Verse: La dua Verk-Semajno de Bobelarto

verseLa dua Verk-Semajno (VerSe) de Bobelarto komenciĝos ĉi-semajnfine, dimanĉe la 12an de majo matene. Dum la reta Verk-Semajno ni renkontiĝos ĉiutage por antaŭeniri per niaj projektoj: verkado, legado, tradukado, redaktado. Ni rendevuos en la Zoom-ĉambro de Bobelarto ĉiutage dum 15 minutoj je 6:00 kaj 16:00 UTC kaj la komunumo helpos vin fokusiĝi pri via projekto!

VerSe okazos ĉirkaŭ la progresanta verksesio de Bobelarto: do ni komencos la duan dimanĉon de la monato kaj finos la defion dum la tria sabato de la monato.

Ni okazigas ĝin trifoje: la unua jam okazis en aprilo, venas nun la dua en majo, kaj la tria okazos en junio. Aliĝu al la semajna defio kaj sukcesu verki, legi, ĝui literaturon dum semajno!

Legu pli kaj aliĝu ĉe https://bobelarto.ink/verse/

“La Ondo” en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi