Dekjariĝo de Printempas kun KER-ekzamenoj

printempas

La kursaro Printempas en Greziljono naskiĝis kaj kreskis kune kun la KER-ekzamenoj. Jannick Huet, emerita instruistino kaj aktivulo de Greziljono, kreis la staĝon Printempas en 2011 kun du instruistoj. Nun ĝi atingas kvar instruistojn, eĉ kvin ins­truistojn en la reta kurso PRK dum la koronvirusa pandemio. Pli ol unu fojon instruis Christophe Chazarein, Marion Quenut, Przemek Wierzbowski, Szilva Szabolcs, Zsófia Kóródy, Radojica Petrović, Mireille Grosjean kaj Stefan MacGill.

Kunlabore kun Katalin Kováts, ILEI kaj UEA, la studperiodo Printempas proponas ĉiujare trapasi KER-ekzamenon kaj foje ILEI-ekzamenon post la kursa semajno, por ke la lernantoj havu pruvon pri sia atingita nivelo lingva kaj movada. Posttagmeze eblas ekskursi en la Luara valo aŭ promeni en la Greziljona parko, vespere oni prelegas, koncertas, ludas.

Ĉi-jare Printempas okazis ekde la 15a ĝis la 22a de aprilo. Ĉeestis 40 homoj, inter tiuj triono venis el aliaj eŭropaj landoj kaj el Japanujo.

En julio kaj aŭgusto en Greziljono okazos Verda Semajno Naturisma, Maratona Kursaro kun IEK-prelegoj, SAT-Kongreso, Renkonto de Esperanto-Familioj kaj Studsesio pri lingvaj temoj por franclingvanoj. En oktobro okazos Ĥora renkonto de Interkant, kaj Aŭtunas, la Esperanto-ferioj.

Jen la kompleta agendo https://gresillon.org/agendo.

Invitas kaj salutas
Bert Schumann

Ĉi tiu artikolo aperis en la junia (somera) eldono de La Ondo de Esperanto (2023).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2023, №2 (316).
Rete: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2023/06/francujo-11

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi