Nia literaturo influe reprezentita en Slovenio

PENLa 56a PEN-konferenco de Verkistoj por Paco okazis en Bledo (Slovenio) la 16-18an de aprilo 2024. La esperantan literaturon reprezentis kiel kutime Giorgio Silfer, kandidatigita al la Nobel-premio, per prelego pri la ĉi-jara kontribuo de Literatura Foiro al packulturo, kaj per almenaŭ du gravaj intervenoj dum la debatoj. Unuafoje lin asistis Alessio Giordano, vicĉefredaktoro de Literatura Foiro.

Fakte verkistoj kaj eldonistoj partoprenis en tablorondoj kaj prelegoj, kie ili esploris la rolon de literaturo en konstruado de paco kaj superado de konfliktoj. La eventoj ankaŭ inkluzivis literaturan vesperon, kiu celis inspiri dialogon kaj komprenon inter kulturoj per recitalo de dudek kvar poemoj diverslingvaj, fare de la eksterordinara poliglotino Tajda Leske.

La temoj diskutitaj en la kunveno inkluzivis “Sekvoj de katastrofoj por paco: respondo de verkistoj”, kiu esploris kiel verkistoj povas atentigi pri danĝeroj, uzi poezion kaj fikcion por alfronti katastrofon, kaj urĝi al agado. Alia grava temo estis “Multkultureco kaj dialogo en la balkana literaturo”, kiu fokusiĝis pri la difino kaj riĉeco de balkana literaturo kaj ĝia diverseco, koncerne ankaŭ la buntecon de la balkanaj kulturoj kaj la procezon de integriĝo en Eŭropa Unio.

La kunveno en Bledo estas parto de longa tradicio de PEN Internacia, kiu ekde 1967 organizas ĉiujare konferencon en Slovenio, komence en Pirano kaj poste en la laga feriejo de Bledo. La ĉefa mesaĝo de PEN Internacia estas, ke verkistoj havas la respondecon uzi sian voĉon kaj literaturon por konstrui pacon kaj dialogon, superante la dividojn kaŭzitajn de militoj kaj konfliktoj.

Fonto: HeKo 834 6-B, 19 apr 2024

“La Ondo” en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo, Kulturo, Mondo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi