭgusto, sian FESTeton organizis Christine Brücker kun la Verdaj Skoltoj http://verdajskoltoj.net/festorevenas.

Fine de aŭgusto kunvenis la franca politika movado Eŭropo Demokratio Esperanto kun reprezentantoj de aliaj organizoj en “Somera Universitato”.

Dum la unua duono de aŭtuno la kastelo estas ludonata al privataj grupoj, por familiaj, amikaraj aŭ studentaj festoj. Fine de oktobre, dum la francaj ferioj, okazos niaj aŭtunaj staĝoj, nome:

2021-okt-19/24 — Ĥora (korusa) renkonto de Interkant kun Zdravka Bojĉeva
2021-okt-18/25 — BEMI-Semajno de esperantlingvaj biciklistoj kun Olivier Buisson
2021-okt-18/25 — Lingvaj ekzercoj por progresantoj kun Gunter Neue
Vidu pli en la retejo https://gresillon.org/koruso

2021-okt-25 / nov-03 — AŬTUNE, la Esperanto-ferioj por infanoj kun Elisabeth…
2021-okt-25 / nov-03 — Esperanto-kursoj kaj aliaj aktivaĵoj kun Szilva Szabolcs, Gunter Neue, Maja Mériaux …
2021-okt-25 / nov-03 — Kurso de sorobano (japana abako) kun Kimie Markarian
Vidu pli en la retejo https://gresillon.org/autuno

Bonvenon!

Retejo: http://gresillon.org
Retpoŝto: kastelo@gresillon.org
Telefono: +33 – 2 41 89 10 34

Bert Schumann

Ĝi estas artikolo el la septembra (aŭtuna) numero de La Ondo de Esperanto (2021).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2021, №3 (309).
Rete: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2021/10/

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi