Antaŭ cent jaroj, la 7an de majo 1924 en Teddington (Middlesex) naskiĝis Marjorie Boulton (1924-1949-2017), angla instruistino kaj esperantistino, aŭtorino de libroj beletraj (Kontralte, 1955; Cent ĝojkantoj, 1957; Eroj kaj aliaj poemoj, 1959; Dekdu piedetoj, 1964; Okuloj, 1967; Rimleteroj, kun W. Auld, 1976 k. a.) kaj nefikciaj (Zamenhof. Creator of Esperanto, 1960; Poeto fajrokora, 1983; Faktoj kaj fantazioj, 1984 k. a.).
Boulton estis membro de Akademio de Esperanto dum kvindek jaroj (1967-2017), prezidanto de Rondo Kato / Esperantista Kat-Amikaro (1986-2017), honora membro de UEA (1985), laŭreato de la Esperanto-Kulturpremio de Aalen kaj FAME (1998), de la premio Deguĉi (2004) kaj de la premio de la Fondaĵo Grabowski (2014). La Esperanta PEN-Centro kelkfoje proponis ŝin kiel kandidaton por la literatura Nobel-premio.
En 2022 Esperanto-Asocio de Britio eldonis du volumojn de ŝia plena poezia verkaro Unu animo homa (pli ol 1200 paĝoj).
Okaze de la hodiaŭa jubileo de Marjorie Boulton ni publikigas ses ŝiajn poemojn el la kvara eldono de Baza literatura krestomatio.
NENASKOTAJ INFANOJ
Infanoj la plej malbonaj
Estas nenaskotaj –
Neŭrozaj, aŭ frenezaj, idiotaj,
Mortaj, senkarnaj, ŝtonaj.
Ili tiras la manon
De sola virino.
Ŝi sentas infanon.
Sub virina retino.
Ilia imago
Kreskas kvazaŭ malsano
Aŭ blindiga paralizo.
La naskito
Neniam estas tia infano.
Amo devas esti ago.
Infanoj nenaskotaj
Virinojn vekadas
Aŭ per manetoj narkotaj
Kaj spiro de kloroformo
En sonĝoplena, abomena dormo
Ilin enbarikadas.
Solaj virinoj estas monda plago.
Ni ne tro parolu
Pri la penso
De sola virino;
Ni ne multe konsolu
La koron; la sino
Estas malplena
Ĉio gangrena
Putras en menso.
Amo devas esti ago.
Nenaskotaj infanoj
Estas diabloj fosforeskaj,
Neniam iĝas adoleskaj,
Neniam maturaj.
En la infere varmaj korvulkanoj,
Tiu ĉi lafa lago,
Infanoj malpuraj
Plorkrias, fekas kaj koleras;
Kaj la malsana koro degeneras.
Tiaj infanoj estas monstraj fruktoj
De ombra utero,
Naskitaj pro inferaj sonĝoluktoj,
Kaj ne post naŭ monatoj,
Sed pli rapide ol ratoj
Per hontigaj akuŝoj,
El la kor-kratero.
Kaj ili mortas kiel muŝoj.
Deziro!
Disŝiro!
Amo devas esti ago.
(1953)
AMARAJ SONETOJ
(Fragmento)
III
Kiom mi amis vin kaj vin malamis!
La duobleco ĉiam min turmentis;
Mi vin malamis kaj angore pentis;
Mi amis vin kaj tiel mi inflamis
Per la mizer’; neniu ĝin balzamis,
La ambiguon mi torture sentis,
Ŝtorme kaj brue la pasio ventis;
Tra tia ŝtorm’, lacega, mi nur lamis.
Min vidi ŝajne igis vin vomema,
Sed vi deziris ĉiam min posedi
Kaj ĉirkaŭbrakis min per ŝtala ĉeno.
Mi apud vi balbutis, staris trema;
Kiel vi povis tiel min obsedi,
Vi, ho ĥimero mia, ho malbeno?
LUNO
Febre flavruĝa, froste pala,
aŭ en nubranda aŭreolo,
la ripetema, nebanala
luno restadas amsimbolo;
mortaj vulkanoj, blankaj valoj
ŝajnas, per mensa tajdotiro,
la rigardanto de fataloj,
la hipnotisto de sopiro.
Aliaj geamantaj ostoj
sub tiu luno senpersona
ripozis en aliaj frostoj,
ostoj estintaj, senbezonaj…
Kaj multaj postvenontaj paroj
kredos pri lunrigard’ infane,
en longaj, revobrilaj staroj
sub sama luno, man-en-mane.
(1957)
ĈE LA MURO DE HADRIANO
Muzeo. Mondo mapa kaj vitrina.
La griza kato de la kuratoro
sidas sur griza ŝton’ kun skrib’ latina.
Peco de kasko. Peco de amforo.
La kato lavas sin; la ŝton’ silentas.
Super ruinoj imperiaj, ventas.
La vivodaŭro estas tre obstina.
(1959)
“DORMI KUN VI”
Ne kredu ke mi eŭfemismas
Se nun mi diras ke mi volus
Dormi kun vi; mi realismas.
– Aŭskulti la trankvilan spiron,
Kaj vidi vin en peza paco –
Ne svatus mi, mi ne parolus,
Kaj, apud via dolĉa laco,
Forgesus amon kaj deziron.
Ho, nei sangoŝvelan histon,
Kaj sen amoro brakoteni
Vin, kara, kara, partopreni
Vian sanktegan ne-ekziston!
(1953-54)
ALIĜILO
Kion mi faru pri la aliĝilo –
Blanka kaj nigra, sen vivanta brilo?
Nomo: ne scias mi; mi estas homo
Kun multaj memoj kaj nenia nomo.
Adreso: eble mia eĉ ankoraŭ
Kaj por eterno estos simple: Morgaŭ.
Aĝo: eterno eble je la lundo,
Kaj je la mardo, eble nur sekundo.
Metio: serĉi veron kaj ne trovi,
Taŭzita, lasi venton min trablovi.
Sekso: virino vira, ina viro,
Mi diru, eble, dama kavaliro.
Nacio: homo. Ĉu mi ŝajnas besto?
Hejmo: la nuna loko de ĉeesto.
Kaj religio: amo, kreo, vero,
Kaj akceptita devo de espero.
Kaŝnomoj: mi ne havas; por la taskoj
De la poeto, tuj naskiĝas maskoj.
Sanstato: havas mi moderan forton,
Sed certe, iam, mi atingos morton.
Unu animo homa – preter scio.
Ni diru ke mi estas mi. Jen ĉio.
(1958)
Ĉi tiuj poemoj de Boulton aperis inter la 199 verkoj/fragmentoj de 82 aŭtoroj, publikigitaj en la nova eldono de la Baza Literatura Krestomatio (BLK) (p. 188-192), kuneldonita de Sezonoj (Kaliningrado) kaj Litova Esperanto-Asocio en julio 2019.
Legu pli pri BLK http://esperanto-ondo.ru/Knigi/Kniga121.htm.
Baza Literatura Krestomatio estas aĉetebla kontraŭ 27 eŭroj en la libroservo de UEA.
Legu la biografion de Marjorie Boulton en la enciklopedio Nia diligenta kolegaro, p. 43-44.
Legu pri la poezia kreado de Boulton en la artikolo de Antonio Valén, aperinta en la rubriko Nia trezoro de La Ondo de Esperanto (2012, №11) kaj en nia novaĵretejo https://sezonoj.ru/2012/11/217boulton/.
Aleksander Korĵenkov
Foto de Inga Johansson, Gotenburgo (Svedio), 1997.
Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2024/05/boulton-3
“La Ondo” en Telegramo: t.me/esperanto_news